Kursivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kursivo estas tipara fasono, en kiu la signobildoj de la literoj estas klinitaj dekstren (proksimume je 15°) kaj havas la formon inspiritan de manskribaj literoj renesancaj, ofte uzata por emfazo aŭ citaĵoj (por apartigi verkotitolon, fremdajn vortojn en teksto ktp).

Tiparaj fasonoj.
Supre: rekta→oblikva („DejaVu Sans“); sube: rekta→vera kursivo („Liberation Serif“)

Paleografie kursivo kontrastas kun la stilo gotika (frakturo, ŝvabaĥo ktp) kaj kun la stilo antikve-roma («antikva» en la terminaro germana-rusa, «roma» en la terminaro angla), rekta serifa skribo inspirita de la romaj monumentaj surskriboj.

Rekta, kursiva kaj oblikva fasonoj disponeblaj en unu sama tipara familio (Gilo, „Gill Sans Std“)

En la moderna tipografio kursivo estas unu el la tiparaj fasonoj, kiun normlale posedas plena tipara familio. Tiusence ĝi kontrastas kun la tiparo rekta (kutime uzata kiel la ĉefa fasono) kaj tipara fasono rekta-grasa (plenaj familioj tamen disponigas ankoraŭ tiparojn grase-kursivajn).

Veran kursivon karakterizas ne nur la oblikveco, sed ankaŭ specifa dizajno de la signobildoj. Tamen iuj tiparaj familioj, precipe iom «geometriaj», disponigas por tiu rolo tiparon kiu diferencas de la rekta per nura oblikvigo (fakte, tiaj tiparoj povas esti iom prilaboritaj, por plibonigi la glatigon kaj la ĝeneralan aspekton).

Iuj tiparoj disponigas kaj veran kursivon, kaj oblikvan fasonon. Ekz-e en la tradicio de TeX oni uzas kursivon en formuloj matematikaj, kaj la oblikvan tiparon por proza emfazo.

La Guglo-tiparo «Parisienne» ne estas tipografia kursivo

Kvankam kursivo estiĝis el renesanca manskribo, oni ne konfuzu ĝin kun la modernaj tiparoj skribeskaj (imitantaj manskribon). Ilia dizajno havas aliajn principojn (ekz-e kontinua skribo; aŭ rezigno pri oblikvigo ktp).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]