Bovardeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bovardeo
Bovardeo
Bovardeo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Bubulcus
Bubulcus ibis
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Tutmonda distribuado: verde la tutan jaron, flave nur reproduktejoj kaj blue nur vintrejoj
Tutmonda distribuado: verde la tutan jaron, flave nur reproduktejoj kaj blue nur vintrejoj
Tutmonda distribuado: verde la tutan jaron, flave nur reproduktejoj kaj blue nur vintrejoj
Teritoria etendo en Ameriko
Teritoria etendo en Ameriko
Teritoria etendo en Ameriko
subspecioj

B. i. ibis (Linnaeus, 1758)
B. i. coromandus (Boddaert, 1783)
B. i. seychellarum (Salomonsen, 1934)

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Bovardeo (Bubulcus ibis) estas birdo el la familio de Ardeedoj de tutmonda distribuo. Ĝi troviĝas en tropikoj, subtropikoj kaj varmatemperaturaj zonoj. Ĝi estas la ununura membro de la monotipa genro Bubulcus, kvankam kelkaj fakuloj konsideras ties du subspeciojn kiel plenaj specioj, nome Okcidenta bovardeo kaj Orienta bovardeo. Spite la similaĵojn laŭ plumaro kun la egretardeoj de la genro Egretta, ĝi estas pli proksime rilata al la ardeoj de la genro Ardea. Origine indiĝena de partoj de Azio, Afriko kaj Eŭropo, ĝi entreprenis rapidan etendon en sia distribuado kaj sukcese koloniis multe de la resto de la mondo.

Ĝi estas blanka birdo orname per sablokoloraj plumoj en la reprodukta sezono. Ĝi nestas en kolonioj, kutime ĉe akvejoj kaj ofte kun aliaj vadbirdoj. La nesto estas platformo el bastonetoj en arboj aŭ arbustoj. Bovardeoj uzas pli sekajn kaj malfermitajn habitatojn ol iu ajn ardespecio. Ties manĝohabitatoj inkludas sezone inundatajn herbejojn, paŝtejojn, farmoterenojn, humidejojn kaj rizkampojn. Ili ofte akompanas gregojn aŭ aliajn grandajn mamulojn (kiel bovoj el kio devenas ties komuna nomo), kaptante insektojn kaj malgrandajn vertebrulojn forigitaj el tiuj animaloj (moderne eĉ traktoroj). Kelkaj populacioj de la Bovardeo estas migrantaj kaj aliaj montras postreproduktan disiĝon.

Plenkreskuloj de Bovardeoj havas malmultajn predantojn, sed birdoj aŭ mamuloj povas rabi ties nestojn, kaj idoj povas perdiĝi pro malsatego, kalcia manko aŭ ĝenado fare de aliaj grandaj birdoj. Tiu specio montras specialan rilaton kun grego, kio etendas al aliaj grandaj paŝtiĝantaj mamuloj. La Bovardeo forigas iksodojn kaj muŝojn el gregoj kaj konsumas ilin. Tio estas profito por ambaŭ specioj, sed ĝi estis ankaŭ implikita en etendo de iksododevenaj animalaj malsanoj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Tiu plenkreskulo de B. i. coromandus montras la ruĝon ĉe kruroj kaj beko dum la reprodukta sezono
Reprodukta plenkreskulo de B. i. ibis kun kuntirita kolo
Bovardeo, reprodukta plumaro de plenkreskulo de la nomiga subspecio

La Bovardeo estis unuafoje priskribita en 1758 fare de Linnaeus en sia Systema naturae kiel Ardea ibis,[1] sed ĝi estis movata al ties nuna genro fare de Charles Lucien Bonaparte en 1855.[2] Ties genra nomo Bubulcus estas latina por paŝtisto, alude, kiel ĉe la komuna nomo, al la speciala asocio de tiu specio kun grego.[3] Ibis estas latina kaj greka vorto kiu origine aludis al alia blanka vadbirdo, nome la Afrika blanka ibiso.[4]

La Bovardeo havas du geografiajn rasojn kiuj estas foje klasitaj kiel plenaj specioj, nome la Okcidenta bovardeo, B. ibis, kaj la Orienta bovardeo, B. coromandus. Ambaŭ formoj estis disigitaj de McAllan kaj Bruce,[5] sed estis konsiderataj kiel samspeciaj fare de preskaŭ ĉiuj aliaj ĵusaj aŭtoroj ĝis la publikigo de la influa Birds of South Asia.[6] La orienta subspecio B. (i.) coromandus, priskribita de Pieter Boddaert en 1783, reproduktiĝas en Azio kaj Aŭstralazio, dum la okcidenta nomiga formo okupas la reston de la specia teritorio, inklude Amerikon.[7] Kelkaj fakuloj agnoskas trian subspecion el la Sejŝeloj, nome B. i. seychellarum, kiu estis unuafoje priskribita de Finn Salomonsen en 1934.[8]

