Azia ora kato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Azia ora kato
Azia ora kato en zoo
Azia ora kato en zoo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnomanĝuloj Carnivora
Familio: Felisedoj Felidae
Genro: Katopumoj
Specio: C. temminckii
Catopuma temminckii
Vigors kaj Horsfield, 1827
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La azia ora kato (Felis temminckii) el la ordo de karnovoruloj kaj familio de felisedoj vivas en Fuĝjano, Gŭangŝio, Junano, Tibeto kaj Siĉuano de Ĉinio, suda kaj sudorienta Azio. Ĝi estas granda sovaĝa kato, 70-105 centimetrojn longa, kun vosto longa je 40-56 centimetroj, kaj pezas 10-15 kilogramojn. Ĝi tutkorpe kovriĝas per bruna hararo, kaj ĝia ventro per iom hela hararo. En la mezo de la kapo, kaj sur la muzelo kaj vangoj estas nigraj kaj blankaj strioj. Krom Ia bruna ora kato, estas ankaŭ nigra ora kato kaj piga ora kato. La lasta speco estas propra al Ĉinio.

La oraj katoj vivas en densaj arbaroj aŭ en la rokozaj regionoj, kaj ankaŭ sur montoj 3 000 metrojn super la marnivelo. Ili agas en nokto, tial oni malfacile vidas ilin tage. Kvankam la oraj katoj estas lertaj en grimpado, tamen ili ofte serĉas nutraĵojn surtere. Ili manĝas ĉefe malgrandajn mamulojn, kiaj ronĝuloj, kapro kaj mungo, kaj ankaŭ birdojn kaj eĉ kortobrutojn kaj kortobirdojn. Ili havas akrajn okulojn, flaron kaj orelojn. La oraj katoj estas ferocaj kaj malfacile dreseblaj. Laŭdire ora kato kuraĝis ataki bubalon, kompreneble bubalon ĵus naskitan, ĉar la dentoj de ora kato ne estas tiel akraj por mortigi plenkreskan bubalon.

La ora katino naskas ĉiufoje du idojn en arbotruo. Ordinare la ido de bredata ora kato pezas nur 250 gramojn, post 6-12 tagoj ĝi malfermas siajn okulojn. La vira ora kato ne malamas siajn idojn, ĝi eĉ ludas kun ili. La ora kato bredata povas vivi 18 jarojn.

La ora kato havas belan hararon, ĝia felo estas uzata por fari surtutonlitkusenon. Nun la nombro de la sovaĝaj oraj katoj estas sufiĉe malgranda, pro tio, ili devas esti rigore protektataj.

afrika ora kato

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]