Sankta Izabela de Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la katolika sanktulino Izabela de Francio. Ne konfuzu kun anglia reĝedzino Izabela de Francio aŭ kun alia Sankta Izabela.
Sankta
Izabela de Francio
Fondinto de monaĥina ordeno
Persona informo
Isabelle de France
Naskiĝo 1225
en Parizo
Morto 23-an de februaro 1270 (1270-02-23)
en Abatejo Longchamp
Tombo Abatejo Longchamp vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Dinastio Rektaj kapetidoj vd
Patro Ludoviko la 8-a vd
Patrino Blanka de Kastilio vd
Gefratoj Ludoviko la 9-a • Robert I, Count of Artois • Alfonso de PoitiersKarlo la 1-a de Napolo • John Tristan, Count of Anjou and Maine vd
Profesio
Okupo monaĥino vd
Beatulino
Honorata en Katolika eklezio
Beatigo 1521
Kanonizo 1696 (?)
Festotago 22-a de februaro
Patroneco Malsanuloj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Izabela de Francio (naskiĝis en marto 1225, mortis la 23-an de februaro 1270) estis la filino de la franca reĝo Ludoviko la 8-a. Ŝi estis pli juna fratino de reĝo Ludoviko la 9-a de Francio (Sankta Ludoviko) kaj de Alfonso, grafo de Poitiers, kaj pli maljuna fratino de la reĝo Karolo la 1-a de Sicilio. En 1256 ŝi fondis la monaĥinan ordenon Ordo Sanctae Clarae regulae Urbani IV ("ordeno de la sanktulino Klara el Asizo laŭ reguloj de papo Urbano la 4-a"), kategoriigitan kiel parton de la ordeno de franciskaninoj, kun centra monaĥinejo en parto de la Arbaro de Rouvray nun nomata la Bois de Boulogne, okcidente de Parizo. Pro sia malsano, ŝi ne povis sekvi la tutajn regulojn de la ordeno. Oficiale la Katolika Eklezio konsideras ŝin beatulino, ŝia kanonizo estas ankoraǔ pritraktata. Tamen ŝi estas honorigata kiel sanktulo de la Franciskanoj.