Spite surfacajn similaĵojn laŭ aspekto, la Bovardeo estas pli proksime rilata al la genro Ardea, kiu enhavas la grandajn aŭ tipajn ardeojn, kaj al la Blanka egretardeo (A. alba), ol al la majoritato de specioj laŭnome egretoj en la genro Egretta.[9] Oni registris rarajn kazojn de hibridiĝo kun la Blua egreto Egretta caerulea, la Malgranda egreto Egretta garzetta kaj la Blanka egreto Egretta thula.[10]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Bovardeo rajdanta sur Bubalo en Naturrezervejo Asola Bhatti en ĉefurba regiono Delhio, Barato

La Bovardeo estas fortika ardeo kun enverguro de 88–96 cm; ĝi estas 46–56 cm longa kaj pezas 270–512 g.[11] Ĝi havas relative mallongan dikan kolon, diketan bekon, kaj ĝibecan sintenon. La nereprodukta plenkreskulo havas ĉefe blankan plumaron, flavecan bekon kaj verdecflavajn krurojn. Dum la reprodukta sezono, plenkreskuloj de la nomiga okcidenta subspecio disvolvigas oranĝec-sablokolorajn plumojn en dorso, brusto kaj krono, kaj la beko, kruroj kaj irisoj iĝas brilruĝaj dum mallonga periodo antaŭ pariĝado.[12] Ambaŭ seksoj estas similaj, sed la masklo estas iome pli granda kaj havas iome pli longajn reproduktajn plumojn ol la ino; junuloj ne havas la kolorajn plumojn kaj havas nigran bekon.[11][13]

B. i. coromandus diferencas el la nomiga subspecio en reprodukta plumaro, kiam la sablokolora nuanco de ties kapo etendiĝas al vangoj kaj gorĝo, kaj la plumoj iĝas pli orkoloraj. La beko kaj tarso de tiu subspecio estas pli longa averaĝe ol ĉe B. i. ibis.[14] B. i. seychellarum estas pli malgranda kaj kun pli mallongaj flugiloj ol la aliaj formoj. Ĝi havas blankajn vangojn kaj gorĝon, kiel B. i. ibis, sed la nuptaj plumoj estas orkoloraj, kiel ĉe B. i. coromandus.[8]

La situo de la ardeaj okuloj permesas duokulan vidkapablon dum manĝado,[15] kaj fiziologiaj studoj sugestas, ke tiu specio povas esti kapabla por krepuskula aŭ nokta aktiveco.[16] Adapte al manĝo surtere, ili estas perdintaj la kapablon posedataj de ties humidejaj parencoj por akurate korekti la luman refrakton fare de akvo.[17]

Tiu specio elsendas silentan, gorĝecan alvokon "rik-rak" ĉe la reprodukta kolonio, sed ĝi estas alikaze tre silentema.[18]

Resume ĝi aspektas blanka el malproksimo. Ĝi estas iom malpli granda, pli malsvelta ol la Malgranda egreto. Ĝi havas mallongan kolon, larĝan kapon. La plumaro estas blanka, ĝin ornamas rustoflavaj ornamkoloroj kaposupre, bruste, ŝultre. La junbirdoj ne havas rustoflavajn ornamplumojn; ilia beko estas flava, la kruroj verdbrunaj.

Disvastiĝo kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Aro super tipa herbeja habitato en Kalkato

La Bovardeo entreprenis unu el la plej rapidaj kaj ampleksaj naturaj etendoj el ĉiuj ajn birdospecioj.[18] Ĝi estis origine indiĝena de partoj de suda Hispanio kaj Portugalio, tropika kaj subtropika Afriko kaj humida tropika kaj subtropika Azio. Fine de la 19a jarcento ĝi eketendis sian teritorion al suda Afriko, reproduktiĝante la unuan fojon en Kabprovinco en 1908.[19] La Bovardeoj estis vidataj la unuan fojon en Ameriko en la limoj de la Franca Gujano kaj Surinamo en 1877, kaj ŝajne ili estis flugintaj tra la Atlantika Oceano.[7][11] Ĝis la 1930-aj jaroj ŝajne la specio ne setlis en tiu areo.[20]

La specio alvenis la unuan fojon en Nordamerikon en 1941 (tiuj komencaj vidaĵoj estis dekomence misatentitaj kiel fuĝoj), reproduktiĝis en Florido en 1953, kaj disiĝis rapide, reproduktiĝante la unuan fojon en Kanado en 1962.[19] Ĝi estas nune komune vidata tiom okcidente kiom ĝis Kalifornio. Ĝi estis registrita reproduktiĝanta la unuan fojon en Kubo en 1957, en Kostariko en 1958, kaj en Meksiko en 1963, kvankam ĝi estis probable jam setlinta tie antaŭ tio.[20] En Eŭropo la specio historie malpliiĝis en Hispanio kaj Portugalio, sed fine de la 20a jarcento ĝi etendiĝis denove tra la Iberia Duoninsulo, kaj poste ekkoloniis aliajn partojn de Eŭropo; suda Francio en 1958, norda Francio en 1981 kaj Italio en 1985.[19] Reproduktado en Granda Britio estis registrita la unuan fojon en 2008 nur unu jaron post amasalveno en la antaŭa jaro.[21][22] En 2008 oni informis, ke Bovardeoj moviĝis al Irlando la unuan fojon.[23]

