Saltu al enhavo

Moliso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moliso
itale Molise

Flago

Blazono

Flago Blazono
regiono de Italio
Kodo: MOL
Ŝtato: Italio
Areo: 4,438 km²
Ĉefurbo: Campobasso
Loĝantaro: 304 285 loĝ. (2019)
Loĝdenso: 69 loĝ./km²
Provincoj: Campobasso, Isernia
Komunumoj: listo de 136 komunumoj
Kodo laŭ ISTAT: 14
Prezidanto: Donato Toma (en 2024) 
Retejo: oficiala paĝo
Mapo
vdr

Moliso[1], foje ankaŭ alternative Molizo[2] (itale Molise) estas regiono de Italio situanta inter Abruzo, Latio, Kampanio, Apulio kaj Adriatika Maro.

Laŭ la stato de 2019 en la regiono vivis 304 285 loĝantoj sur areo de 4 438 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 69 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas Campobasso, aliaj gravaj urboj estas Isernia, Termoli kaj Larino (tiu lasta kun tre grava historia centro).

Troviĝas en tiu regiono parto de la Nacia parko Parco Nazionale d'Abruzzo, Lazio e Molise.

Ĝi estas regiono de la 27-an de decembro 1963, ĝis tiam formis kun Abruzo la regionon Abruzzo-Molise.

Slavomolisano, konata ankaŭ kiel MoliseslavaMoliskroata, estas variaĵo de Ŝtokavia Serbokroata lingvo parolata de italaj kroatoj en la provinco Kampobaso, en la regiono Moliso, nome en la vilaĝoj Montemitro (Mundimitar), Acquaviva Collecroce (Živavoda Kruč) kaj San Felice del Molise (Štifilić).

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Surfaco de Moliso per altimetraj zonoj
La du provincoj de Moliso

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. artikolo Moliso en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la eldono de 2002, presita eldono, paĝo 752
  2. La formo Molizo aperas en la esperanta traduko de la Itala Konstitucio, en la artikoloj 57 kaj 131 kaj sub Portempaj kaj finaj dispozicioj

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.