Pagofilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harp seal at False Cape.jpg
Harp seal at False Cape
Sattelrobbe-Phoca groenlandica-World

Pagofilo konata ankaŭ kiel Gronlanda foko, (Pagophilus groenlandicus), estas specio de Fokedo, aŭ veraj fokoj, indiĝena de plej norda Atlantika Oceano kaj de Arkta Oceano. Origine en la genro Phoca kun nombraj aliaj specioj, ĝi estis reklasita en la monotipa genro Pagophilus en 1844. En Latino, ĝia scienca nomo tradukeblas al "glaciemulo el Gronlando," kaj ĝia taksonomia sinonimo, Phoca groenlandica tradukeblas kiel "Gronlanda foko."[1]

La plenkreska pagofilo havas pure nigrajn okulojn. Ĝi havas arĝent-grizan felon kovrantan ĝian korpon, kun nigra marko dorse kun formo de harpo (el kio la anglalingva nomo Harpofoko) aŭ de forketo. Plenkreskuloj kreskas de 1,7 ĝis 2,0 m longe kaj pezas de 115 ĝis 140 kg.[2] La pagofilido ofte havas flavec-blankan mantelon naske pro makuloj el amniota fluaĵo, sed post unu ĝis tri tagoj, la mantelo blankiĝas kaj restas blanka dum 2–3 semajnoj, ĝis la unua mudo.[1] Junuloj havas arĝent-grizan mantelon makulitan je nigra.


Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Encyclopedia of marine mammals. Perrin, William F., Würsig, Bernd G., Thewissen, J. G. M. (2a eld.). Amsterdam: Elsevier/Academic Press. 2009. ISBN 9780123735539. OCLC 316226747.
  2. Kovacs, K.M. 2015. Pagophilus groenlandicus. The IUCN Red List of Threatened Species 2015: e.T41671A45231087. [ https://www.iucnredlist.org/species/41671/45231087 doi:10.2305/IUCN.UK.2015-4.RLTS.T41671A45231087.en.] Konsultita la 29an de marto 2020.