Diskuto:Vango

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Unue, ĉi tiu artikolo estas tre fuŝaspekta. Due, ĝi rompas la regulojn pri nomado skizitajn en Nomoj de titoloj: "Vango" anstataŭ la ĉie rekonata nacilingva formo "Van Gogh" estas malbonega kaj nenecesa esperantigo. Kiam mi unufoje vidis la titolon, mi ekkredis, ke estas artikolo pri vango, fundamenta vorto kaj parto de la homa vizaĝo. Tiel, ĝi ankaŭ krimas kontraŭ "Kiam titoloj kolidas" sampaĝe. Kara verkinto, bonvolu

  1. Plibeligi la paĝon.
  2. Transigi ĝin al Vincent VAN GOGH. Se vi emas esperantigi, vi povas krei alidirektilojn Vincento VAN GOGH, Vincento FAN-ĤOĤO ktp. Sed mi tre malrekomendas tion.
    1. Ligi tiun sub Arto.
    2. Skribi novan artikoleton pri la homa korpoparto vango: ĝia funkcio, ruĝiĝo aŭ simile. --Bab