Arbara marteso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Arbara marteso
Arbara marteso
Arbara marteso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Musteledoj Mustelidae
Genro: Marteso Martes
Subgenro: Sciurus
Martes martes
L., 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
La arealo de la arbara marteso:    – kie tiu estas enmetita,    – natura
La arealo de la arbara marteso:
   – kie tiu estas enmetita,    – natura
Sinonimoj

Mustela martes Linnaeus, 1758

Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La arbara martesoeŭropa pinmarteso (Martes martes, laŭ PIV simple marteso) estas specio de bestoj el la genro marteso, kiu loĝas en arbaroj de preskaŭ tuta Eŭropo kaj de okcidenta Azio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Kranio de la arbara marteso

La felo de la arbara marteso estas de helbruna ĝis malhelbruna. Somere la haroj estas pli mallongaj kaj pli rigidaj, vintre fariĝas pli helaj, pli longaj kaj pli delikataj. Sur la gorĝo kaj la brusto estas helflava makulo, per kiu oni povas facile distingi arbaran marteson de foino (Martes foina), ĉar ties makulo estas duobla kaj blanka. La arbara marteso povas esti longa ĝis 53 cm kaj peza je 1,3 – 1,7 kg. La felkovrita vosto havas longon ĝis 25 cm. La besteto aktivas plejparte nokte, tage dormas en kaŝejo. La arbara marteso estas rapida kaj lerta rabobesto kun akraj dentoj kaj ungoj. La denta formulo de la plenkreska arbara marteso estas . La arbara marteso lerte grimpas kaj saltas kaj havas perfektajn vidadon, aŭdadon kaj flaradon.[2]

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Estas priskribitaj jenaj subspecioj de la arbara marteso:[3]

  • Martes martes martes (Linnaeus, 1758)
  • Martes martes borealis (Kuznetsov, 1944)
  • Martes martes latinorum (Barrett-Hamilton, 1904)
  • Martes martes lorenzi (Ognev, 1926)
  • Martes martes minoricensis (Alcover, Delibes, Gosálbez, kaj Nadal, 1987)
  • Martes martes notialis (Cavazza, 1912)
  • Martes martes ruthena (Ognev, 1926)
  • Martes martes uralensis (Kuznetsov, 1941)

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Martes martes in Sweden.jpg

La arealo de la arbara marteso etendiĝas de Irlando ĝis okcidenta Siberio kaj de la norda limo de arbaroj ĝis Mediteranea regiono kaj Kaŭkazio. La arbara marteso loĝas en multaj Mediteraneaj insuloj, inkluzive Sicilion, Korsikon, Sardion kaj Balearojn Majorko kaj Minorko.[2]

La pelto de la arbara marteso kostis multe, pli multe, ekzemple, ol la pelto de foino. Tial homoj dum jarcentoj ĉasadis arbarajn martesojn. Rezulte tiuj fariĝas raraj en multaj lokoj. Nur pro la grandega arealo la arbara marteso entute ne havas riskon de formorto. Ĉasi la arbaran marteson nun estas malpermesite en multaj regnoj, sed arbaraj martesoj fojfoje pereas sur vojoj aŭ pro kaptiloj aŭ venenaj logaĵoj, starigitaj por aliaj bestoj aŭ por birdoj. Alia problemo estas restrikto de arbaroj, kie la arbara marteso povus vivi.

En Unuiĝinta Reĝlando[redakti | redakti fonton]

En la Unuiĝinta Reĝlando ekzistas la projekto de Vincent Wildlife Trust por reenmeto de la arbara marteso. En Skotlando la bestetoj sufiĉe multas kaj multiĝas plu, okupante novajn teritoriojn en Skotlando mem kaj trans la limo norde en Anglio. Sude en Anglio kaj en Kimrio la arbara marteso estas tre rara. Oni kaptas arbarajn martesojn en Skotlando kaj ellasas ilin en Kimrio kaj sude en Anglio, por firmigi tieajn populaciojn. Krom tio, oni starigas artefaritajn kaŝejojn en novaj arbaroj, kie mankas naturaj arbotruoj, por arbaraj martesoj povu en tiuj kaŝejoj loĝi. Nun oni observas disvastiĝon de la arbara marteso en Britio.[4]

Vivo[redakti | redakti fonton]