En Aŭstralio la koloniado ekis en la 1940-aj jaroj, kiam la specio setlis en la nordo kaj oriento de la kontinento.[24] Ili regule ekvizitis Novzelandon en la 1960-aj jaroj. Ekde 1948 la Bovardeoj konstante estas loĝantaj birdoj en Israelo. Antaŭ 1948 ili estis nur vintraj vizitantoj. [25]

La amasa kaj rapida etendo de la teritorioj de la Bovardeo ŝuldiĝas al ties rilato kun homoj kaj kun ties aldomigitaj animaloj. Origine adaptata al kunmanĝa rilato kun grandaj paŝtiĝantaj animaloj, estis facile ŝanĝi al aldomigitaj bovaro, ŝafaro kaj ĉevalaro. Dum brutobredado etendiĝis tra la tuta mondo, la Bovardeo kapablis okupi aliflanke malplenajn niĉojn.[26] Multaj populacioj de Bovardeoj estas tre migrantaj kaj disiĝemaj,[18] kaj tio helpis la etendon de la specia teritorio. La specio estas konsiderata vaganta en diversaj ĉe-antarktaj insuloj, kiaj Suda Georgio, Marion Insulo, Sud-Sandviĉaj Insuloj kaj Sudaj Orkadoj.[27] Malgranda aro de ok birdoj estis vidata ankaŭ en Fiĝio en 2008.[28]

Aldone al la natura etendo de ties teritorioj, la Bovardeo estis enmetita en kelkaj areoj. La specio estis enmetita en Havajo en 1959, kaj en Ĉagosoj en 1955. Sukcesaj liberigoj okazis en Sejŝeloj kaj Rodrigeso, sed klopodoj enmeti la specion en Maŭricio malsukcesis. Nombraj birdoj estis liberigitaj ankaŭ de la Bestoĝardeno Whipsnade en Anglio, sed la specio neniam setlis.[29]

Kvankam la Bovardeo foje manĝas en malprofunda akvo, malkiel ĉe plej multaj ardeoj ĝi tipe troviĝas en kampoj kaj sekaj herbejaj habitatoj, montrante sian pli grandan dietan dependon el teraj insektoj ol el akvaj predoj.[30]

Migrado kaj movoj[redakti | redakti fonton]

Flugante en Dallas, Teksaso, Usono. Portas bastoneton per sia beko por sia nesto

Kelkaj populacioj de Bovardeoj estas migrantaj, aliaj estas disiĝemaj, kaj distingi inter ambaŭ povas esti malfacile ĉe tiu ĉi specio.[18] En multaj areoj la populacioj povas esti kaj sedentaj kaj migrantaj. En la norda hemisfero migrado estas el pli malvarmaj klimatoj al pli varmaj areoj, sed la Bovardeoj kiuj nestas en Aŭstralio migras al pli malvarma Tasmanio kaj Novzelando vintre kaj revenas printempe.[24] Migrado en Okcidenta Afriko reagas al pluvo, kaj en Sudameriko migrantaj birdoj veturas suden de siaj reproduktaj teritorioj for de la reprodukta sezono.[18] Populacioj de suda Barato ŝajne montras lokajn migradojn reage al musonoj. Ili moviĝas norden el Keralo post septembro.[31][32] Dum vintro, multaj birdoj estis vidataj flugantaj nokte kun aroj de Hinda ralardeo (Ardeola grayii) ĉe la sudorienta marbordo de Barato[33] kaj oni notis vintran amasalvenon en Srilanko.[6]

Oni scias, ke junuloj disiĝas ĝis 5 000 km el siaj reproduktaj areoj. Aroj povas flugi longajn distancojn kaj ili estis vidataj super maroj kaj oceanoj inkluzive meze de Atlantiko.[34]

Statuso[redakti | redakti fonton]

Tiu specio havas grandan teritorion, kun ĉirkaŭkalkulata tutmonda etendo de loĝado en 10 milionoj da km². Ties tutmonda populacio estis ĉirkaŭkalkulata je 3.8–6.7 milionoj da individuoj. Pro tiuj tialoj, la specio estis pritaksata kiel Malplej Zorgiga.[35] Aliflanke la etendo kaj setlado de la specio super grandaj teritorioj kondukis al ties klasigo kiel invada specio (kvankam oni notis malmultan aŭ nenian efikon aŭ negativan konsekvencon ankoraŭ).[36]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas societema birdo, ofte kolektas manĝojn inter paŝtiĝantaj brutoj. Dum flugo, ĝi similas al ralardeo.

