Aĥeo
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Princlando Aĥeo.
Aĥeo (greke Αχαΐα - Aĥaia) estas historia pejzaĝo de Grekio. Ĝi kovras areon de 3.209 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 323.000 enloĝantojn. Aĥeo krome estas unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos"). Ĉefa loĝloko estas la urbo Patraso.
La provinco Aĥeo troviĝas sur la preskaŭinsulo Peloponezo, sude de la kontinenta parto de Grekio, sed ne apartenas al la administra regiono Peloponezo, sed kune kun la najbara provinco Eliso al la administra regiono Okcidenta Grekio.
Historio[redakti | redakti fonton]
Romia provinco Achaea[redakti | redakti fonton]
La romia provinco Achaea, kiu ricevis sian nomon de la historia greka pejzaĝo, kovris multe pli grandan areon. Pri ĝi legu en aparta artikolo.
Princlando Aĥeo[redakti | redakti fonton]

De 1204 ĝis 1432 ekzistis la Princlando Aĥeo, unu el la Krucmilitistaj ŝtatoj.