Ligurio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por la gemo, vidu la artikolon Ligurio (gemo).
Ligurio
itale Liguria

Flago

Blazono

Flago Blazono
regiono de Italio
Kodo: LIG
Ŝtato: Italio
Areo: 5 410 km²
Ĉefurbo: Ĝenovo
Loĝantaro: 1 550 640 loĝ. (2019)
Loĝdenso: 286 loĝ./km²
Provincoj: Ĝenovo, Imperio, La Spezia, Savono
Komunumoj: listo de 235 komunumoj
Kodo laŭ ISTAT: 07
Prezidanto: Giovanni Toti  2015/05/31
Retejo: oficiala paĝo
Mapo
vdr

LigurioLigurujo (itale Liguria [ligurja]) estas marborda regiono de nordokcidenta Italio, kaj la tria plej malgranda regiono de Italio.

Ĝi samlimas okcidente kun Francio, norde kun Piemonto, nordoriente kun Emilio-Romanjo kaj oriente kun Toskanio. Ĝi situas borde de la Ligura Maro, kiu estas parto de la pli granda Tirena Maro.

La teritorio estas monta (65%) kaj monteta (35%), preskaŭ ne ekzistas ebenaĵoj, escepte de malgrandaj ĉe la elfluejoj de la riveroj, kaj la montoj ofte alvenas ĝis la maro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La regiono areas 5421 km² ĝi enhavas 235 komunumojn kaj 1.534.000 loĝantoj (2020) - (estis 1.622.578 loĝantojn laŭ la nombrado de 2001).

La liguria marbordo ĝuas mildan maran klimaton, se oni komparas kun la kontinenta klimato de la valo de Pado, nur malmultajn kilometrojn pli norde; dum januaro, Ĝenovo atingas mezan temperaturon de ĉirkaŭ 8-10 , sen frosto, kiu okazas nur tra la landinternaj montoj. Somere mezaj temperaturoj estas ĉirkaŭ 24–25 .

La liguriaj montoj apartenas al Alpoj okcidente kaj al Apeninoj oriente; la plej alta pinto estas Monte Saccarello (2 201 metroj), situanta en la Maraj Alpoj. Pro la konformiĝo de la teritorio ne ekzistas longaj riveroj, kiuj fluas al la maro, la plej grandaj estas la Magra, kies plej granda parto de la kurso, tamen, estas en Toskanio, kaj ĝia alfluanto Vara; estas ankaŭ iuj alfluantoj kaj subalfluantoj kiuj naskiĝas en Ligurio kaj iras norde al la rivero Pado, kiel Tanaro, Bormida, Scrivia kaj Trebbia.

La pluvo povas iam esti tre abunda; la montoj tre proksimaj de la marbordo facile estigas pluvon, tial Ĝenovo povas atingi eĉ 2 000 mm de pluvo jare; aliloke tamen oni atingas nur la normalajn pluvkvantojn de la mediteraneaj regionoj (500–800 mm).

Ĉefaj lagoj: Lago Brugneto (artefarita) 0,97 Km²

Ĉefaj insuloj: Palmaria 1.89 Km²

Estas notinde ke, malgraŭ la granda loĝdenseco, duono de la regiona areo konsistas el arbaroj; fakte la loĝantaro koncentriĝas ĉe la maro.

La nomo Liguria estas praantikva, kaj devenas de antaŭ la romia epoko.

Ĝenovo estas la regiona ĉefurbo kaj la plej loĝata urbo. La regiono enhavas kvar provincojn: Ĝenovo, La Spezia, Imperia kaj Savona.

Ĉefaj urboj[redakti | redakti fonton]

Krom Ĝenovo, kaj la aliaj provincaj ĉefurboj (La Spezia, Savona kaj Imperia), inter la plej loĝataj urboj estas Sanremo, kiu estas en la 4a vico en la listo de la urboj kiuj havas pli ol 50 000 loĝantoj[1]

(Datumoj de ISTAT je la 31a de dec. 2019)

1 Ĝenovo Metropola urbo Ĝenovo 565 752 loĝ.
2 La Spezia Provinco La Spezia 92.550 loĝ.
3 Savono Provinco Savono 59.439 loĝ.
4 Sanremo Provinco Imperio 52.622 loĝ.

(sekvas Imperio kun 41.969 loĝantoj).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La liguria ekonomio estas malpli ligita al la peza industrio ol en la pasinteco, sed pludaŭras la plej evoluintaj industriaj sektoroj de la ŝtalaj, metalurgiaj, ŝipkonstruaj, petrolkemiaj, elektroteknikaj kaj nutraĵaj sektoroj; agrikulturo koncentriĝas ĉefe al produktoj kiel: floroj, fruktoj, legomoj, vinaj vinberoj kaj olivoj; fiŝkaptado gravegas. La terciara sektoro sorbas grandan nombron da laboristoj kaj estas ligita al la havenoj de Ĝenovo (unu el la plej gravaj en Italio) kaj Savono. Turismo estas bonega rimedo kaj estas kuraĝigata de la beleco de la pejzaĝoj kaj la favora klimato.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]