Kaljaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cagliari)
Kaljaro · Cagliari · Casteddu · Càller
Fotomontaĵo
komunumo de Italio • urboĉefurboQ3678588
Ŝtato  Italio
Regiono Sardio
Provinco CA Kaljaro
Geografia situo 39° 13′ N, 9° 7′ O (mapo)39.2166666666679.1166666666667Koordinatoj: 39° 13′ N, 9° 7′ O (mapo)
Alto super marnivelo 4 m [+]
Areo 85,45 km²
Loĝantaro 148 117 (2023)
Loĝdenso 1721 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Pirri, Poetto kaj Giorgino
Najbaraj komunumoj Assemini, Capoterra, Elmas, Monserrato, Quartu Sant'Elena, Quartucciu, Selargius kaj Sestu
Patrono Sankta Saturnino
Festa tago 30-a de oktobro
Nomo de loĝantoj itale cagliaritani
sarde casteddajos
Poŝtkodo 09121–09131
Imposta kodo B354
Kodo laŭ ISTAT 092009
Telefona prefikso 070
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Kaljaro (itale Cagliari, IFA: [ˈkaʎʎari], sarde: Casteddu, katalune: Càller) estas komunumo de Italio, ĉefurbo de la Metropola urbo Kaljaro, antaŭe de la samnoma provinco Kaljaro (malfondita en 2016) kaj de la aŭtonoma regiono Sardio. Ĝi situas en la suda parto de la insulo kaj estas signifa loĝloko ekde la antikva epoko. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 148 117 loĝantoj sur areo de 86,05 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 721 loĝantoj/km².

Kristana patrono estas la sankta Saturnino, kies memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaraj komunumoj estas Assemini, Capoterra, Elmas, Monserrato, Quartu Sant'Elena, Quartucciu, Selargius kaj Sestu, kaj kiel unuopaj subdividaĵoj listiĝas Pirri, Poetto kaj Giorgino.

La urbo Cagliari estas universitata kaj ĉefepiskopa sidejo. Urbo de multjarmila historio, ĝi estas la administra historia centro de la insulo ĉar ĝi estis, sub la nomo de Karalis, la ĉefurbo de la provinco Corsica et Sardinia dum la romia periodo kaj poste la ĉefurbo de la Reĝlando Sardio de 1324 ĝis 1720, kaj tiam de 1798 ĝis 1814. Ĝia haveno estas klasifikita kiel "internacia" pro sia graveco en la itala kaj la internacia scenoj; ĝi malvolvas komercajn, industriajn kaj turismajn funkciojn kaj servojn por pasaĝeroj.

La Universitato de Cagliari aŭ Universitato de Kaljaro (en itala: Università degli Studi di Cagliari) estis fondita en 1606 kaj estas organizita en 11 fakultatoj aŭ altlernejoj.

Sporto[redakti | redakti fonton]

En 2013 la Federacia Pokalo (nova nomo ekde septembro 2020 Pokalo Billie Jean King), la plej grava konkurso pri naciaj virinaj naciaj teamoj de teniso, okazis en Kaljaro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cagliari en la itala Vikipedio.