Internacia Kortumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Palaco de Paco en Hago, la sidejo de la Internacia Kortumo.

La Internacia Kortumo de Justico (IK, france: Cour internationale de Justice; angle: International Court of Justice) estas la ĉefa jurisdikcia organo de la Unuiĝintaj Nacioj kaj havas sian sidejon en la Palaco de Paco ("Vredespaleis") de Hago, Nederlando. Ĝian funkciadon kaj kompetentecon regulas la UN-ĉarto kaj la IK-regularo. Ĝi estas posteulo de la Internacia Konstanta Kortumo starigita kadre de la Ligo de la Nacioj.

Partioj antaŭ la IK povas esti nur ŝtatoj, sed ne internaciaj organizaĵoj aŭ aliaj subjektoj de la internacia juro. Aliron al la IK havas nur kontraktŝtatoj de la IK-statuto. Ili estas unuflanke ĉiuj membroj de UN kaj aliflanke ĉiuj ŝtatoj kiuj estas nemembroj sed akceptis la statuton. Ankaŭ la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj povas direkti sin al la IK.

La 15 juĝistoj de la kortumo estas ĉiam de 15 malsamaj ŝtatanecoj. Ĝis nun la 5 konstantaj membroj de la Konsilio de Sekureco ĉiam havis juĝistojn, escepte Ĉinio inter 1967 kaj 1985. Juĝistoj estas nomumitaj por 9 jaroj; ĉiun trian jaron oni nomas 5 novajn juĝistojn. La Kortumo uzas du oficialajn lingvojn: kaj la anglan kaj la francan. Ĝi havas konstantan interpretistaron. Multaj kunlaborantoj estas denaske angla- aŭ franc-lingvaj.

Aktivaĵoj[redakti | redakti fonton]

Aŭdienco de "Accordance with International Law of the Unilateral Declaration of Independence by the Provisional Institutions of Self-Government of Kosovo" (redaktota)

Establita en 1945 fare de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, la Kortumo eklaboris en 1946 kiel sukcedanto de la Internacia Konstanta Kortumo de Internacia Justico. La Statuto de la Internacia Kortumo de Justico, simila al tiu de ties antaŭulo, estas la ĉefa konstitucia dokumento konstituanta kaj regulanta la Kortumon.[1]

La taskaro de la Kortumo kovras ampleksan gamon de jura aktiveco. Post la kortumo decidis ke la starigo fare de Usono de milito kontraŭ Nikaragvo estis perforto de internacia juro (kazxo de Nikaragvo kontraŭ Usono), Usono retiriĝis el la deviga jurisdikcio en 1986 por akcepti la kortuman jurisdikcion nur sur bazo de unuopaj kazoj (rio estas depende ĉu tio interesas al Usono aŭ ne).[2] La Ĉapitro XIV de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj rajtigas la Konsilion de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj por plifortigi la regulojn de la kortumo. Tamen, tia plifortigo estas celo de la vetoa povo de la kvin konstantaj membroj de la Konsilio de Sekureco, kiun ekzmeple Usono uzis en la kazo de Nikaragvo.

Kompono[redakti | redakti fonton]

Dosiero:Public hearing at the ICJ.jpg
Publika aŭdienco ĉe la IK.
Verde la landoj kiuj estas membroj de UN; blue landoj antaŭ iĝi membroj de UN laŭ la Artikolo 93 kaj ruĝe observantaj ŝtatoj kiuj ne estas partoj.

La IK estas komponita de dekkvin juĝistoj elektitaj por naŭjaraj tempoperiodoj fare de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kaj de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj el listo de personoj nomumitaj de landaj grupoj en la Permanenta Kortumo de Arbitrado. La elektoprocezo estas regulita en Artikoloj 4–19 el la statuto de la IK. Elektoj estas laŭpaŝe, kaj kvin juĝistoj estas elektataj ĉiun trian jaron por sekurigi kontinuecon de la kortumo. Se juĝisto mortiĝas enpostene, la praktiko estis ĝenerale elekti juĝiston en speciala elekto por kompletigi la tempoperiodon.

Ne povas esti du juĝistoj samlandanoj. Laŭ la Artikolo 9, la membreco de la Kortumo estas supozita reprezentanta la "ĉefajn formojn de civilizo kaj la ĉefajn jurajn sistemojn de la mondo". Esence, tio signifas aludojn nur al Anglasaksa juro, Romiĝermana juro kaj al Socialisma juro (nuntempe post-socialisma juro).

