Nola
Nola | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | ![]() |
Provinco | NA Napolo |
Geografia situo | 40° 56′ N, 14° 32′ O (mapo)40.93333333333314.533333333333Koordinatoj: 40° 56′ N, 14° 32′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 34m [+] |
Areo | 39 km² |
Loĝantaro | 34 467 (2018) |
Loĝdenso | 879 loĝantoj/km² |
Subdividaĵoj | Piazzolla kaj Polvica |
Najbaraj komunumoj | Acerra, Camposano, Casamarciano, Cicciano, Cimitile, Liveri, Marigliano, Ottaviano, Palma Campania, Roccarainola, San Felice a Cancello (CE), San Gennaro Vesuviano, San Paolo Bel Sito, San Vitaliano, Saviano, Scisciano, Somma Vesuviana kaj Visciano |
Patrono | Sankta Felikso (fakte ekzistas du samnomaj, samurbaj sanktuloj) |
Festa tago | 15-a de novembro |
Nomo de loĝantoj | nolani |
Poŝtkodo | 80035 |
Imposta kodo | F924 |
Kodo laŭ ISTAT | 063050 |
Telefona prefikso | 081 |
Retpaĝo | Oficiala retejo |
Nola estas urba komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la regiono Kampanio kaj la provinco Napolo. Fine de 2018 en la komunumo vivis 34 467 loĝantoj sur areo de 39.19 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 879 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la Sankta Felikso (fakte ekzistas du samnomaj, samurbaj sanktuloj - pli pri ili sekve), kies memortago estas la komunuma festotago.
Najbaras la komunumoj Acerra, Camposano, Casamarciano, Cicciano, Cimitile, Liveri, Marigliano, Ottaviano, Palma Campania, Roccarainola, San Felice a Cancello (CE), San Gennaro Vesuviano, San Paolo Bel Sito, San Vitaliano, Saviano, Scisciano, Somma Vesuviana kaj Visciano.
Historio[redakti | redakti fonton]
Dum la Dua Punika milito romia soldataro gvide de la generalo Marcus Claudius Marcellus sukcese malebligis tri atakojn de la armeo Hanibalo en la jaroj -216 ĝis -214 al la urbo. En Nola mortis en la jaro 14 la unua romia imperiestro Aŭgusto. Fine de la 3-a jarcento la kristanaj sanktuloj Felikso de Nola kaj Paŭlino de Nola agis en la urbo, kiu ekde la fino de la 1-a jarcento estis sidejo de kristana episkopo: ankaŭ la unua episkopo de la diocezo nomiĝis Felikso - li mortis martire kaj same iĝis kristana sanktulo, tiel ke la urbo sekve estas la hejmo de du samnomaj sanktuloj Felikso. La katedralo datiĝas de la 15-a jarcento. En 1548 la filozofo Giordano Bruno naskiĝis en la urbo. En la antikva epoko, cetere la urbo Pompejo, en 79 detruita per erupcio de la vulkano Vezuvio, estis la haveno de Nola.