Kaljaro
Kaljaro | |
![]() | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | ![]() |
Provinco | CA Kaljaro |
Geografia situo | 39° 13′ N, 9° 7′ O (mapo)39.2166666666679.1166666666667Koordinatoj: 39° 13′ N, 9° 7′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 4 m [+] |
Areo | 85,45 km² |
Loĝantaro | 154 106 (2018) |
Loĝdenso | 1 813 loĝantoj/km² |
Subdividaĵoj | Pirri, Poetto kaj Giorgino |
Najbaraj komunumoj | Assemini, Capoterra, Elmas, Monserrato, Quartu Sant'Elena, Quartucciu, Selargius kaj Sestu |
Patrono | Sankta Saturnino |
Festa tago | 30-a de oktobro |
Nomo de loĝantoj | cagliaritani |
Poŝtkodo | 09121–09131 |
Imposta kodo | B354 |
Kodo laŭ ISTAT | 092009 |
Telefona prefikso | 070 |
Retpaĝo | http://www.comune.cagliari.it |
Kaljaro (IFA: [ˈkaʎʎari]; itale: Cagliari, sarde: Casteddu, katalune: Càller) estas komunumo de Italio, ĉefurbo de la Metropola urbo Kaljaro, de la samnoma provinco de Kaljaro kaj de la aŭtonoma regiono Sardio. Fine de 2018 en la komunumo vivis 154 106 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Assemini, Capoterra, Elmas, Monserrato, Quartu Sant'Elena, Quartucciu, Selargius kaj Sestu.
Ĝi situas ĉe la suda marbordo de Sardio kaj estas unu el la dek kvin metropolaj urboj italaj antaŭfiksitaj, kaj ties metropola areo (kiu inkludas la urbajn komunumojn) superas 419 000, kio estas 484 000 kun la urba aglomeraĵo.
La urbo de Cagliari estas universitata kaj ĉefepiskopa sidejo. Urbo de multjarmila historio, ĝi estas la administra historia centro de la insulo ĉar ĝi estis, sub la nomo de Karalis, la ĉefurbo de la provinco de Sardio et Korsiko dum la roma periodo kaj poste la ĉefurbo de la Reĝlando de Sardio de 1324 al 1720, kaj tiam de 1798 ĝis 1814. Ĝia haveno estas klasifikita kiel "internacia" pro sia graveco en la itala kaj la internacia scenoj; ĝi malvolvas komercajn, industriajn kaj turismajn funkciojn kaj servojn por pasaĝeroj.
La Universitato de Cagliari aŭ Universitato de Kaljaro (en itala: Università degli Studi di Cagliari) estis fondita en 1606 kaj estas organizita en 11 fakultatoj aŭ altlernejoj.
Sporto[redakti | redakti fonton]
En 2013 la Federacia Pokalo (nova nomo ekde septembro 2020 Pokalo Billie Jean King), la plej grava konkurso pri naciaj virinaj naciaj teamoj de teniso, okazis en Kaljaro.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cagliari en la itala Vikipedio.