Kosova Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kosova Milito
Konflikto: parto de la jugoslaviaj militoj - neakcepto de la traktato de Rambouillet fare de la federacia respubliko Jugoslavio
Kosovo War header.jpg
Daŭro: 28-a de februaro 1998 ĝis la 10-a de junio 1999
Loko: federacia respubliko Jugoslavio, Kosovo
Rezulto: venko de la internacia organizaĵo NATO, UN-administrado kaj armea okupado de la regiono Kosovo pere de la internacia soldataro KFOR
Flankoj
Emblemo de UÇK.svg UÇK kaj Flag of NATO.svg NATO Flago-de-Serbio+Montenegro.svg federacia respubliko Jugoslavio kaj Flago-de-Rusio.svg volontuloj el Rusio[1]
Komandantoj
Emblemo de UÇK.svg Agim Çeku
Emblemo de UÇK.svg Hashim Thaçi
Flag of NATO.svg Wesley Clark
Flag of NATO.svg Javier Solana
Flago-de-Serbio+Montenegro.svg Slobodan Milošević
Flago-de-Serbio+Montenegro.svg Dragoljub Ojdanić
Flago-de-Serbio+Montenegro.svg Nebojša Pavković
Flago-de-Serbio+Montenegro.svg Vladimir Lazarević
Forto
maksimume 25.000 batalintoj Flago-de-Serbio+Montenegro.svg 114.000 soldatoj
Flago-de-Serbio+Montenegro.svg 20.000 policanoj
Perdoj
cifero nekonata cifero nekonata
v  d  r
Information icon.svg

La Kosova Milito okazis inter la 24-a de marto kaj la 10-a de junio 1999 pri la provinco Kosovo, inter koalicio de internacia soldataro de la organizaĵo NATO, gvidita de la armeo de Usono, unuflanke kaj la armeo de la federacia respubliko Jugoslavio aliflanke. Antaŭe jam ekde la komenco de 1998 ekzistis armitaj konfliktoj inter la separisma kosova organizaĵo UÇK kaj la armeo de la ŝtato Jugoslavio en sia tiutempa formo (praktike de Serbio).

La armea interveno de la organizaĵo NATO okazis sen mandato de la Unuiĝintaj Nacioj kaj estis reago al agoj de la jugoslava (serbia) armeo kontraŭaj al la homaj rajtoj en la regiono. La jugoslava armeo siatempe havis la vidpunkton kontraŭbatali la organizaĵon UÇK, kiu ekde la jaro 1997 laŭ starpunkto de la jugoslava registaro per terorismaj rimedoj agis en la regiono. Klaras ke la tiutempe serbia provinco Kosovo estas precipe loĝata de albanoj. La jugoslava registaro neis esti perfortinta la homajn rajtojn en la regiono, sed mem konfesis fortajn separismajn tendencojn inter granda parto de la albanoj en Kosovo, kiujn parto de tiuj albanoj substrekus per terorismaj rimedoj kaj kiuj el serbia vidpunkto devus esti kontraŭbatalataj.

La internacia soldataro de la organizaĵo NATO batalis en la milito nur per armeaj aviadiloj, sen tankoj aŭ aliaj armeaj unuoj surteraj. Komence flanke de la NATO batalis 430 armeaj aviadiloj, sed pro la neantaŭvidite longa batalado tamen ĝis la militofino iom pli ol 1200 armeaj aviadiloj el 14 NATO-membroŝtatoj devis esti aktivigitaj.

La rezulto de la milito estis, ke laŭ la Rezolucio 1244 de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj internacia administrado de la provinco fare de la Unuiĝintaj Nacioj estis starigita, kaj samtempe la aparteno de la regiono al la ŝtato federacia respubliko Jugoslavio estis konfirmita.[2]

Fonoj[redakti | redakti fonton]

Antaŭhistorio[redakti | redakti fonton]

