Kurtunga lutro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kurtunga lutro
Otter - melbourne zoo.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Musteledoj Mustelidae
Subfamilio: Lutrenoj Lutrinae
Genro: Aonyx
Specio: A. cinereus
Aonyx cinereus
Illiger, 1815
Konserva statuso
Status iucn3.1 NT eo.svg
Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Oriental Small-clawed Otter area.png
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La kurtunga lutro (Amblonyx cinereus) estas specio el la ordo de karnovoroj kaj familio de musteledoj kiu vivas en la suda parto de Ĉinio, Hindio kaj Sudorienta Azio. Ĝi estas malhelbruna, ĝia abdomeno iom helbruna kaj ĝia gorĝo griza aŭ blanka. La plenkreska lutro longas 60 centimetrojn, ĝia vosto longas ĉirkaŭ 30 centimetrojn, kaj ĝia korpo pezas 2,7-5,4 kilogramojn.

La kurtungaj lutroj vivas ĉe riveroj kaj lagoj. En la suda parto de Hindio ili vivas sur montetoj, kaj en Indonezio ili ofte vidiĝas ĉe enfluejoj de riveroj kaj marbordoj. Tiu orientalisa specio estas lerta en naĝado, moviĝas rapide kaj facile. Ĝi manĝas mitulojn, helikojn kaj krabojn. Ili, samkiel aliaj lutroj, vivas grupete. La kurtunga lutro havas tre akran senton ĉe la piedfingra pinto. En Azio oni dresas diversajn lutrojn por; kapti fiŝojn. Ankaŭ ĉe Malako oni dresas kurtungajn lutrojn por kapti fiŝojn. La ĵus' naskita kurtunga lutro ne tuj malfermas la okulojn, Post tri semajnoj ĝi pezas ĉirkaŭ 0,5 kilogramon, kaj post ses semajnoj ĝi komencas manĝi solidan nutraĵon. La ĵus naskita ido povas bleki laŭte, poste ĝi povas doni diversajn sonojn pri kontento, malĝojo kaj surprizo.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]