Kapto de usonaj ostaĝoj en Irano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
grupo de eksaj ostaĝoj en hospitalo, antaŭ ol reflugi al Usono

La kapto de usonaj ostaĝoj en Irano, angle nomata Iran hostage crisis ("Irana ostaĝo-krizo", en Irano ofte nomata perse تسخیر لانه جاسوسی امریکا (laŭvorte "konkero de la usona spionejo"), estis diplomatia krizo inter Irano kaj Usono. Kvindek du usonaj diplomatoj kaj civitanoj estis tenitaj ostaĝe por 444 tagoj (la 4-an de novembro 1979, ĝis la 20-a de januaro 1981), post kiam grupo de studentaj irananoj, kiuj apartenas al la "Islamaj Studentaj Sekvantoj de la Imama Linio" (perse دانشجویان مسلمان پیرو خط امام‎ Dânešjuyân Mosalmân Piru Xatt Emâm), apogantoj de la irana revolucio, konkeris la Usonan Ambasadon en Teherano. La usona prezidanto Jimmy Carter nomis la ostaĝojn "viktimoj de terorismo kaj anarkio", aldonante ke "Usono ne cedos al ĉantaĝo."