La Spezia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Spezia
La Spezia
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Ligurio (2005)
Provinco SP La Spezia (2005)
Geografia situo 44° 6′ N, 9° 49′ O (mapo)44.19.8166666666667Koordinatoj: 44° 6′ N, 9° 49′ O (mapo)
Alto super marnivelo 3 m
Areo 51,74 km²
Loĝantaro 92 119 (2023)
Loĝdenso 1793 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Biassa, Cadimare, Campiglia, Carozzo, Costa di Murlo, La Foce, Marola, Montale di Marola, Muggiano, Pitelli, Ruffino, San Venerio, Sarbia, Strà, Valdurasca
Najbaraj komunumoj Arcola, Follo, Lerici, Portovenere, Riccò del Golfo di Spezia, Riomaggiore, Sarzana, Vezzano Ligure (2005)
Patrono Sankta Jozefo (San Giuseppe)
Festa tago 19-a de marto (2005)
Nomo de loĝantoj spezzini
Poŝtkodo 19121–19126
Imposta kodo E463
Kodo laŭ ISTAT 011015
Telefona prefikso 0187
Retpaĝo http://www.comune.sp.it
Loko en mapo
vdr

La Spezia (itale La Spezia [laspecja], Spèza en dialekto) estas komunumo de Italio kun ĉirkaŭ 95000 loĝantoj (136000 inkluzivante la ĉirkaŭaĵojn), ĉefurbo de la samnoma provinco en Ligurio. Ĝi estas la dua urbo laŭ loĝantaro de la regiono, post la regiona ĉefurbo Ĝenovo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo troviĝas en la orienta ekstremo de la regiono Ligurio, je malmultaj kilometroj de la limo kun Toskanio, en la centro de profunda golfo kun la sama nomo. La golfo, ankaŭ konata kiel "Golfo de la Poetoj", estas ĉirkaŭata de montĉeno, la pinto pli alta estas monto Verrugoli, 749 m s.m.n.

La Specjo vidita el satelito

Historio[redakti | redakti fonton]

Antikve loĝis apud la nuntempa urbo la popolo de la Liguroj, kiuj falis sub la regadon de la Romianoj ĉirkaŭ en 200 a.K.. La Romianoj fondis kolonion nomatan portus Lunae ĉirkaŭ 30 km sudokcidente; ĝi estis grava urbeto (baldaŭ kun la nova nomo de Luni) ĝis la 9-a jarcento; la lastaj loĝantoj foriris en 1058.

Ĉirkaŭ samtempe kun la fino de Luni naskiĝis La Specjo, kies unua mencio aperis en 1256 (aŭ eble en 1071). Ĝi apartenis ĉiam al la Respubliko de Ĝenovo, kaj, post la falo de tiu Respubliko, spertis la samajn okazaĵojn kiel Ĝenovo sub Napoleono, la Regno de Sardio kaj fine la unuigita Italio ekde 1861.

Dum la Dua mondmilito la urba haveno akceptadis germanajn submarŝipojn, kio estas montrata en la germana filmo "Submarŝipo" (Das Boot)[1].

Sporto[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]