Vetoo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Vetoo estas jura ago, per kiu instanco minoritata aŭ ne ĝenerale decidrajta malhelpas aŭ blokas la efektivigon de iu decido. Vetoo estas konservema rimedo, ĉar ĝi favoras la konservon de la aktuala stato kontraŭ ŝanĝoj.

Kie decidoj okazas per voĉdono, vetoo estas pli forta rimedo ol kontraŭvoĉo. Povas okazi, ke veto-rajta partio voĉdonas kontraŭ iu decido, sed pro respekto al la majoritata volo aŭ alia kialo ne vetoas.

En kelkaj okazoj veto-rajto ne estas absoluta, sed nur malfaciligas decidojn. Ekzemple en Usono la prezidento povas per vetoo bloki leĝon de la parlamento, sed tiu ĉi povas per du-triona plimulto (en ambaŭ ĉambroj) superi la vetoon. Tiu vetoo do efikas nur kontraŭ simpla plimulto. Alia speco estas la suspenda vetoo, kiun havas ekzemple la prezidentoj de Francio kaj Italio; ĝin la parlamento povas nuligi en dua voĉdono eĉ per simpla plimulto.

Historio[redakti | redakti fonton]

En antikva Romio veto-rajton posedis la popolaj tribunusoj; ili rajtis nuligi decidojn eĉ de la senato aŭ de aliaj tribunusoj, kiam ili opiniis, ke decido malutilas la rajtojn de la popolo. Latine tiu ĉi rajto nomiĝis ius intercessionis = rajto de interveno.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Eble la plej konata veto-rajto ekzistas en la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj, kie ĉiu ajn el la konstantaj membroj havas la rajton vetoi ajnan decidon, eĉ se ĉiuj aliaj membroj favoras decidon.

Eŭropa Unio antaŭ la Traktato de Lisbono faris uniajn decidojn nur unuanimajn; do ĉiu membro-ŝtato havis veto-rajtojn.

En Belgio ĉiuj leĝoj bezonas la aprobon de la reĝo, kiu do havas efektivan veto-rajton. En 1990 reĝo Baldueno la 1-a pro religiaj kialoj rifuzis aprobi leĝon pri aborto. Tiam la parlamento deklaris la reĝon dumtempe nekapabla regi, transprenis liajn funkciojn, mem aprobis la leĝon kaj poste redeklaris la reĝon kapabla. La belga vetorajto do ne estas absoluta, ĉar la parlamento povas fakte nuligi ĝin, kvankam certe hezitas tion fari.