Ĝia voĉo estas raŭka dum la reprodukta tempo. Ĝi ne estas tiel forte ligita al la akvejoj, kiel aliaj ardeoj. Ĝi ofte aperas inter paŝtiĝantaj dombestoj sur herbejo, sur seka malfermita areo.

Ĝi nestas najbare al parencaj specioj en fragmitejoj, arbustoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ovo
Plenkreskulo nutranta idon
Nereprodukta plenkreskulo manĝanta ranon en Gambio
Nematurulo en Maui (notu nigran bekon)

La Bovardeoj nestas en kolonioj, kiuj estas ofte, sed ne ĉiam, troviĝantaj ĉe akvejoj.[18] Tiuj kolonioj estas kutime troviĝantaj en arbaroj ĉe lagoj aŭ riveroj, en marĉoj aŭ en malgrandaj internaj aŭ marbordaj insuloj, kaj estas kutime kunhavataj kun aliaj humidejaj birdoj, kiaj ardeoj, egretoj, ibisoj kaj kormoranoj. La reprodukta sezono varias ene de Suda Azio.[6] Nestumado en norda Barato ekas komence de la majaj musonoj.[37] La reprodukta sezono en Aŭstralio estas novembro al komenca januaro, kaj oni faras unu ovodemetadon ĉiusezone.[38] La reprodukta sezono en Nordameriko daŭras el aprilo al oktobro.[18] En Sejŝeloj, la reprodukta sezono de la subspecio B.i. seychellarum estas aprilo al oktobro.[39]

La masklo memmontradas ceremonie en arbo en la kolonio, uzante gamon de ritaj kutimoj kiaj kapto de bastoneto kaj ĉielindiko (nome levi bekon vertikale supren),[40] kaj la paro formiĝas post ĉirkaŭ 3 aŭ 4 tagoj. Oni elektas novan partneron ĉiusezone kaj kiam oni rekomencas reproduktadon post nesta malsukceso.[41] La nesto estas malgranda kruda platformo el bastonetoj en arbo aŭ arbusto konstruata de ambaŭ gepatroj. La bastonetoj estas kolektataj de la masklo kaj aranĝataj de la ino, kaj abundas ŝtelado de bastonetoj.[13] La ino demetas 1 al 5 ovojn ie ajn, kvankam plej komunas 3 aŭ 4. La palbluecblankaj ovoj estas ovalformaj kaj estas 45 mm × 53 mm.[38] Kovado daŭras ĉirkaŭ 23 tagojn, kaj ambaŭ seksoj kunrespondecas pri ĝi.[18] La idoj estas parte kovrataj de lanugo post eloviĝo, sed estas nekapablaj memmanĝi; ili iĝas kapablaj reguligi sian temperaturon post 9–12 tagoj kaj iĝas plume tutkovritaj post 13–21 tagoj.[42] Ili komencas elnestiĝon kaj grimpadon post ĉirkaŭ 2 semajnoj, ekflugas post 30 tagoj, kaj iĝas sendependaj ĉirkaŭ la 45a tago.[41]

La Bovardeo engaĝiĝas en malaltaj niveloj de nestoparazitado, kaj estas kelkaj ekzemploj de Bovardeinoj demetantaj ĉe nestoj de Blanka egreto kaj de Blua egreto, kvankam tiuj ovoj apenaŭ eloviĝis.[18] Estas ankaŭ pruvoj de malaltaj niveloj de enspecia nestoparazitado, kun inoj ovodemetantaj en nestoj de aliaj Bovardeoj. Oni notis ĝis tiom multe kiom ĝis 30% da eksterpara kopulacio.[43][44]

La hegemonia faktoro en idomorteco estas malsatego. Idorivaleco povas esti intensa, kaj en Sudafriko la tria kaj kvara idoj nepre malsategas.[41] En la plej sekaj habitatoj kun plej malmultaj amfibioj la dieto povas malhavi sufiĉan vertebrulan enhavon kaj povas kaŭzi malnormalaĵojn en kreskantaj idoj pro manko de kalcio.[45] En Barbado, nestoj estas foje rabataj de la simia specio etiopa klorocebo,[7] kaj studo en Florido montris la speciojn de la fiŝkorvo kaj de la nigra rato kiel aliaj eblaj nestorabantoj. La sama studo atribuis iome da idomorteco al la konduto de la Bruna pelikano kiu nestante najbare, akcidente, sed ofte, dismovas nestojn aŭ kaŭzas idofalojn.[46] En Aŭstralio, la Toresa korako, la Kojnvosta aglo kaj la Blankventra maraglo rabas ovojn aŭ idojn, kaj ankaŭ infesto de iksodoj kaj infekto pro virusoj povas kaŭzi idomortecon.[13]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Kun muso en sia beko

