Pozzuoli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pozzuoli
Ŝtato Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono Flag of Campania.svg Kampanio (2005)
Provinco NA Napolo (2005)
Geografia situo 40° 49′ N, 14° 7′ O40.81666666666714.116666666667Koordinatoj: 40° 49′ N, 14° 7′ O
Alto super marnivelo 28 m
Areo 43 (2005) km²
Loĝantaro 83.246 (2010-03-01)
Loĝdenso 1927 (2010) loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Arco Felice, Campana Annunziata, Licola Centro, Licola Lido, Lucrino, Montenuovo, Monterusciello, Pisciarelli, Toiano (2005)
Najbaraj komunumoj Bacoli, Giugliano in Campania, Napoli, Quarto (2005)
Patrono Sankta Prokolo
Festa tago 16-a de novembro (2010)
Nomo de loĝantoj puteolani
Poŝtkodo 80078 (2010)
Imposta kodo G964 (2010)
Kodo laŭ ISTAT 063060 (2010)
Telefona prefikso 081 (2010)
Retpaĝo http://www.comune.pozzuoli.na.it/
RedDot.png
Loko en mapo
v  d  r
Information icon.svg
La golfo de Pozzuoli

Pozzuoli estas komunumo de Italio. Ĝi situas en vulkana regiono proksime de golfo, kiu portas ĝian nomon (itale golfo di Pozzuoli). Inter vidindaĵoj elstaras Flavia Amfiteatro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Verŝajne Pozzuoli estis fondita de helenaj kolonistoj venantaj el Samoso (aŭ el la proksima Kumo) en 531 a.K., kaj nomiĝis Dikearĥia. En la postaj du jarcentoj ĝi estis konkerita de la Samnitoj (421 a.K.) kaj poste de la Romianoj (338 a.K.), kiuj donis al ĝi la novan nomon de Puteoli (= putetoj), eble pro la multaj fontoj de varmaj akvoj.

Ĝi iĝis tre grava haveno por Romo kaj retenis tiun rolon dum pluraj jarcentoj.

Post la fino de la Romia Imperio, ĝia historio sekvis ĝenerale la historion de Napolo.