Malaja urso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Malaja urso
Sun Bear.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Ursedoj Ursidae
Genro: Helarctos
Specio: H. malayanus
Helarctos malayanus
(Raffles, 1821)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La malaja ursosunurso, Ursus malayanus, loĝadas plejparte en la tropikaj pluvarbaroj de Sudorienta Azio.

La sunurso staras proksimume 1.2 metrojn longe. Ĝi havas tri centimetran voston kaj pezas ĝenerale malpli ol 65 kilogramoj. La malinoj estas iomete pli grande ol inoj. La sunurso estas la plej malgranda ursa specio, kaj ĝi alinomiĝas la "hunda urso" pro ĝia malgrandeco.

Malsimile al aliaj ursoj, la felo de la sunurso estas mallonga kaj glata. La felo estas nigra aŭ malhel-bruna. Estas hela flav-oranĝa marko sur la brusto en la formo de huffero, kaj similkoloraj markoj ĉirkaŭ la buŝego kaj okuloj. Ĉi tiuj distingaj markoj donas al la sunurso ĝian nomon.

Sunursoj havas malpezajn falĉilet-formajn ungegojn. Ili havas grandajn piedojn kiuj turnas sin ene, kun nudaj plandoj, verŝajne por pli facile grimpi. Ili grimpas bonege. Ili havas malgrandajn, rondajn orelojn kaj mallongan buŝegon.

La dieto de la sunurso estas diversa kaj enhavas lacertojn, birdojn, malgrandajn mamulojn, kukosnuksojn kaj aliajn fruktojn, ovojn, termitojn, plantajn elburĝonaĵojn, insektojn, radikojn, kaj kakaon. Ili ofte trovas manĝaĵojn per sia bona flarsento, ĉar la okuloj estas malbonaj.

Ĝenerale noktaj bestoj, sunursoj ripozas dum la tago sur malaltaj arb-branĉoj. La ursoj iame damaĝas arbojn, inkluzive de kukosujojn kaj kakaajn arbojn en plantejoj. Mortigado de tiaj ĝenuloj, kaj ankaŭ ĉasado por korpaj partoj por uzo en ĉina medicino aŭ por la felo, estas ĉefa kialo por la malkresko de la specio.

Sunursoj ne dormas la tutan vintron kiel iaj aliaj ursoj. Pro tio, ili reproduktas tutjare. Ili gravedas ĉirkaŭ 96 tagojn kaj povas naski po du idojn por fojo, ĉiu pezante proksimume 280-340 gramojn. Ili mamnutras 18 monatojn, kaj la idoj atingas seksan maturecon post 3-4 jarojn. Kaptitece, ili vivas ĝis 28 jarojn.

Estas nur unu subspecio de tiu orientalisa urso, Helarctos malayanus euryspilus, kaj ĝi loĝadas nur ĉe la insulo de Borneo. La malaja nomo por la sunurso estas "basindo nan tenggil", kiu tradukiĝas, "li kiu ĝuas sidi alte."

kunfandinda


La malaja urso (Helarctos malayanus) el la ordo de karnovoruloj kaj familio de ursedoj troviĝas en Junnan de Ĉinio, la Hindoĉina Duoninsulo kaj Sumatro kaj Kalimantan de indonezio. Ĝi, je l,1-1,4 metroj longa, je 27-65 kilogramoj peza kaj je ĉ. 70 centimetroj alta, estas la plej malgranda el la ursedoj. Ĝ surhavas nigrajn harojn, sur ĝia brusto troviĝas malhelblank4 aŭ oranĝflava strio en formo de duonluno. La muzelo estas griza aŭ flava. luj ursoj ne havas tian strion sur la brusto.

La malajaj ursoj vivas sur altaj montoj aŭ en arbaroj de la tropika kaj subtropika zonoj. Ili lertas en grimpado. Nokte ili aktivadas kaj tage dormas aŭ sunumas sin sur arboj 2-7 metrojn altaj. Ili rompas aŭ kurbigas arbobranĉojn por fari el ili neston aŭ observejon. Malajaj ursoj prenas diversajn manĝaĵojn. Ili ofte disŝiras arboŝelojn per la antaŭaj kruroj por trovi burdujon kaj insektojn. Ilia longa lango taŭgas por preni mielon el burdujo. Malaja urso portas mallongajn kaj maldelikatajn harojn, kiuj povas protekti ĝin kontraŭ pikado de burdoj. lafoje, ĝi ŝovas siajn antaŭajn piedojn en nestojn de termitoj por manĝi la insektojn surrampintajn la piedojn. La malaja urso manĝas ankaŭ fruktojn kaj malgrandajn animalojn kiel lacerto kaj birdeto. Ĝi estas singardema kaj saĝa, ekz. iu juna urso vidis ke ĝia mastro malfermis per ŝlosilo servicoŝrankon kun sukerujo. Post kiam la mastro foriris, ĝi alproksimiĝis, ŝovis sian ungon en la seruron kaj malfermis la ŝrankon por manĝi la sukeron. Kaj alia malaja urso disjetis miliograjnojn ĉe sia nesto por allogi birdetojn. La malaja ursido estas tre arainda, sed ĝi fariĝas tre danĝera, kiam ĝi estas plenkreska. La urso ne vintrodormas. La ursino ĝenerale naskas du idojn ĉiufoje. Ĝia gravedeco daŭras tri monatojn. Bredata ursino povas naski dufoje en la jaro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Lioness updated.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Zoologio