Karlo la 1-a (Napolo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Karlo la 1-a
Reĝo de Napolo
Charles d'Anjou comte de Provence.jpg
Persona informo
Naskiĝo 21-an de marto 1226 (1226-03-21)
en Parizo
Morto 7-an de januaro 1285 (1285-01-07) (58-jara)
en Foggia
Tombo Baziliko de Saint-Denis [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Familio
Dinastio Familio Anĵuo-Sicilio [#]
Patro Ludoviko la 8-a [#]
Patrino Blanka de Kastilio [#]
Gefratoj Sankta Izabela de FrancioLudoviko la 9-a • John Tristan, Count of Anjou and Maine • Alfonso de Poitiers • Robert I, Count of Artois [#]
Edzino Beatrice of Provence • Margaret of Burgundy [#]
Idoj Beatrice of Sicily, Latin Empress • Charles II of Naples • Elizabeth of Sicily, Queen of Hungary • Blanche of Anjou • Philip of Sicily [#]
Reĝo de Sicilio
Regado 1266-1282
Reĝo de Napolo Image-Blason Sicile Péninsulaire.svg
Regado 1282-1285
Princo de Aĥeo Armoiries Achaïe.svg
Regado 1278-
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Karlo la 1-a (21-a de marto 1227 - 7-a de januaro 1285), konata ankaŭ kiel Karlo de Anĵuo, estis la Reĝo de Sicilio per konkero ekde 1266,[1] kvankam li jam estis ricevinta el Papo garantion en 1262 kaj estis elpelita el la insulo post la Sicilia vespro de 1282. Poste, li postulis la insulon, kvankam lia povo estis limigita al la duoninsulaj posedaĵoj de la reĝlando, kun ĉefurbo en Napolo (kaj pro tio li estis kutime titolita Reĝo de Napolo post 1282, same kiel liaj sukcedantoj).

Karlo estis la sepa[2] kaj la plej juna filo de Ludoviko la 8-a de Francio kaj de Blanka de Kastilio, kaj tiele pli juna frato de Ludoviko la 9-a de Francio kaj de Alfonso la 2-a de Tuluzo. Li konkeris la Regnon de Sicilio de la Ŝtaŭfoj kaj akiris teritoriojn en orienta Mediteraneo. Tamen, la Milito de la Sicilia vespro devigis lin abandoni siajn planojn rekunigi la teritoriojn de la Latina imperio.

Pro geedzeco al Beatrico de Provenco, heredantino de Rajmondo Berengero la 4-a de Provenco, li estis Grafo de Provenco kaj Forcalquier el 1246. En 1247, lia frato Ludoviko la 9-a faris lin Grafo de Anĵuo kaj de Mansio, kiel filio de la Franca krono. Per konkero kaj mem-proklamo, li iĝis Reĝo de Albanio en 1272 kaj per aĉeto Reĝo de Jerusalemo en 1277, sed li ne estis agnoskita kiel reĝo fare de parto de akkaj baronoj. Laŭ la testamento de Guillaume de Villehardouin, li heredis la Princlandon Aĥeo en 1278.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vieusseux, André, Italy and the Italians in the nineteenth century, (Pall-Mall East., 1824), 56
  2. Wikisource-logo.svg Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Charles I. (King of Naples)". Encyclopædia Britannica. 5 (11a eld.). Cambridge University Press. p. 923. [1] Alirita la 6an de Januaro 2017.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • David Abulafia, The state of research. Charles of Anjou reassessed, en Journal of Medieval History, 26 (2000), pp. 93–114.
  • Jonathan Harris, Byzantium and the Crusades, London, 2a eld., 2014 ISBN 978-1-78093-767-0
  • Jean Dunbabin, Charles I of Anjou. Power, Kingship and State-Making in Thirteenth-Century Europe, London-New York 1998
  • RUNCIMAN, Steven. (1958) The Sicilian Vespers: A History of the Mediterranean World in the Later Thirteenth Century. London: Cambridge University Press. OCLC 315065012.
  • André Vieusseux, Italy and the Italians in the nineteenth century, London, 1824

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]