Estas neformala subkompreno ke la sidlokoj estu distribuataj laŭ geografiaj regionoj (ŝtataroj) tiele ke estas kvin sidlokoj por okcidentaj landoj, tri sidlokoj por afrikaj ŝtatoj (nome unu juĝisto el franclingva civila juro, unu sidloko de anglalingva komuna juro kaj unu sidloko Araba), du sidlokoj por ŝtatoj de Orienta Eŭropo, tri sidlokoj por Aziaj ŝtatoj kaj du sidlokoj for ŝtatoj de Latinameriko kaj Karibio.[3] La kvin permanentaj membroj de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj (nome Francio, Rusio, Ĉinio, Unuiĝinta Reĝlando, kaj Usono) ĉiam havis po unu juĝiston en la Kortumo, tiele okupante tri el la okcidentaj sidlokoj, unu el la aziaj kaj unu el la orienteŭropaj sidlokoj. La escepto estis Ĉinio, kiu ne havis juĝiston en la Kortumo el 1967 al 1985 ĉar ĝi ne prponis kandidaton.

Artikolo 6 de la Statuto proklamas ke ĉiuj juĝistoj estu "elektita senrilate al sia nacieco inter personoj de alta morala karaktero" kiuj estu kvalifikitaj de siaj plej altaj juraj oficejoj en siaj hejmlandoj aŭ konataj kiel advokatoj kun sufiĉa kompetenteco en internacia juro. Jura sendependeco estas pritraktita specife en Artikoloj 16–18. Juĝistoj de la IK ne rajtas teni ajnan alian postenon aŭ agadi kiel jura konsilanto. En praktiko, Membroj de la Kortumo havas sian propran interpretadon pri tiuj reguloj kaj tio permesas al ili engaĝiĝi en ekstera arbitrado kaj eĉ teni profesiajn postenojn kondiĉe ke ne estu konflikto de interesoj. Juĝisto povas esti elpostenigita nur pere de unuanima voĉdonado de la aliaj membroj de la Kortumo.[4] Spite tiujn prudentojn, la sendependeco de la juĝistoj de la IK estis foje metita sub kritikoj. Por ekzemplo, dum la kazo de Nikaragvo kontraŭ Usono, Usono publikigis komunikon sugeste ke ĝi povus ne prezenti specifan materialon al la Kortumo ĉar estis juĝistoj el la ŝtatoj de la Orienta Bloko.[5]

Juĝistoj povas liveri kunajn juĝojn aŭ doni siajn proprajn separatajn opiniojn. Decidoj kaj konsilaj opinioj estas laŭ majoritato, kaj, en la kazo de egala divido, la voĉdono de la Prezidanto iĝas decida, kio okazis en la Laŭleĝeco de la uzado fare de ŝtato de atomarmiloj en armita konflikto.[6] Juĝistoj povas ankaŭ liveri separatajn malkonsentajn opiniojn.

Juĝistoj ad hoc[redakti | redakti fonton]

Artikolo 31a de la statuto indikas proceduron per kiu juĝistoj ad hoc sidas en jur-konfliktaj kazoj antaŭ la Kortumo. La sistemo ebligas ajnan partion al jur-konflikta kazo se ĝi alimaniere ne havas unu el samlandanoj de tiu partio jam sidanta ĉe la Kortumo por selekti unu aldonan personon por sidi kiel juĝisto nur por tiu kazo. Eblas tiele ke ĝis deksep juĝistoj povas sidi por unu kazo.

Tiu sistemo povas aspekti stranga kompare kun enlandaj kortumaj procezoj, sed ties celo estas kuraĝigi ŝtatojn alporti kazojn. Por ekzemplo, se unu ŝtato konas ke ĝi havos juran funkciulon kiu povas partopreni en pridiskutado kaj havigi al la aliaj juĝistoj lokan konaron kaj komprenon de la ŝtata vidpunkto, ĝi povas esti pli preta submetiĝis al la jurisdikcio de la kortumo. Kvankam tiu sistemo ne bone kongruas kun la jura naturo de la tuto, ĝi estas kutime de malmulta praktika konsekvenco. Juĝistoj ad hoc kutime (sed ne ĉiam) voĉdonas en favoro de la ŝtato kiu nomumis ilin kaj tiele nuligas unu la alian.[7]