La Bovardeo manĝas ampleksan gamon de predoj, pli precize insektojn, ĉefe akridoj, griloj, muŝoj (kaj plenkreskaj kaj larvoj [47]), kaj tineoj, same kiel araneoj, ranoj, kaj tervermoj.[48][49] Pli rare ili estis observataj manĝantaj ĉe branĉoj de banjano maturajn figojn.[50] Tiu specio estas kutime troviĝanta ĉe bovoj (el tio la nomo Bovardeo) kaj ĉe aliaj grandaj paŝtiĝantaj animaloj, kaj kaptas malgrandajn bestetojn forĝenitajn el la mamuloj. Studoj montris, ke la manĝosukceso de la Bovardeoj estas multe pli alta kiam oni manĝas ĉe granda animalo ol kiam oni manĝas sole.[51] Dum manĝo ĉe bovaro, oni montris, ke tio estas 3.6 fojojn pli sukcesa ol kapti predon sola. Ties strategio estas simila al tiu kiam oni sekvas farmomaŝinaron, sed tiam oni devas moviĝi plie depende de la kazo.[52] Ĉiukaze rimarkindas kiel tiu specio unue adaptiĝis al kunmanĝado ĉe grandaj afrikaj mamuloj (bovoj, elefantoj, ktp.); la strategio multas: la mamulo permesas ties kuneston kaj ŝanĝe ili purigas la mamulojn el parazitoj, sed krome la bovardeoj povas profiti la ĝenadon fare de grandulo kiu forigas mezgrandajn insektojn kiaj akridoj kaptotaj de la bovardeoj, kiuj krome povas malkovri danke al forta piedpremado fare de la mamulo preskaŭ enterigitajn bestetojn en malseketa grundo, kiaj vermoj, skaraboj inter feko, ktp. Por tiu strategio (malkovri bestetojn) la Bovardeoj ofte rajdas la grandulon, kiaj bubaloj, elefantoj, ktp. Poste ili adaptiĝis al aldomigitaj mamuloj kiaj bovoj, ŝafoj, ĉevaloj ktp. Plej facile ili rajdas ŝafojn, kiuj lante kutime piediras, kaj el kiuj ĉas-salto algrunde plej facilas. Kaj laste ili alkutimiĝis akompani labortraktorojn kvazaŭ tiuj estus similaj al grandegaj mamuloj (elefantoj); certe tiuj plej efike elirigas bestetojn el malseka grundo (dum taŭga momento por plugado) kaj tiele ili povas profiti la elterigitajn bestetojn (ĉefe vermoj aŭ lumbrikoj) fare de la plugomaŝino.

En urbaj situacioj oni observis bovardeojn manĝantaj ankaŭ en apartaj situacioj kiaj inter fervojaj linioj [53] aŭ ene de rondirejoj aŭ insuletoj ene de la trafika movado sed kie ili certe ne estos ĝenataj de alvenonto.

Bovardeo profitas helpon de grandaj mamuloj por trovi manĝaĵon

Bovardeoj defendas la areon ĉirkaŭ paŝtiĝanta animalo kontraŭ aliaj samspecianoj, sed se la areo estas plenplena je egretoj ili rezignas kaj plumanĝas aliloke. Moderne ĉe plugantaj traktoroj kiuj havigas grandan kvanton de elterigitaj bestetoj ĉefe el riĉa malseketa grundo de irigaciaj kampoj, ili amasiĝas laŭ la iro de la traktoro dividante la terenon ege egalece ekzemple po 1 aŭ 2 m por ĉiu bovardeo, kio formigas tre ritman distribuadon de la birdoj en tre ordigita kunmanĝantaro. Kie estas nombraj grandaj animaloj, la Bovardeoj selekte manĝas ĉe specioj kiuj moviĝas je ĉirkaŭ 5–15 paŝoj por minuto, evitante pli rapide kaj pli malrapide moviĝantajn mamulojn; en Afriko, Bovardeoj selektive manĝas ĉe zebroj, akvantilopoj, gnuoj kaj bubaloj.[54] Dominantaj birdoj manĝas plej proksime al la gastiganto, kaj akiras pli da manĝo.[13] Ĉiukaze tiu specio montras altan inteligenton por manĝokutimo kio certe helpas en ties tutmonda etendo.

