Ĉagosoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉagosoj
Mapo de la Ĉagosoj, Atoloj kaj insuloj estas verde priskribitaj, sinkintaj atoloj estas bluaj
Mapo de la Ĉagosoj,
Atoloj kaj insuloj estas verde priskribitaj, sinkintaj atoloj estas bluaj
insularo • pridisputata teritorio
Akvejo Hinda oceano
Geografia situo 6° 17′ S, 72° 5′ O (mapo)-6.283333333333372.083333333333Koordinatoj: 6° 17′ S, 72° 5′ O (mapo) f1
Ĉagosoj (Hinda oceano)
Ĉagosoj (Hinda oceano)
DEC
Ĉagosoj
Ĉagosoj

Map

Nombro de insuloj 7 atoloj
Ĉefa insulo Diego Garcia
Tuta areo 63,17 km²f1
Loĝantoj 2 000 f2
vdr

Ĉagosoj (Chagos) estas insularo, kiu konsistas el grupo da sep atoloj enhavanta pli ol 60 individuajn tropikajn insulojn en la centro de la Hinda Oceano.

Ĉagosoj situas je ĉirkaŭ 500 km (300 marmejloj) sude de Maldivoj, la plej proksima najbaro, je 1 600 km (1000 marmejloj) sudokcidente de Barato, duonvoje de Tanzanio al Javo.

Ĉagosoj estas kombino de diferencaj koralaj strukturoj sur submara montokresto sude de la centro de la Hinda Oceano, formita de vulkanoj sur la Reunia vulkanzono. Malkiel ĉe Maldivoj, ne estas tie klare videbla modelo de atoloj, kio faras, ke la insularo estas iom ĥaosa. Granda parto de la koralaj strukturoj de Ĉagosoj estas submarnivelaj rifoj.

Oficiale parto de la Brita Hindoceana Teritorio, kaj fakte konsistigas la solan insularon en la Hinda Oceano, post kiam ĝia regado super aliaj insuloj finiĝis [1].

La Ĉagosoj estis hejmo de la Ĉagosanoj dum pli ol unu jarcento kaj duono, ĝis Britio kaj Usono forpelis ilin dum la 1960-aj jaroj, por ke Usono establu armean bazon en Diego Garcia, la plej granda el la insuloj de Ĉagosoj.

En la esperantlingva gazeto pri flagoj, VENTO, aperis artikolo pri la flago uzita en la luktado de ĉagosanoj por rehavi sian landon.[2]

Demografio[redakti | redakti fonton]

Dum jarcentoj la insuloj de la Hinda Oceano estis esploritaj, sed la insuloj Ĉagosoj ne estis loĝataj ĝis la 18-a jarcento. En la 18-a jarcento, la francoj loĝigis la insulojn Diego Garcia, la Salomonojn kaj la Atolon de Perus Benos kun sklavoj alportitaj de Afriko kaj Madagaskaro por malfermi fabrikon por la produktado de kokosa oleo de la arboj kiuj kreskis sur la insuloj. La oleo estis utiligita kiel fuelo por industrio kaj ankaŭ kiel krudaĵo por la produktado de sapoj, kiuj estis produktitaj en Maŭricio kaj eksportitaj tra la mondo laŭ multaj komercvojoj. Kelkaj el la sklavoj laboris en taskoj ligitaj al la produktado de kokosa oleo, kiel kolekti kokosojn kaj prilabori ilin. Alia parto okupiĝis pri fiŝkaptado, konstruado kaj agrikulturo por disponigi necesaĵojn por ĉiutaga ekzisto sur la insulo. Komence de la 19-a jarcento, dum la Napoleonaj Militoj, la insuloj venis sub britan kontrolon.

La konsisto de la loĝantaro kaj la vivmaniero ne ŝanĝiĝis esence ĝis la jaroj 1964-1973. Dum la Malvarma Milito, danke al la strategia situo de la insuloj kaj danke al iliaj naturaj golfetoj, la usonanoj kaj Britio decidis konstrui armean bazon sur la centra insulo de Diego Garcia. Kiam la konstruado de la armea bazo komenciĝis, la britoj translokiĝigis la loĝantojn, proksimume 1,500 ĝis 2,000 en nombro, de la insulo Diego Garcia al aliaj insuloj en la Hinda Oceano, ĉefe al Maŭricio kaj Sejŝeloj [3].

Disputita suvereneco[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la sendependeco de Maŭricio (en 1968), la britoj serĉis reteni kontrolon de la Ĉagosoj-Insularo. Tial, en 1965 ili apartigis la Chagos Insularo de la teritorio de Maŭricio. En 2016, Britio anoncis la daŭrigon de la malpermeso de reveno al la ekzilitaj loĝantoj de la insulo Diego Garcia kaj ke ĝi ne estas preta doni suverenecon al la insulo aŭ transdoni ĝin al la suvereneco de Maŭricio, kaj ne estas preta por forlasi la armean bazon [4]. La insisto de Britio pri daŭra kontrolo de la insuloj baziĝas sur pluraj argumentoj: Unue, laŭ Britio, la insulo estas strategia defenda ilo kaj integra parto de la defendo de Britio kaj ĝiaj amikecoj, kaj kompreneble Maŭricio estas unu el ili [5]. Due, Britio promesis, ke tuj kiam ne estos strategia defenda bezono por la insulo, la Regno tuj transdonos ĝin al Maŭricio, sed nuntempe la insulo estas ankoraŭ strategia kaj grava defenda antaŭposteno. La maŭricia registaro, siaflanke, luktas por akiri kontrolon de la insuloj. Dank' al diplomatia premo de la maŭricia registaro, en 2017 la Ĝenerala Asembleo de UN decidis per plimulto de voĉoj transdoni la diskuton pri la disputo pri suvereneco en la Ĉagosa Insularo al la Internacia Kortumo.

En februaro 2019, la Internacia Kortumo decidis, ke Britio prenis kontraŭleĝajn rimedojn deportinte loĝantojn (kvankam la loĝantoj estis posteuloj de sklavoj alportitaj al la insulo de Francio kaj ne aŭtoĥtonaj loĝantoj) kaj poste ekposedante la insularon [6]. La tribunalo rekomendis, ke Britio kiel eble plej baldaŭ fermu la armean bazon situantan sur la insulo Diego Garcia kaj redonu la insularon al la gardado de Maŭricio. Britio absolute rifuzas akcepti tiun decidon, kaj ne estas devigata fari tion [7].

En majo 2019, per plimulto de 116 kontraŭ ses, la Ĝenerala Asembleo de UN decidis, ke la determino de la internacia juro devas esti aplikata, kaj tial Britio devas aliĝi al sesmonata plano, en kiu ili transdonos suverenecon super la insulo al Maŭricio. Usono, Hungario, Aŭstralio, Maldivoj kaj Israelo voĉdonis kontraŭ la plano, 56 landoj sindetenis [8].

En novembro 2019, la Ĉagosoj estas la lasta kolonia fortikejo de Britio en Afriko. La maŭricia registaro asignis monon kaj rimedojn por ekposedi la insulojn, kaj la nacia poŝto eĉ preparis specialajn poŝtmarkojn por tiu celo. Poste, en februaro 2022, delegacio de Maŭricio levis la Maŭrician flagon sur la insularo [9].

Referecnoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]