Haitia revolucio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Batalo de Sankta Domingo
François Dominique Toussaint-L'ouverture (La Iniciatinto) kontraŭis la napoleonajn klopodojn reakiri la francan kolonion kiu poste estos Haitio.

La haitia revolucio okazis inter 1791 kaj 1804 kaj estis la unua sukcesa ribelo de sklavoj en la okcidenta duonglobo. Ĝi rezultigis la ekeston de la libera nigrula respubliko Haitio.

Fono[redakti | redakti fonton]

Saint Domingue, estis la nomo kiun donis la francoj al nuna Haitio.

Kiam eŭropanoj disputis pri la realigo de la reformoj de la franca revolucio, afrikanoj profitis de la konflikto por liberigi sin el la sklaveco. Kredeble helpis en la organizado la vudu-kulto, kiun en aŭgusto 1791 estris Dutty Boukman, arĥi-pastro de la maronoj.

Ribelo[redakti | redakti fonton]

Okazis pluraj armitaj incidentoj, en kiuj mortis ĉ. 2 000 eŭropanoj kaj forbrulis centoj da plantejoj. Post komenca sukceso de la ribelo la francaj koloniuloj reforje regis la situacion en 1792. Sed ekde 1793 Francio devis koncentriĝi pri militoj en Eŭropo.

La komisaroj de la Franca Respubliko, Léger-Félicité Sonthonax kaj Étienne Polverel, alvenis al Hispanjolo en septembro 1792 por validigi la rajtojn de la nigruloj. La franca parto de la insulo estis invadita de la brita militŝiparo kaj de la hispanaj trupoj, al kiuj kuniĝis pluraj blankaj promonarĥaj francoj. La 29-a de aŭgusto 1793, la sama tago de la proklamiĝo de Toussaint, Sonthonax liberigis la sklavojn por ke ili kuniĝu al la Revolucio.

La 16-a de Pluviozo de la 2-a jaro (4-a de februaro 1794), grupo de haitiaj delegitoj inter kiuj troviĝis Jean-Baptiste Belley, liberigito kaj nigra deputito de la departemento de la Nordo de la franca parto de Hispanjolo, venkis en la balotado kaj la Nacia Konvencio de la Franca Respubliko ratifis tiun decidon kaj eliminis la sklavecon en ĉiuj teritorioj de la Franca Respubliko

Reĝimo de la L'ouverture[redakti | redakti fonton]

La 29-a de aŭgusto 1793 Toussaint publikigis lian proklamon, en kiu li prezentis sin kiel gvidanto de la nigruloj:

Citaĵo
 Fratoj kaj amikoj. Mi estas Toussaint Louverture; eble la konado de mia nomo atingis al vi. Mi ekigis la venĝon de mia raso. Mi volas ke la libereco kaj egaleco regu sur Sankta Domingo. Mi laboras por ke ili ekzistu. Unuiĝu, fratoj, kaj batalu kun mi por la sama kaŭzo. Elradikigu kun mi la arbon de la sklaveco.

Via tre humila kaj obeema servanto, Toussaint Louverture, Generalo de la armeoj de la reĝo, por la publika bono. 

En 1798 ribelestro Toussaint Louverture sukcesis kapti la regpovon kaj oficiale abolis sklavecon. Tio tamen ne efikis grandajn ŝanĝojn en la reala vivo.

Renovigo de Ribelo kaj Renoviĝinta Sendependeco[redakti | redakti fonton]

En 1802 trupoj de Napoleono Bonaparte sukcesis kapti Louverture kaj konduki lin al Francio. Nova ribelestro iĝis Jean-Jacques Dessalines, kiu sukcesis en 1803 venki la francan armeon, suferintan pro tropikaj malsanoj. Sed li vane provis per kruelaĵoj teni la povon.

La 1-an de januaro 1804 la popolo deklaris sin sendependa de Francio, kaj Haitio iĝis la dua sendependa lando en la okcidenta mondoduono (post Usono). Samjare Dessalines deklaris sin imperiestro Jacques la 1-a de Haitio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]