Grizbruna lupovulpo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pseŭdalopekso)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizbruna lupovulpo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnomanĝuloj Carnivora
Familio: Kanisedoj Canidae
Genro: Lycalopex
Specio: L. vetulus
Lycalopex vetulus
(Lund, 1842)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Felo de Grizhara lupovulpo

Grizbruna lupovulpoArbara lupovulpo (Pseudalopex vetulusLycalopex vetulus) estas neotropisa ĉiomanĝanta kanisedo. La Arbara lupovulpo loĝas en arbaroj de la ekoregionoj Cerado kaj Kaatingo kaj ankaŭ en malfermitaj kampoj en la centra kaj sudorienta partoj de brazila teritorio. Pro la simileco inter tiu specio kaj la Pampa lupovulpo (Pseudalopex gymnocercus), ambaŭ estas facile konfuzeblaj. La du specioj alpartenas al la sama genro Pseudalopex (aŭ sinonime Lycalopex). La Arbara lupovulpo havas grizan kaj brunan felon kaj en ilia vosto estas nigraj makuletoj. Iliaj kruroj kaj la malsupra mentona parto estas bruna aŭ flava. Ĝi manĝas etajn birdojn kaj ronĝulojn kaj kelkfoje nevertebrulojn precipe termitojn. Ĝi vivas proksimume 13 jaroj. Ĉar tiu specio atakas proksimajn kokinejojn ĝi estas ofte ĉasita de farmistoj.