En 1878 Serbio kaj Montenegro kadre de la Berlina Kongreso ricevis la ŝtatan sendependecon, Kosovo kaj Albanio kontraŭe restis en la Otomana Imperio. Dum la du Balkanaj Militoj de la jaroj 1912 kaj 1913 la ŝtato Serbio konkeris kaj aneksis la regionon Kosovo, kaj Albanio ricevis la ŝtatan sendependecon. En 1945 Kosovo iĝis parto de la Federacia Popola Respubliko Jugoslavio, respektive ekde 1963 en la Socialisma Federacia Respubliko Jugoslavio, ricevante la statuton de aŭtonoma provinco ene de la Respubliko Serbio. Dum la 1960-aj jaroj Adem Demaçi konsideriĝis gvida persono de la albana rezisto kontraŭ la serbia okupado en Kosovo. Per plurŝtupa malcentrigo de la administrado de la provinco, la jugoslavia ŝtata prezidento Josip Broz Tito sekve sukcesis dumtempe trankviligi la interetnajn tensiojn en la regiono. En 1974 la regiono Kosovo (kiel ankaŭ Vojvodino) ricevis ampleksajn aŭtonomiajn rajtojn kaj certagradan memadministradon. En 1981 albanoj en Kosovo por sia hejmregiono postulis la statuson de respubliko ene de la jugoslavia federacio, kaj sekve ekestis fortaj armitaj konfliktoj inter provincaj albanoj kaj la jugoslavia armeo, kaj la jugoslavia armeo decidis pri milita stato en la regiono. Fine la ribelo estis sufokigita.

Malinstalo de la aŭtonomio de la regiono Kosovo[redakti | redakti fonton]

La 28-an de marto 1989 la serbia parlamento malinstalis la aŭtonomion de la regiono Kosovo, malatentante la jugoslavian federacian konstitucion de 1974. Dum la sekvaj monatoj la jugoslavia ŝtata prezidento Slobodan Milošević ordonis la malinstalon de la parlamento kaj registaro de Kosovo, nomante tion "kontraŭburokratia revolucio", kaj liaj ordonoj estis plenumitaj. Preskaŭ ĉiuj albanoj, kiuj ĝis tiam havis publikajn postenojn en Jugoslavio, estis senpostenigitaj kaj anstataŭigitaj per anoj de la serba etno.

Dum la disfalo de Jugoslavio septembre 1991 post sekreta referendumo proklamiĝis la "Respubliko Kosova", kiu internacie ricevis nur agnoskon de la ŝtato Albanio. Establiĝis kvazaŭŝtataj, neoficialaj administraj strukturoj. Ekde tiam multaj el la albanoj de la regiono per pasiva rezisto provis atentigi la mondan atenton pri siaj separismaj deziroj.

En 1992 la kosovaj albanoj elektis la verkiston Ibrahim Rugova prezidento de la „Respubliko Kosova”.

Dum la Bosnia Milito la NATO-soldataro en 1995 unuafoje apligis fortajn elaerajn atakojn, por devigi la bosnian-serbian armeon (Vojska Republike Srpske) respektigi la protektajn zonojn de la Unuiĝintaj Nacioj. Sekve ekestis la traktato de Dayton kaj la poziciigo de NATO-soldataroj en Bosnio kaj Hercegovino. La paca rezisto en Kosovo al la rezistantaj albanlingvanoj ŝajnis pli kaj pli sensukcesa, kaj en 1996 formiĝis la UÇK por komenci armitan bataladon.

La plej multaj kosovaj albanoj bojkotis la balotojn por la serbia parlamento en septembro kaj oktobro 1997; ekestis fortaj interbataloj inter kosovanoj kaj la jugoslava polico. En la prezidentaj kaj parlamentaj balotoj de la „Respubliko Kosova” konfirmiĝis la prezidanta pozicio de Ibrahim Rugova.

Konflikto inter la organizaĵo UÇK kaj la jugoslavia ŝtato[redakti | redakti fonton]

Ekde printempo 1996 la organizaĵo UÇK armite atakis ŝtatajn instalaĵojn kaj ankaŭ civilulojn.

Marte 1998 la jugoslava speciala polico kaj unuoj de la jugoslavia armeo armite atakis la UÇK-batalantojn kaj siaflanke ankaŭ atakis kosovoalbanajn civilulojn.