La Bovardeoj povas ankaŭ montri diversecon en sia dieto. En insuloj kun marbirdaj kolonioj, ili predas ovojn kaj idojn de ŝternoj kaj de aliaj marbirdoj.[29] Dum migrado oni informis ankaŭ ke ili manĝis lacegajn migrantajn terbirdojn.[55] Birdoj de la raso de Sejŝeloj turnas sin ankaŭ al iome da kleptoparazitado, ĉikanante idojn de Fulga ŝterno kaj devigante ilin elgorĝi manĝon.[56]

Rilataro kun homoj[redakti | redakti fonton]

B. i. seychellarum serĉantaj restaĵojn ĉe fiŝvendejo de Viktorio (Sejŝeloj)

Rimarkinde facile videbla specio, la Bovardeo ricevis multajn signifajn ekzemplojn de komuna nomo. Tiuj ĉefe rilatas al ties konata kutimo sekvi gregon ĉefe de bovoj kaj de aliaj grandaj animaloj, kaj tiele ĝi estas konata diverse kiel bovogruo, bovbirdo aŭ bovardeo, aŭ eĉ elefantbirdo, rinocera ardeo.[18] Ties araba nomo, abu qerdan, signifas "patro de iksodoj", nomo devena el granda nombro de parazitoj kiaj birdiksodoj troviĝantaj en ties reproduktaj kolonioj.[18][57]

La Bovardeo estas populara birdo inter bovoranĉistoj pro ties notita rolo kiel biokontrolo de bovaj parazitoj kiaj iksodoj kaj muŝoj.[18] Studo en Aŭstralio trovis, ke Bovardeoj malpliigis la nombron de muŝoj kiuj ĉikanas bovojn plukante ilin rekte el la haŭto.[58] Estis la profito por gregaro kio kuraĝigis ranĉistojn kaj la Havajan Servon por Agrikulturo kaj Forstado liberigi la specion en Havajo.[29][59]

Ne ĉiu interagado inter homoj kaj Bovardeoj estas profitaj. La Bovardeoj povas esti kontraŭsekureca problemo ĉe aviado pro ties kutimo manĝi en grandaj grupoj en la herbejaj bordoj de flughavenoj,[60] kaj krome ili implikiĝis en etendo de animalaj infektomalsanoj kiaj bovodriozo, sakomalsano[61] kaj eble malsano de Newcastle.[62][63]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hans-Günther Bauer, Einhard Bezzel kaj Wolfgang Fiedler (Hrsg): Das Kompendium der Vögel Mitteleuropas: Alles über Biologie, Gefährdung und Schutz. Band 1: Nonpasseriformes – Nichtsperlingsvögel, Aula-Verlag Wiebelsheim, Wiesbaden 2005, ISBN 3-89104-647-2
  • P. J. Higgins (Hrsg): Handbook of Australian, New Zealand & Antarctic Birds, Band 1, Ratites to Ducks, Oxford University Press, Oxford 1990, ISBN 0-19-553068-3
  • James A. Kushlan & James A. Hancock: Herons. Oxford University Press, 2005, ISBN 0-19-854981-4

