Vango

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vango de knabino

Vango (bucca) estas karna flankparto de la vizaĝo. La du vangoj flankas la buŝon, kaj subtenas ilin la zigimoj.

Vestado - Felo

Vango - felo el vangaj partoj de la bestkapo

Tekniko

Vango estas ĉiu el la du flankaj kaj plataj partoj aŭ pecoj de aparato, maŝino.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri vango en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Ne kaŝiĝas lia lango malantaŭ la vango. 
  • Citaĵo
     Fari aplaŭdon sur la vangon. 
  • Citaĵo
     Propran vangon neniu batas. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-04-13.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.