Kampanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kampanio
itale Campania

Flago

Flago
regiono de Italio
Kodo: CAM
Ŝtato: Italio
Areo: 13,595 km²
Ĉefurbo: Napoli
Loĝantaro: 5 786 373 loĝ. (2019)
Loĝdenso: 423 loĝ./km²
Provincoj: Avellino, Benevento, Caserta, Napolo, Salerno
Komunumoj: listo de 551 komunumoj
Kodo laŭ ISTAT: 15
Prezidanto: Vincenzo De Luca (en 2024) 
Retejo: oficiala paĝo
Mapo
vdr

Kampanio (itale Campania [kampanja]) estas regiono en suda Italio, samlimas kun Latio nord-okcidente, Moliso norde, Apulio nord-oriente, Basilikato oriente, kaj la Tirena Maro okcidente. La regiono kovras 13 595 km² kaj havas 6,1 milionojn da loĝantoj.

La nomo venas el la latina lingvo, kaj estis nomita de la Romianoj kiel Campania felix (bonŝancafeliĉa kamparo).

Geografio[redakti | redakti fonton]

La regiona ĉefurbo estas Napolo (Napoli). La regiono estas dividita en kvin provincojn: Avellino, Benevento, Caserta, Napolo kaj Salerno.

Turismaj allogaĵoj inkluzivas la Sibilan groton en Kumajo, grekajn templojn en Paesto, romiajn ruinojn en Pompejo kaj Herkulano, la vulkanojn Vezuvion kaj Solfataron, la Costiera Amalfitana de Sorento ĝis Salerno, kaj la insulojn Kaprion kaj Iskion kaj Procida.

Ĉefaj urboj[redakti | redakti fonton]

Sekvas listo de la 10 urboj kun plej da loĝantoj.

1 Napolo Provinco Napolo 1 076 200 loĝ.
2 Salerno Provinco Salerno 177 000 loĝ.
3 Giugliano Provinco Napolo 126 900 loĝ.
4 Torre del Greco Provinco Napolo 103 900 loĝ.
5 Pozzuoli Provinco Napolo 98 100 loĝ.
6 Caserta Provinco Caserta 91 400 loĝ.
7 Casoria Provinco Napolo 89 300 loĝ.
8 Benevento Provinco Benevento 76 000 loĝ.
9 Castellammare Provinco Napolo 69 400 loĝ.
10 Afragola Provinco Napolo 67 800 loĝ.

Aliaj geografiaj elementoj[redakti | redakti fonton]

Ĉilento estas la suda parto de la regiono Kampanio. Ĝi estas ekde 1991 la kerno de nacia parko, nome Parco Nazionale del Cilento, Vallo di Diano e Alburni.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.