Diskuto:Sardio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

WikidataLoĝantaro[redakti fonton]

Mankas. Kiel la informkesto povas plaĉe trakti la situacion? Sj1mor (diskuto) 14:20, 9 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Bedaŭrinde la informkesto ne povas distingi ĉu informo pri loĝantaro estas rekte difinita en la artikolo aŭ ĉu oni uzas alian ŝablonon en la parametro. La parserilo analizas la ŝablonojn de interne eksteren. Do, la internan ŝablonon unue kaj poste la eksteran. Do, ĉikaze la helpa ŝablono redonas erarmesaĝan tekston manke de informo en la rilata Vikidatuma ero, el kiu la informkesto ne iel ruze nek truke povus "inventi" nombron. Tio simple ne eblas.
Do, oni devus aldoni la informon pri loĝantaro al la artikolo forprenante la trukan helpan ŝablonon aŭ lasi la ŝablonon en la artikolo kaj aldoni la informon al la rilata Vikidatuma ero. Tlustulimu (diskuto) 16:38, 9 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Ĉar nenio okazis dum kelkaj semajnoj, mi ĵus rigardis en la germanan kaj anglan artikolojn. En la angla artikolo en:Sardinia troveblas informo pri loĝantaro el la jaro 2020. Mi ĵus aldonis la informojn al la Vikidatuma ero, tiel ke ĉe ni la erarmesaĝo en la informkesto malaperis. - Amike Tlustulimu (diskuto) 17:05, 1 apr. 2024 (UTC)[Respondi]