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Linnaeus, C.. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)., p. 144. “A. capite laevi, corpore albo, rostro flavescente apice pedibusque nigris”.
  2. (1855) “[untitled]”, Annales Des Sciences Naturelles comprenant la zoologie 4 (1), p. 141. 
  3. Valpy, Francis Edward Jackson. (1828) An Etymological Dictionary of the Latin Language. London; A. J. Valpy, p. 56.
  4. Ibis. Webster's Online Dictionary. Webster's. Alirita 2008-03-15.
  5. McAllan, I. A. W.; Bruce, M. D.. (1988) The birds of New South Wales, a working list. Turramurra, N.S.W.: Biocon Research Group in association with the New South Wales Bird Atlassers. ISBN 0-9587516-0-9.
  6. 6,0 6,1 6,2 Rasmussen, Pamela C.; John C. Anderton. (2005) Birds of South Asia. The Ripley Guide. Smithsonian Institution kaj Lynx Edicions, p. 58. ISBN 84-87334-67-9.
  7. 7,0 7,1 7,2 (1994) “The Colonization of Barbados by Cattle Egrets (Bubulcus ibis) 1956–1990”, Colonial Waterbirds 17 (1), p. 86–90. doi:10.2307/1521386. 
  8. 8,0 8,1 (Julio 1953) “General notes”, The Auk (PDF) 70, p. 364–365.  Arkivigite je 2011-06-07 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-07. Alirita 2012-09-30.
  9. (1987) “Phylogeny of herons estimated from DNA-DNA hybridization data.”, The Auk 104, p. 97–108.  Arkivigite je 2011-11-28 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-11-28. Alirita 2012-09-30.
  10. McCarthy, Eugene M.. (2006) Handbook of Avian Hybrids of the World.. Oxford University Press, p. 190. ISBN 0-19-518323-1.
  11. 11,0 11,1 11,2 Cattle Egret. All about birds. Cornell Laboratory of Ornithology. Alirita 2008-02-28.
  12. (2004) “Plume variation, breeding performance and extra-pair copulations in the cattle egret”, Behaviour 141 (4), p. 479–499. doi:10.1163/156853904323066757. 
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 McKilligan, Neil. (2005) Herons, Egrets and Bitterns: Their Biology and Conservation in Australia (PDF extract), CSIRO Publishing, p. 88–93. ISBN 0-643-09133-5.
  14. Biber, Jean-Pierre Bubulcus ibis (Linnaeus, 1758) (PDF). Appendix 3. CITES. Arkivita el la originalo je 2008-04-10. Alirita 2008-03-16. Arkivigite je 2008-04-10 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-04-10. Alirita 2012-09-30.
  15. (1994) “Visual Fields and Eye Movements in Herons (Ardeidae)”, Brain Behavior and Evolution 44 (2), p. 74–85. doi:10.1159/000113571. 
  16. (1999) “Behavioral, Morphological and Physiological Correlates of Diurnal and Nocturnal Vision in Selected Wading Bird Species”, Brain Behavior and Evolution 53 (5–6), p. 227–242. doi:10.1159/000006596. 
  17. (1999) “Cattle egrets are less able to cope with light refraction than are other herons”, Animal Behaviour 57 (3), p. 687–694. doi:10.1006/anbe.1998.1002. 
  18. 18,00 18,01 18,02 18,03 18,04 18,05 18,06 18,07 18,08 18,09 18,10 18,11 Telfair II, Raymond C. (2006). "Cattle Egret (Bubulcus ibis), The Birds of North America Online (A. Poole, Ed.). Ithaca: Cornell Lab of Ornithology; Elŝutita el The Birds of North America Online doi:10.2173/bna.113
  19. 19,0 19,1 19,2 Martínez-Vilalta, A. (1992) “Family Ardeidae (Herons)”, Handbook of the Birds of the World. Volume 1: Ostrich to Ducks. Lynx Edicions, p. 401–402. ISBN 84-87334-09-1.
  20. 20,0 20,1 (1972) “Spread of the Cattle Egret in the Western Hemisphere”, Journal of Field Ornithology (PDF) 43 (3), p. 205– 212.  Arkivigite je 2012-03-30 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-30. Alirita 2012-09-30.
  21. "First cattle egrets breed in UK", BBC News, 2008-07-23. Kontrolita 2008-07-24.
  22. (2008) “Recent reports”, British Birds (PDF) 101 (2), p. 108.  Arkivigite je 2009-11-10 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-11-10. Alirita 2012-09-30.
  23. Barrett, Anne, "Flying in ... to make new friends down on the farm", Irish Independent, 15a Januaro 2008.
  24. 24,0 24,1 (1990) “Cattle Egrets: South to Tasmania and New Zealand for the winter”, Notornis (PDF) 37 (1), p. 1–23.  Arkivigite je 2009-03-26 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-03-26. Alirita 2012-09-30.
  25. Arnold, Paula: Birds of Israel, (1962), Shalit Publishers Ltd., Haifa, Israel. p. 17
  26. (2001) “The naturalness of biological invasions”, Western North American Naturalist 61 (3), p. 261–266. 
  27. (1995) “New Records of Cattle Egret Bubulcus ibis, Blacknecked Swan Cygnus melancoryhyphus and White-rumped Sandpiper Calidris fuscicollis from the South Shetland Islands, Antarctica”, Marine Ornithology (PDF) 23, p. 65–66. 
  28. (2007) “Cattle egrets (Bubulcus ibis) and other vagrant birds in Fiji”, Notornis 51 (4), p. 54–55. 
  29. 29,0 29,1 29,2 Lever, C.. (1987) Naturalised Birds of the World. Longman Scientific & Technical; Harlow, Essex., p. 15–17. ISBN 0-582-46055-7.
  30. Mullarney, Killian; Svensson, Lars; Zetterström, Dan; Grant, Peter J.. (2001) Birds of Europe. Princeton University Press. ISBN 0-691-05054-6.
