Indonezia ralardeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Indonezia ralardeo
Indonezia ralardeo
Indonezia ralardeo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Ardeola
Specio: A. speciosa
Ardeola speciosa
(Horsfield, 1821)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Verde la tutan jaron, blue nur vintrejoj
Verde la tutan jaron, blue nur vintrejoj
Verde la tutan jaron, blue nur vintrejoj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Nereprodukta plumaro.

La Indonezia ralardeoJava ralardeo, Ardeola speciosa, estas vadbirdo de la familio de ardeoj nome Ardeedoj, kiuj troviĝantas en neprofundaj salakvaj aŭ nesalakvaj humidejoj en Sudorienta Azio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Reprodukta plenkreskulo

La Indonezia ralardeo estas tipe 45 cm longa kun blankaj flugiloj, flava beko kun nigra pinto kaj bluflavaj bridoj, flavaj irisoj kaj kruroj. Ĝi havas ĝenerale blankan gorĝareon, sablokolorajn kapon, kolon kaj supran bruston kun kelkaj pendantaj longaj plumoj el nuko, pli brunan suban bruston kun pendantaj longaj plumoj kontraste kun la suba blanka ventro, ardezgrizan dorson kaj blankecajn iom nuance al sablokoloraj flankoj dum la reprodukta sezono, kaj estas ĝenerale bruna kaj makulece je blanko for de la reprodukta sezono, nome kun tre strieca krono, pli larĝaj verrtikalaj strioj en brusto helbrunaj kaj malhelgrizaj, malhelgriza dorso kaj blanka ventro. La nereprodukta plumaro estas simila al tiuj de la Ĉina kaj de la Hinda ralardeoj kaj estas eventuale nedistingeblaj en kamparo.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ĝi reproduktiĝas el junio al septembro. Ĝi estas migranta birdo.

Ties dieto estas komponata el insektoj, fiŝoj, kaj kraboj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Komparaj teritorioj de la parencaj ralardeoj: Helverde la Indonezia ralardeo, blue la Ĉina kaj brune la Hinda.

Disvastigata tra sia grandaj teritorioj, la Indonezia ralardeo estis pritaksata kiel Malplej Zorgiga ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Oni konas du subspeciojn de Ardeola speciosa:[1]

  • Ardeola speciosa continentalis Salomonsen, 1933
  • Ardeola speciosa speciosa (Horsfield, 1821)

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, B.L. Sullivan, kaj C. L. Wood. 2010. The Clements checklist of birds of the world: Version 6.5. Cornell University Press. Elŝutebla el Laboratorio Cornell de Ornitologio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]