Saltu al enhavo

Ruĝa vulpo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝa Vulpo
Ruĝa vulpo vulpes vulpes
Ruĝa vulpo vulpes vulpes

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Kanisedoj Canidae
Genro: Vulpoj Vulpes
Vulpes vulpes
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Sinonimoj

Vulpes fulva, Vulpes fulvus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝa vulpo estas la plej konata el ĉiuj vulpoj. En Britio, Irlando kaj aliaj Okcident-Eŭropaj landoj, kie jam ne vivas aliaj sovaĝaj kanisedoj, oni simple nomas ĝin "vulpo". La ĉasistoj konsideras vulpojn damaĝaj bestoj kaj ĉasas ilin dum la tuta jaro, sed tiuj ĉi multiĝas sufiĉe rapide.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]
Ruĝaj vulpoj en la neĝo
Ruĝaj vulpoj en la neĝo

Kiel sugestas ĝia nomo, ĝia felo estas plejparte ruĝ-bruna, sed estas nature aperanta griza variaĵo, la arĝenta vulpo; de ĉi tiuj oni sukcesis produkti rason de bredita arĝent-vulpo per konsekvenca malsovaĝigo. La vulpo longas 90–120 cm kaj pezas 6–10 kg.

Disvastiĝo

[redakti | redakti fonton]
Kranio de la ruĝa vulpo.

Ĝia arealo estas la plej vasta ne nur de ĉiuj vulpoj sed de ĉiuj teraj karnovoroj entute. Tiu holarktisa specio estis enkondukita en Aŭstralio dum la 19-a jarcento.

Oni trovas la ruĝan vulpon i.a. en jenaj ekoregionoj : la arkta marborda tundro, la egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj, la elborz-montara arbarstepo, la kopetdagaj duonarbaroj kaj arbarstepo, la malaltebenaĵaj arbaroj de Sankt-Laŭrenca Golfo, la novanglaj-akadiaj arbaroj, la skandinavaj montaraj betularoj kaj herbejoj kaj la zagros-montara arbarstepo.

Vivmaniero

[redakti | redakti fonton]

Ruĝaj vulpoj vivas en arbaroj aŭ sur deklivoj surkreskitaj de arbedoj kaj arbustoj, sed ankaŭ en malfermitaj kampoj, kie ĝi scias sin maski kaj esti nevidata. Ĝi fosas truojn en la tero kun multaj koridoroj. En la ĉefa ĝi naskas idojn, la ceterajn ĝi uzas kiel kaŝejon en danĝero. Dum la tago ĝi kuŝas en vepro, la truojn ĝi uzas nur en kazo de neceso.

Ĝi ĉasas leporojn, kuniklojn, perdrikojn, anserojn, kokinojn, sed ankaŭ mikrotojn, per kio ĝi kompensas damaĝojn. Kvaronon da ĝia nutraĵo konsistigas plantoj.

ruĝa vulpo sur la monto Brocken en Germanio
Du junaj vulpoj ludantaj en la neĝo. Ystad 2023.

La gevulpoj pariĝas en januaro ĝis marto. Post 52 tagoj la vulpino naskas 2 ĝis 12 vulpidojn en sferforma ĉambro fine de subtera koridoro. Post du semajnoj la idoj malfermas la okulojn, la patrino ilin nutras ankoraŭ unu monaton kaj post tri monatoj ili jam scias memstare ĉasi.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. Macdonald, D.W. & Reynolds, J.C. (2004). Vulpes vulpes. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 2006-08-09. Datumara indiko por ĉi tiu specio enhavas klarigon kial konservado de ĉi tiu specio estas malplej zorgiga