La Unuiĝintaj Nacioj la 31-an de marto 1998 en Rezolucio 1160 de la Sekureca Konsilio de UN decidas pri embargo kontraŭ Jugoslavio, por devigi la jugoslavian registaron al kompromisado aŭ almenaŭ al intertraktado kun la kosovoalbana organizaĵo. Krome la Sekureca Konsilio en tiu Rezolucio postulis inter alie de Jugoslavio, ke la unuoj de la speciala polico estu retirigitaj kaj ke atakoj kontraŭ la civila civitanaro ĉesu. La Eŭropa Unio (EU) decidis pri korespondaj sankcioj. Julie 1998 jugoslavaj unuoj denove amase atakis la UÇK-aktivulojn en Kosovo, kio mortigis multnombrajn homojn je ambaŭ flankoj de la konflikto. Ene de Kosovo proksimume 230.000 homoj – plejparte kosovoalbanoj – estis fuĝantaj. La UÇK alvokis al ĝenerala batalo kontraŭ la "serbia regado".

La 24-an de aŭgusto 1998 la Sekureca Konsilio de UN deklaris sian profundan zorgiĝon pri la "agresaj bataloj en Kosovo, kiuj havas terurajn efikojn al la civila civitanaro". Postuliĝis tuja armistico, kaj esprimiĝis la zorgiĝo, ke "la situacio en Kosovo rilate al la kreska nombro de rifuĝintoj kaj la proskimiĝanta vintro povus evolui ĝis ankoraŭ pli granda humanitara katastrofo.“ [3]

Rezolucio de la Sekureca Konsilio de UN kaj pluaj bataloj[redakti | redakti fonton]

En sia rezolucio 1199 la Sekureca Konsilio de UN la 23-an de septembro 1998 akre kondamnis la "ekscesivan uzon de perforto" pere de jugoslaviaj soldatoj kaj policanoj, kaj nomis tion "minaco al la paco". Krome la Sekureca Konsilio alvokis "la gvidantaron de la kosovoalbanoj, kondamni ĉiajn terorismajn agojn, kaj substrekis ke ĉiuj partoj de la kosovoalbana etna grupo devu atingi siajn celojn ekskluzive per pacaj rimedoj" [3] La konsilio tiutempe tamen rezignis pri apliko de perforto kontraŭ la jugoslavia ŝtato cele al malebligo de perfortado de la homaj rajtoj.

La 13-an de oktobro 1998 la Nord-Atlantika Konsilio taskigis la NATO-sekretarion Javier Solana, ordoni la aktivigon de elaeraj atakoj al Jugoslavio. Samtage la jugoslava prezidento Slobodan Milošević esprimis sian pretecon, obei al la UN-rezolucio 1199, retiri la plej grandan parton de la serbiaj-jugoslaviaj soldatoj kaj policanoj el Kosovo, permesi la revenon al la rifuĝintoj kaj toleri la observadon de tiu proceso pere de 2000-persona komisiono de la Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE).

Januare 1999 la bataloj en Kosovo denove ekflamis. En Račak mortiĝis pli ol 400 kosovoalbanoj. Dum esploroj de la OSZE kaj la EU rezultigis, ke la viktimoj estis senarmilaj civiluloj, ekzekutitaj per celitaj pafoj en la kranion. La jugoslavia registaro asertis, ke la viktimoj estis UÇK-batalistoj, kies uniformojn kaj armilojn nur postmorte forigis iuj albanoj. La NATO refortigis sian anoncon de elaera atako kontraŭ Jugoslavio kaj rerajtigis sian ĝeneralan sekretarion Solana pri armeaj kampanjoj kontraŭ Jugoslavio; samtempe la "kontakta grupo pri Balkano" (reprezentantoj de la ŝtatoj Usono, Rusio, Britio, Francio, Germanio kaj Italio) ultimative pledis komenci rektajn intertraktadojn inter la jugoslavia registaro kaj gvidantoj de la kosovaj albanoj.

NATO-soldatoj poziciiĝis aparte en la najbara Respubliko Makedonio - la aerarmea parto apartenis al la Kosovo Verification Mission (KVM) de NATO, kiu armee observu Kosovon kaj Serbion kaj laŭnecese atake intervenu, dum terarmea parto kun infanteriaj soldatoj kaj tankoj apartenis al la multnacia Extraction Force (EXFOR), kies tasko estis en kazo de konflikta pliakriĝo evakuigi la nearmitajn observantojn de la OSKE el Kosovo. Tiu evakuiĝo post la malsukceso de la traktadoj de Rambouillet la 20-an de marto 1999 vere montriĝis necesa.

