Sankta Izabela de Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la katolika sanktulino Izabela de Francio. Pri la samnoma reĝedzino de Anglio vidu la tekston Izabela de Francio.
Sankta Izabela de Francio

St. Isabel of France Saint-Germain l'Auxerrois.jpg

Persona informo
Naskiĝo 1225
en Parizo
Morto 23-an de februaro 1270 (1270-02-23)
Religio Kristanismo [#]
Familio
Dinastio Rektaj Kapetidoj [#]
Patro Ludoviko la 8-a [#]
Patrino Blanka de Kastilio [#]
Gefratoj Ludoviko la 9-a • Robert I, Count of Artois • AlfonsoKarlo la 1-a • John Tristan, Count of Anjou and Maine [#]
Sanktuleco
Sanktulino
Adorita en Katolika eklezio
Kanonizo 1696 (?)
Festotago 26-a de februaro
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Sankta Izabela de Francio (naskiĝis en marto 1225, mortis la 23-an de februaro 1270) estis la filino de la franca reĝo Ludoviko la 8-a. Ŝi estis pli juna fratino de Reĝo Ludoviko la 9-a de Francio (Sankta Ludoviko) kaj de Alfonso, grafo de Poitiers, kaj pli maljuna fratino de la reĝo Karolo la 1-a de Sicilio. En 1256 ŝi fondis la monaĥinan ordon Ordo Sanctae Clarae regulae Urbani IV (ordo de la sanktulino Klara el Asizo laŭ reguloj de papo Urbano la 4-a"), kategoriigita kiel parto de la ordo de franciskaninoj, kun centra monaĥinejo en parto de la Arbaro de Rouvray nun nomata la Bois de Boulogne, okcidente de Parizo. Ŝi estas honorigata kiel sanktulo de la Franciskanoj.