Rezolucio de la Unuiĝintaj Nacioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Rezolucio de Unuiĝintaj Nacioj estas formala teksto adoptita de iu organo de la Unuiĝintaj Nacioj. Kvankam ĉiu fako rajtas eldoni rezolucion, plejmulton da rezolucio eldonas la Konsilio pri Sekureco aŭ la Ĝenerala Asembleo.

Leĝeco[redakti | redakti fonton]

Artikolo 10 kaj 14 de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj priskribas la rezoluciojn de la Ĝenerala Assembleo kiel "rekomendoj"; la rekomendan naturon de la rezolucioj refoje konfirmis la  Internacia Kortumo.[1]

Laŭ Artikolo 25 de la Ĉarto, UN-ano-ŝtatoj devas plenumi "la decidojn de la Konsilantaro pri Sekureco konforme al tiu ĉi Ĉarto"[2].

Strukturo de rezolucio[redakti | redakti fonton]

Rezolucio de Unuiĝintaj Nacioj konformas al komuna formo. Ĉiun rezolucion faras tri partoj: la antaŭparto, la antaŭparolaj klaŭzoj kaj la aplikaj klaŭzoj. La tuta rezolucio estas unu longa frazo, dividita per komoj kaj punktokomoj, kaj enhavas nur unu punkto.

La antaŭparto enhavas la nomon de la eldonanto (ekzemple la Konsilio pri Sekureco, la Ĝenerala Asembleo, iu subfako de la ĜA, aŭ alia rezolucio-eldonanta organizo). Ĉi tio estas la subjekto de la frazo. La antaŭparolaj klaŭzoj difinas la kadron per kiu la problemo konsideriĝas. La aplikaj klaŭzoj priskribas la agojn plenumotajn de la fako aŭ rekomenditajn por aliaj fakoj, en logikaj, numeritaj paŝoj. Ĉiu subklaŭzo priskribas unu agon.

La lasta aplika klaŭzo en rezolucioj de la Konsilio pri Sekureco estas preskaŭ ĉiam "Decidas [aŭ rezolucias] resti [iam aktive] okupante pri la afero". La kialo de la tradicio estas iom mistera, sed ĝi aperas kiel certigo ke la fako daŭre konsideros la temon se necese. Speciale, eble la Konsilio pri Sekureco aldonas klaŭzon por ke la ĜA ne komenci "krizan sesion" pri la nerezoluciita afero sub la rezolucio 377 de la UNĜA,[3] ĉar en tiu la Artikolo 12 estis skribita, dum la Konsilio pri Sekureco laboras pri disputo aŭ situacio, konforme al ĝia devo laŭ la nuna Ĉarto, la Ĝenerala Asembleo ne faru rekomendon pri la disputo aŭ situacio.

La antaŭparolaj kaj aplikaj klaŭzoj preskaŭ ĉiam komencas per verbo, iam kun adverbo; la unua vorto estas ĉiam kursiva aŭ substrekita. Antaŭparolaj klaŭzoj, tamen, estas ne numeritaj kaj finas kun komoj, kaj iam komencas per adjektivoj; aplikaj klaŭzoj estas numeritaj, finas per punktokomoj, kaj neniam komencas per adjektivoj.

Iam la nomon de la eldonanto oni metas sub la antaŭparolaj klaŭzoj pro sole stila konsidero. La rezulto estas ankoraŭ unu kohera frazo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sergei A. Voitovich, International Economic Organizations in the Internatio xczcnal Legal Process, p. 95.
  2. Esperantigo de la Ĉarto de UN
  3. US to UN: Butt out, GreenPeace.org, 10a de Aprilo 2003