Traktado de Rambouillet[redakti | redakti fonton]

Ekde la 6-a de februaro 1999 en Rambouillet (Francio) okazis pripacaj paroloj inter la jugoslavia registaro kaj gvidantoj de la kosovaj albanoj. NATO-reprezentantoj peris en tiuj paroloj. La 19-an de marto la paroloj estis interrompitaj. La delegacio de la kosovoalbanoj subskribis la traktatoproponon, laŭ kiu la regiono Kosovo ene de Serbio ricevu ampleksan aŭtonomion, sed restu en Serbio, la UÇK-batalantoj estu senarmigitaj kaj NATO-soldatoj estu poziciigitaj en Kosovo, sed la jugoslavia delegacio malakceptis ajnan poziciigon de eksterlandaj soldatoj en Kosovo aŭ iu alia parto de la Federacia Respubliko Jugoslavio kaj do rifuzis la subskribon.

La 22-an de marto la OSKE-observantoj estis evakuitaj el Kosovo pro atendeblaj NATO-atakoj, kaj la 23-an de marto la jugoslavia ŝtato pretis akcepti parton de la traktatopropono de Rambouillet, sed plue rifuzis la anekson B, kiu antaŭvidis la poziciigon de pac-kontrola NATO-soldataro en Kosovo kaj la transportadon de materialoj por tiu soldataro tra la teritorio de resta Jugoslavio. Kaj la NATO-gvidantaro kaj la kosovoalbana delegacio insistis pri NATO-soldataro en Kosovo, ne fidante al nekontrolataj asertoj de la jugoslavia registaro.

Laŭdire la jugoslavia armeo ekverkis strategian planon sisteme forpeli la albanojn el Kosovo, kvankam la ekzisto de tia plano ĉiam restis pridisputita. Ĉiukaze konsekvence al la antaŭaj deklaroj komenciĝis elaera NATO-atako al la teritorio de Jugoslavio ekster Kosovo.

La milito[redakti | redakti fonton]

Aparte al registaro de Rusio, kiu konsideriĝis la plej grava aliancano de Serbio, ĝis la komenco de la milito diplomatie puŝis eblan pacan solvon de la konflikto. La 24-an de marto 1999 la usona prezidento Bill Clinton informis la rusian prezidenton Boris Jelcin en letero kaj longa telefonalvoko pri la komenco kaj la celoj de la milito. La rusia ministro pri eksteraj rilatoj, Jevgenij Primakov, ĵus aviadile survoje al Vaŝingtono, post telefonado kun la usona vicprezidento Al Gore, spektakle turnigis sian aviadilon super la Atlantika Oceano kaj reflugis al Moskvo.

Vespere de la 24-a de marto 1999 la NATO-sekretario Javier Solana, ĝenerala sekretario de NATO, kaj la usona generalo Wesley Clark, supera komandisto de NATO, anoncis komencon de la aeraj atakoj. NATO-aerarmeanoj, kaj ankaŭ NATO-submarboatoj en la Adriatika Maro, ekde la 20-a horo ekatakis celojn de la jugoslavia armeo en Pančevo, Beogrado, Priŝtino, Novi Sad kaj Podgorica. Ankaŭ la germania armeo de la unua tago partoprenis la NATO-atakojn - por la soldatoj de Federacia Respubliko Germanio la kosova milito estis la unua batalado en la historio de tiu armeo, entute la unua batala aktiveco ekster Germanio ekde la Dua Mondmilito.

La rusia registaro tuj forte kritikis la NATO-atakojn kaj anoncis armee kontraŭkampanji, se la konflikto pluvastiĝus. Jam komenciĝinta armea subteno de Serbio fare de Rusio malebliĝis pro la ne-plu-permeso de flugado super la teritorioj de Rumanio kaj Bulgario, kaj pro interveno de la registaro de Azerbajĝano.

La ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Kofi Annan deklaris la 24-an de marto, ke la Sekureca Konsilio de UN havas "la unuarangan respondecon" pri la stabiligo de paco kaj sekureco. Li esprimis, ke "tio estas eksplicite agnsokita en la Nord-Atlantika Traktato", kiu estas la bazo de NATO. Sen rekte kritiki la NATO-atakojn al celoj en Kosovo kaj la resta Jugoslavio, Kofi Annan esprimis sian "profundan bedaŭron", ke malgraŭ ĉiuj provoj la jugoslavia registaro insistis pri malakcepto de politika solvo. Laŭ liaj vortoj estas "fakte tragike, ke la diplomatio malsukcesis. Sed ekzistas tempoj, en kiuj la apliko de perforto cele al la streboj por paco povas esti laŭleĝaj".