La arbara marteso tage dormas, kaŝinte sin en kavoj de arboj, en eksaj nestoj de sciuroj kaj grandaj birdoj aŭ en rokfendoj. Nokte kaj dum krepusko la besteto ĉasadas. La arbara marteso estas ĉiomanĝanta besto, sed prefere ĝi manĝas malgrandajn mamulojn (precipe ronĝulojn), kaj tio eĉ pli estas vintre. La arbara marteso ankaŭ manĝas birdojn kaj ties ovojn, insektojn, lacertojn, serpentojn, ranojn, kadavraĵon. Somere ĝi povas manĝi mielon kaj berojn; se beroj multas, do ili povas esti 30% da la tuta manĝito.[2]

Arbara marteso ĉasas sciuron

La arbara marteso estas unu el nemultaj rabobestoj, kapablaj kapti ruĝajn sciurojn, kiujn ĝi rapide persekutas tra supraĵoj de arboj. En Irlando ruĝaj sciuroj estis preskaŭ forpelitaj fare de cindrogrizaj sciuroj, alvenintaj el Nordameriko antaŭ ĉirkaŭ 100 jaroj. Sed tie, kie denove aperas arbaraj martesoj (antaŭe preskaŭ malaperintaj en Irlando) revenas ruĝaj kaj malaperas cindrogrizaj sciuroj. Oni supozas, ke tio okazas pro longa kuna evoluo de ruĝaj sciuroj kaj arbaraj martesoj. Tial ruĝaj sciuroj pli bone ol cindrogrizaj kapablas fuĝi de arbaraj martesoj.[5]

Gufo kaptinta arbaran marteson

Kiel aliaj Musteledoj, la arbara marteso havas anusajn odorantajn glandojn, per kiu la besteto markas sian terenon. Terenoj povas esti diversaj depende de kondiĉoj, ĉe maskloj – de 10 ĝis 25 km², ĉe femaloj – de 5 ĝis 15 km². Kvankam arbaraj martesoj estas solulaj bestoj, iliaj terenoj ofte havas komunajn partojn, kaj ne estas agrese gardataj.[2]

La arbara marteso havas malmulton da naturaj malamikoj, krom la homo. Fojfoje la besteton ĉasadis la reĝa aglo (Aquila chrysaetos). Ankaŭ la Gufo (Bubo bubo) povas kapti arbaran marteson. La ruĝa vulpo (Vulpes vulpes), la griza lupo (Canis lupus) aŭ la sovaĝa kato (Felis silvestris) povas mortigi arbaran marteson, ne nur por manĝi ĝin, sed ankaŭ por forigi eblan konkuranton.[2]

La arbara marteso ĝisvivas en mallibereco 18-jaran aĝon, en la naturo – maksimume 11-jaran, ofte nur 3–4-jaran.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Pro tre singarda vivmaniero de la arbara marteso ties reproduktado ĝis nun ne estas sufiĉe sciata. Kopulacio ordinare okazas en julio aŭ en aŭgusto, kiam la bestetoj estas almenaŭ du- aŭ trijaraj. Antaŭ tio okazas brua kaj fojfoje furioza flirto, kiam la masklo rapide postkuras la femalon tra arboj. Tamen la evoluo de la embrioj haltas kaj prokrastiĝas por ĉirkaŭ sep monatoj kaj denove komenciĝas februare aŭ komence de marto. Post monato de la gravedeco la femalo naskas idojn, fine de marto aŭ komence de aprilo. Tio okazas en nesto, kiu ofte estas eksa sciura aŭ birda nesto. Averaĝe estas tri idoj, ili pezas po ĉirkaŭ 30 g. La ĵus naskitaj idoj estas blindaj, iliaj okuloj malfermiĝas post kvin semajnoj. Kiam la idoj havas aĝon ĉirkaŭ sessemajnan, la patrino ĉesas nutri ilin per sia lakto. La sep–ok semajnojn aĝaj idoj lasas la neston. Ili povas, estante 12–16 semajnojn aĝaj, forlasi la patrinon, aŭ restadi en ties tereno ĝis la sekvonta printempo.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Herrero, J., Kranz, A., Skumatov, D., Abramov, A.V., Maran, T., Monakhov, V.G. 2016. Martes martes. En: Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, Versio 2020-3 (angle) Vizitita la 16-an de marto 2021.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 "Pine Marten (Martes Martes)". Trees for Life (angle).
  3. D. E. Wilson, D. M. Reeder: Mammal Species of the World, 3‑a eldono (angle). ISBN 978-0-8018-8221-0. OCLC 62265494.
  4. Pine Marten Recovery Project (angle). Vincent Wildlife Trust (2015-0-09). Alirita 2021-03-17.
  5. Kelleher, Lynne. Red squirrels make comeback as pine martens prey on greys (angle). Independent.ie (2013-03-04). Alirita 2021-03-16.