  31. (2005) “Cattle Egret Bubulcus ibis habitat use and association with cattle”, Forktail (PDF) 21, p. 174–176.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-20. Alirita 2012-09-30.
  32. Kushlan, James A.; Hafner, Heinz. (2000) Heron Conservation. Academic Press, p. 64–65. ISBN 0-12-430130-4.
  33. (1988) “Further notes on the local movements of the Pond Heron Ardeola grayii”, Newsletter for Birdwatchers 28 (1–2), p. 8–9. 
  34. (1988) “Range Expansion of the Cattle Egret (Bubulcus ibis) in the Greater Caribbean Basin”, Colonial Waterbirds 11 (2), p. 252–262. doi:10.2307/1521007. 
  35. IUCN
  36. Bubulcus ibis (bird). Global Invasive Species Database. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2008-02-06.
  37. (2005) “Status and distribution of breeding cattle egret and little egret in Amroha using density method”, Current Science (PDF) 88 (25), p. 1239–1243. 
  38. 38,0 38,1 Beruldsen, G.. (2003) Australian Birds: Their Nests and Eggs. Kenmore Hills, Qld: self, p. 182. ISBN 0-646-42798-9.
  39. Skerrett, A; Bullock, I; Disley, T. (2001) Birds of Seychelles. Helm Field Guides. ISBN 0-7136-3973-3.
  40. Marchant, S.; Higgins, P.J. (1990) Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds, Volume 1 (Ratites to Ducks). Oxford University Press. ISBN 0-19-553068-3.
  41. 41,0 41,1 41,2 Kushlan, James A.; Hancock, James. (2005) Herons. Oxford University Press. ISBN 0-19-854981-4.
  42. (1974) “Growth and development of temperature regulation in nestling cattle egrets”, Comparative Biochemistry and Physiology Part A: Physiology 49 (4), p. 717–720. doi:10.1016/0300-9629(74)90900-1. 
  43. (1981) “Extra-marital and pair copulations in cattle egret”, The Auk 98, p. 134–144. 
  44. (1990) “Promiscuity in the cattle egret (Bubulcus ibis)”, The Auk 107, p. 334–341. 
  45. (2005) “Naturally occurring secondary nutritional hyperparathyroidism in cattle egrets (Bubulcus ibis) from central Texas”, Journal of Wildlife Diseases 41 (2), p. 401–415. 
  46. (1977) “Breeding biology of five species of herons in coastal Florida”, The Auk 94, p. 689–700. 
  47. Seedikkoya K, PA Azeez, EA Abdul Shukkur . “Cattle egret as a biocontrol agent”, Zoos' Print Journal (PDF) 22 (10), p. 2864–2866.  Arkivigite je 2011-09-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-09-29. Alirita 2012-09-30.
  48. (1971) “The Food of the Cattle Egret”, Journal of Applied Ecology 8 (2), p. 447–468. doi:10.2307/2402882. 
  49. (1973) “Summer Foods of Cattle Egrets in North Central Florida”, The Auk 90 (2), p. 268–280. 
  50. (1993) “Dietary of the cattle egret Bubulcus ibis coromandus (Boddaert)”, Journal of the Bombay Natural History Society 90 (1), p. 90. 
  51. (1976) “Adaptiveness of Foraging in the Cattle Egret”, Wilson Bulletin 88 (1), p. 145–148. 
  52. (1973) “Foraging Success of Cattle Egrets, Bubulcus ibis”, American Midland Naturalist 89 (1), p. 242–246. doi:10.2307/2424157. 
  53. (2009) “Foraging behaviour of cattle egret in an unusual habitat”, Newsletter for Birdwatchers 49 (5), p. 78. 
  54. (1993) “Making Foraging Decisions: Host Selection by Cattle Egrets Bubulcus ibis”, Ornis Scandinavica 24 (3), p. 229–236. doi:10.2307/3676738. 
  55. (1965) “Predation on birds by the Cattle Egret”, The Auk (PDF) 82, p. 502–503.  Arkivigite je 2011-06-07 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-07. Alirita 2012-09-30.
  56. (1975) “Scavenging and kleptoparasitism as feeding methods on Seychelles Cattle Egrets, Bubulcus ibis”, Ibis 117 (3), p. 388. doi:10.1111/j.1474-919X.1975.tb04229.x. 
  57. (October 1925) “The Buff-backed Egret (Ardea ibis L., Arabic Abu Qerdan) as a Factor in Egyptian Agriculture”, The Auk (PDF) 42 (4), p. 603–604.  Arkivigite je 2011-06-14 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-14. Alirita 2012-09-30.
  58. (1984) “The food and feeding ecology of the Cattle Egret Ardeola ibis when nesting in south-east Queensland”, Australian Wildlife Research 11 (1), p. 133–144. doi:10.1071/WR9840133. 
  59. Berger, A. J.. (1972) Hawaiian Birdlife. Honolulu: University of Hawaii Press. ISBN 0-8248-0213-6. (1959) “Information on Cattle Egret, a Bird New to Hawaii”, Elepaio '20, p. 33–34. 
  60. (1986) “Distribution of Cattle Egret Roosts in Hawaii With Notes on the Problems Egrets Pose to Airports”, Elepaio '46 (13), p. 143–147. 
  61. Fagbohun O.A., Owoade A.A., Oluwayelu D.O. & F.O. Olayemi (2000). “Serological survey of infectious bursal disease virus antibodies in cattle egrest, pigeons and Nigerian laughing doves”, African Journal of Biomedical Research 3 (3), p. 191–192. 
  62. Heartwater (PDF). Animal and Plant Health Inspection Service. U.S. Department of Agriculture. Arkivita el la originalo je 2006-05-23. Alirita 2008-04-13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-05-23. Alirita 2012-09-30.
  63. (2000) “Survey for antibodies to Newcastle Disease virus in cattle egrets, pigeons and Nigerian laughing doves”, African Journal of Biomedical Research (PDF) 3, p. 193–194. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.