Sekve al la atakoj, la jugoslavia armeo (Vojska Jugoslavije) la 24-an de marto estis mobilizita, kaj ankoraŭ vespere la jugoslavia registaro deklaris militan staton. Por havi ŝancon kontraŭ la NATO-aviadiloj kaj la aliancaj UÇK-ribeluloj, la jugoslavia armeo provis kaj sukcesis kaŝe transportigi fortan infanterian armean unuon al Kosovo - la transporto okazis per la fervojo, tage la unuoj plejparte kaŝiĝis en tuneloj kaj nokte helpe de tre pluva vetero sukcesis nerimarkite atingi Kosovon. Tio kaŭzis armean konflikton pli longan ol antaŭe planite kaj antaŭvidite de la NATO-gvidantoj.

Post la komenco de la bombado pliaj centmiloj da homoj iĝis rifuĝintoj - sole 460.000 serĉis rifuĝon en Albanio, plia granda kvanto ankaŭ en Makedonio. Parte ili simple fuĝis de la militaj agoj, parte ankaŭ estis forpelitaj de la jugoslavia armeo. La 7-an de aprilo la jugoslavia armeo fermis la limon al Albanio kaj la Respubliko Makedonio kaj repelis multajn ĵus forpelitajn kosovajn albanojn reen al la teritorio de Kosovo.

La UÇK estis de la jugoslavia armeo forpelita al la najbaraj landoj kaj ekde la 9-a de aprilo el Albanio planis re-avancon al la teritorio de Kosovo. Aparte en la montara kaj malfacile superrigardebla regiono Prokletije okazis fortaj bataloj. La jugoslavia armeo havis fortajn homajn perdojn, sed tamen sukcesis eviti, ke la ribeloj eniris la teritorion de Kosovo pli ol 500 metrojn, ekde la 10-a de junio ĝi kontrolis la kompletan kosovan teritorion.

La elaera batalo de la NATO estis origine antaŭvidata nur por malmultaj tagoj, kaj la celoj estis organizitaj laŭ fiksa skemo. Sekve al la decidita armea rezisto de la jugoslavia registaro rapide ekestis malkonsentoj ne nur inter la NATO-membroŝtatoj, sed ankaŭ inter unuopaj NATO-gvidantoj, ĝis kiu grado sencus armea plivastiĝo de la konflikto. Modernaj kontraŭaviadilaj raketoj defendis jugoslaviajn armeajn kaj civilajn celojn kaj aparte la serbian ĉefurbon Beogradon. La rakedoj inter alie de la specio S-125 Neva-M, origine produktitaj por la Ruĝa Armeo de Sovetunio, sukcesis endanĝerigi aviadilojn en distanco de 15 kilometroj kaj en granda fluga alteco. La 27-an de marto la jugoslaviaj rakedistoj sukcesis eksplodigi NATO-bomboaviadilon super la vilaĝo Buđanovci, 50 kilometrojn nordokcidente de Beogrado. La jugoslavia propagando tre elstarigis tiun sukceson kaj ekspoziciigis la aviadilajn restaĵojn en muzeo de Beogrado.

Diplomatiaj penoj pri paciĝo[redakti | redakti fonton]

La 27-an de marto en Beogrado finiĝis provoj de la ukrainia ministro pri eksteraj rilatoj, Boris Tarasjuk kaj lia registara kolego, la ukrainia ministro pri defendo Aleksandr Kusmuk, atingi repaciĝon. La 22-an de aprilo la rusia speciala sendito Viktor Stepanoviĉ Ĉernomirdin senrezulte interparolis kun Slobodan Milošević.

La 6-an de majo la ministroj pri eksteraj rilatoj de la G8-ŝtatoj prezentis pacigan planon. La 14-an de majo la finnlanda prezidento Martti Ahtisaari komisie de la Eŭropa Unio komencis pri traktadoj.

