Patraso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Okcidenta marbordo de Patraso
Okcidenta marbordo de Patraso
Patraso
greke: Πάτρα
urbo
Oficiala nomo: Πάτρα
Lando Grekio Grekio
Duoninsulo Balkano
Regiono Okcidenta Grekio
Prefekturo Aĥeo
Historiaj regionoj Antikva Grekio, Helena civilizo
Parto de Peloponezo
Montaro Panachaiko
Rivero Glafkos
Situo Patraso
 - alteco 10 m s. m.
 - koordinatoj 38° 15′ 00″ N 21° 44′ 00″ O / 38.25000 °N, 21.73333 °O / 38.25000; 21.73333 (mapo)
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 335 km² (33 500 ha)
Loĝantaro 213 984 (2011)
Denseco 638,76 loĝ./km²
Fondo 782 a.K.
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo 26x xx
Telefona antaŭkodo 2610
Aŭtokodoj ΑΧ,AZ
Situo enkadre de Grekio
Situo enkadre de Grekio
Situo enkadre de Grekio
Vikimedia Komunejo: Patras
Retpaĝo: www.e-patras.gr, www.patrasevents.gr
Map
la romia konstruaĵo Odeum en Patraso
Patraso vidata el fortreso

Patraso (greke: Πάτρα, malnovgreke: Πάτραι Pátrai, latine Patrae, otomana turka lingvo: Ballıbadra) estas la tria plej granda urbo de Grekio, en la nordookcidento de la preskaŭinsulo Peloponezo. Dum antikvaj tempoj, ĝi estis la ĉefurbo de la regiono kaj - dum la romia epoko de Grekio - romia provinco Achaea. La urbo troviĝas 215 kilometrojn okcidente de la nacia ĉefurbo Ateno. Patraso konstruiĝis piede de la monto Panachaikon, borde de la Golfo de Patraso.

En 2011 la tuta komunumo de Patraso, pligrandigita dum la antaŭaj jaroj, enhavis 213984 loĝantojn en ĉirkaŭ 335 km2.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la helena mitologio, Patraso estis fondita de la aĥajo Patreo (Πατρεύς, elp. Patreus), kiu fuĝis el Sparto, iĝis reĝo de la urbeto Aroe kaj unuigis ĝin kun du apudaj vilaĝoj, donante al la nova urbo sian nomon.[2]

Historie, Patraso estis aĥaja urbeto kaj estas ankaŭ verŝajne ke ĝi formiĝis pro la unuiĝo de pluraj vilaĝoj.

En la 2-a jarcento a.K. la tuta Heleno falis sub la Romianoj. Patraso iĝis grava urbo en la areo, kun la nomo Patrae.

Ĉirkaŭ 1210 Vilhelmo de Champlitte konkeris la urbon, kiu apartenis al la Bizanca Imperio, kaj kreis la Aĥajan Princlandon. En la 15-a jarcento la urbo apartenis mallonge al la Venecia respubliko kaj poste al la Moreja despotlando; en 1458 la Otomana Imperio kaptis ĝin kaj tenis ĝin ĝis 1828, krom dum la jaroj de 1687 al 1715, kiam ĝi estis denove sub la Venecia respubliko.

Post 1828 Patraso estis ĉiam parto de Grekio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Servoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Patraso naskiĝis:

kaj mortis:

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]