Ĉambroj[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale, la Kortumo sidas kiel plena benko, sed en la lastaj dekkvin jaroj, ĝi estis foje sidanta kiel ĉambro. Artikoloj 26a–29a el la statuto permesas al la Kortumo formi pli malgrandajn ĉambrojn, kutime de 3 aŭ 5 juĝistoj, por aŭskulti kazojn. Du tipoj de ĉambroj estas konsideritaj de la Artikolo 26a: unue, ĉambroj por specialaj kategorioj de kazoj, kaj due, la formado de ĉambroj ad hoc por aŭskulti partikularajn disputojn. En 1993, oni starigis specialan ĉambron, laŭ la Artikolo 26a (1) el la statuto de la IK, por trakti specife pri mediaj temoj (kvankam ĝi neniam estis uzata).

Ĉambroj ad hoc estas plej ofte alvokitaj. Por ekzemplo, ĉambroj estis uzitaj por aŭskulti la Kazo de la Golfo de Maine (Kanado/Usono).[8] En tiu kazo, la partoj klarigis, ke ili retiros la kazon se la Kortumo ne nomumas juĝistojn al la ĉambro akcepteblaj por la partoj. Juĝistoj de ĉambroj povas havi iel ajn pli da aŭtoritato ol la kompletaj kortumaj juĝoj aŭ malgrandigi la propran interpretadon de la universala internacia juro informitaj de vario de kulturaj kaj juraj perspektivj. Aliflanke, la uzado de ĉambroj povas kuraĝigi pli grandajn rimedojn al la kortumo kaj tiele plibonigi internaciajn disputosolvojn.[9]

Nuntempa kompono[redakti | redakti fonton]

Je 9a de Februaro 2015, la kompono de la Kortumo estas la jena:[10]

Nomo Nacieco Posteno Eko Fino
Ronny Abraham Flago de Francio Prezidanto 2005 2018
Abdulqawi Ahmed Yusuf Flago de Somalio Vic-Prezidanto 2009 2018
Hisashi Owada Flago de Japanio Membro 2003 2021
Peter Tomka Flago de Slovakio Membro 2003 2021
Mohamed Bennouna Flago de Maroko Membro 2006 2024
Antônio Augusto Cançado Trindade   Flago de Brazilo Membro 2009 2018
Sir Christopher Greenwood Flago de Britio    Membro 2009 2018
Xue Hanqin Flago de Ĉinio Membro 2010 2021
Joan E. Donoghue Flago de Usono Membro 2010 2024
Giorgio Gaja Flago de Italio Membro 2012 2021
Julia Sebutinde Flago de Ugando Membro 2012 2021
Dalveer Bhandari Flago de Barato Membro 2012 2018
James Crawford Flago de Aŭstralio Membro 2015 2024
Kirill Gevorgian Flago de Rusio Membro 2015 2024
Patrick Lipton Robinson Flago de Jamajko Membro 2015 2024
  2015–2018.

Momenta konsisto[redakti | redakti fonton]

Ekde marto 2007 la konsisto de la Kortumo estas la jena:

Prezidanto: Rosalyn Higgins (Britio)

Juĝistoj:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Statute of the International Court of Justice. Alirita la 31an de Aŭgusto 2007.
  2. Churchill, Ward. A Little Matter of Genocide. San Francisco: City Lights Books, 1997. Print.
  3. Harris, D. Cases and Materials on International Law, 7th ed. (2012, London) p. 839.
  4. ICJ Statute, Article 18(1)
  5. Case Concerning Military and Paramilitary Activities In and Against Nicaragua (Nicaragua v USA), [1986] ICJ Reports 14, 158–60 (Merits) per Judge Lachs.
  6. (Opinio postulita de WHO), [1996] ICJ Reports 66.
  7. (Junio 2005) "Is the International Court of Justice Biased?", gazeto : Journal of Legal Studies, volumo : 34  
  8. Rules of Court of the International Court of Justice 1978 (amendita la 5an de Decembro 2000). Alirita la 17an de Decembro 2005. Vidu ankaŭ Practice Directions I-XII (30a de Julio 2004). Alirita la 17an de Decembro 2005.
  9. Schwebel S "Ad Hoc Chambers of the International Court of Justice" (1987) 81 American Journal of International Law 831.
  10. [1] International Court of Justice, 6a de Februaro 2015, alirita la 9an de Februaro 2015, No. 2015/1.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]