Plia militado[redakti | redakti fonton]

Kosovo uranium NATO bombing1999.png

Dum komence la NATO-atakoj celis unuarange armeajn celojn, la strategio rapide ŝanĝiĝis inter alie pro la politika premo el la NATO-membroŝtatoj rapide fini la kampanjon: Sekve ankaŭ atakiĝis civilaj celoj, inter alie la centroj de la plej grandaj serbiaj urboj. Pro la daŭre aktiva raketa defendo de la serbia armeo la NATO-aviadiloj devis flugi daŭre pli ol 5000 metrojn super la tersurfaco kaj tial perdis plej multon de la cela precizeco. Inter alie atakiĝis la centro de la serbia radio-elsendejo en Beogrado kaj fine de aprilo la televida turo de Beogrado. Dum majo kaj junio plifortiĝis la NATO-atakoj inter alie pro pli suna vetero. Intertempe aparte atakiĝis instalaĵoj de la elektroprovizo en Serbio. Dum majo inter alie bombe atakiĝis la ministerio pri internaj aferoj, la ĉina ambasadejo en Beogrado kaj la hotelo „Jugoslavija“.

La 26-an de majo UÇK-ribeluloj de Albanio provis konkeri la liman regionon de Kosovo ĝis la urbo Prizren. Plifortiĝintaj NATO-atakoj provis eviti minacon de kompleta malsukceso de la UÇK-atako.

Ĝis la fino de majo 1999 pli ol 750.000 kosovaj albanoj estis rifuĝintoj, el ili 570.000 ene de la provinco. Sisteme la jugoslavia armeo uzis la forpelon de kosovaj albanoj por malstabiligo de la najbaraj landoj Respubliko Makedonio kaj Albanio.

Ene de la NATO-gvidantaro jam estis planoj pri surtera milito pri la provinco Kosovo, sed la realigo de tiaj planoj ne necesiĝis: La 3-an de junio la serbia parlamento konsentis akcepti la pacigan planon, kiun la 6-an de majo estis prezentintaj de la ministroj pri eksteraj rilatoj de la G8-ŝtatoj. La 9-an de junio gvidantoj de NATO kaj de Jugoslavio per armea traktado en Kumanovo interkonsentis pri poziciigo de paciga soldataro (KFOR) sub gvido de la NATO kaj sub aŭspicio de la Unuiĝintaj Nacioj. La NATO-aviadiloj sekve ĉesis la bombadon. Granda parto de la serba loĝantaro de Kosovo sekve forlasis la provincon pro timo de venĝaj agoj fare de la kosovaj albanoj. La 10-an de junio la Sekureca Konsilio de UN pere de la rezolucio 1244 akceptis kaj la pripacan planon kaj la armean traktaton, kaj la 12-an de junio soldatoj de la misio KFOR kadre de la "operacio komuna gardado" (Operation Joint Guardian) enmarŝis la teritorion de Kosovo. Ĉe la flughaveno de Priŝtino ili renkontis pli-malpli 200 rusiajn soldatojn, kiuj matene konkeris la flughavenon kaj atendis pliajn rusiajn soldatojn, kiuj tamen la antaŭan tagon ne sukcesis superflugi Hungarion. La novaĵo, ke la rusiaj soldatoj alvenis antaŭ la NATO-soldatoj, tiom furiozigis la superan komandiston de NATO, Wesley Clark, ke li ordonis al la brita KFOR-komandanton nepre haltigi la rusiajn soldatojn "ankaŭ per armeaj rimedoj". La britoj tamen rifuzis pliakrigon de la armea konflikto, kaj respondis al Wesley Clark ke li neniel per obeo al tia ordono pretus "iniciati la trian mondmiliton". La flughaveno estis ĉirkaŭigita de NATO-soldatoj, kaj estis politikaj tensioj inter Rusio kaj la NATO. Fine la rusia armeo rajtis partopreni en la KFOR-soldataroj de kvar el la kvin sektoroj, sed ne ricevis propran sektoron. Rapide sekvis pliaj KFOR-soldatoj el ŝtatoj kaj en kaj ekster la NATO-alianco.

La 21-an de junio la ĝenerala sekretario Javier Solana deklaris finon de la NATO-aeratakoj kaj la 24-an de junio la serbia parlamento decidis pri fino de la milita stato.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]