Paesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Paestum enhavas tri el la plej bone konservitaj malnovgrekaj temploj en la mondo, inkluzive de la du temploj de la diino Hera montritaj supre.

Paesto - latine Paestum - estis grava antikva greka urbo ĉe la marbordo de la Tirena Maro en la tiel nomata Granda Grekio, latine Magna Graecia, la regiono de suda Italio. La ruinoj de Paestum estas famaj pro siaj tri antikvaj grekaj temploj en la dorika ordo, originante de proksimume 550 ĝis 450 a.K., kiuj estas en bonega konserva stato. La urbomuroj kaj amfiteatro estas plejparte sendifektaj, kaj la fundo de la muroj de multaj aliaj strukturoj restas, same kiel pavimitaj vojoj. La ejo estas malferma al publiko, kaj ekzistas moderna nacia muzeo ene de ĝi, kiu ankaŭ enhavas la trovaĵojn de la rilata greka loko Foce del Sele.

La romia geografiisto Gaius Julius Solinus en la 3-a jarcento antaŭ nia erao skribis ke ĝi estis establita fare de dorianoj. Post ĝia fondo fare de grekaj kolonianoj sub la nomo de Pozidonio (malnovgreke Ποσειδωνία), ĝi estis poste konkerita fare de la lokaj lukanoj kaj poste la romianoj. La lukanoj renomis ĝin al Paistos kaj la romianoj donis al la urbo sian nunan nomon. Kiel Pesto aŭ Paestum, la urbo iĝis episkopejo (nun nur titulara), sed ĝi estis prirezignita en la Frua Mezepoko, kaj lasita neĝenata kaj plejparte forgesita ĝis la dekoka jarcento.

Hodiaŭ la restaĵoj de la grandurbo troveblas en la moderna loĝloko Paestum, kiu estas parto de la komunumo de Capaccio Paestum en la Provinco Salerno en la regiono Kampanio de Italio. La moderna setlejo, rekte en la sudo de la arkeologia ejo, estas populara ĉemara feriejo kun longaj sablaj strandoj. La fervoja stacio Paestum sur la fervoja linio Napolo-Salerno-Reggio Calabria estas rekte en la oriento de la praaj urbomuroj.