Ligurio (gemo)
Etoso
Ligurio[1] (latine ligurium, latine lyngurium; antikve-greke λιγύριον) estas gemo ne certe identigita, menciita en antikvaj libroj.
Mencio en la Biblio
[redakti | redakti fonton]Laŭ la Torao, la surbrustaĵo de la efodo (izraelida pastra vesto) portas 12 gemojn en kvar vicoj:
|
La unua gemo en la tria vico estas hebree לֶשֶׁם, leŝem. En la Septuaginto, la vorto estas tradukita kiel antikve-greke λῐγῠ́ρῐον, ligúrion. Sankta Hieronimo tradukis la vorton en sia Vulgato kiel latine ligurius. En la Londona Biblio, L. L. Zamenhof tradukis ĝin kiel ligurio.
Legendoj rilataj al linkoj
[redakti | redakti fonton]Pluraj libroj de antikva kaj mezepoka Eŭropo pri gemoj mencias, ke ligurio estas la solidiĝinta urino de la linko.[2]
Pluraj fontoj ankaŭ ligas la nomon al Ligurio, la regiono de Italio.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ liguri/o (esperante). Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.
- ↑ 2,0 2,1 Walton, S.A. (2001-10). “Theophrastus on Lyngurium: medieval and early modern lore from the classical lapidary tradition”, Annals of Science (en) 58 (4), p. 357–379. doi:10.1080/000337900110041371.