Niĝeria Enlanda Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La sendependa ŝtato de la Respubliko Biafra en junio de 1967.
Foto de infano suferanta kombinon el kvaŝiorkoro kaj marasmo dum malsatego ĉe rifuĝejo dum la milito.

La Niĝeria Enlanda Milito, konata ankaŭ kiel Biafra Milito, 6a de julio 196715a de januaro 1970, estis etna kaj politika konflikto kaŭzita de klopodita secesio de la sudorienta provinco de Niĝerio kiel mem-proklamita Respubliko Biafro. La konflikto estis la rezulto de ekonomiaj, etnaj, kulturaj kaj religiaj kontraŭstaroj ĉefe inter la Haŭsoj de nordo kaj la Igboj de sudorienta Niĝerio. Dum la ĉirkaŭ du kaj duono da jaroj de milito, ĉirkaŭ 1 milionoj da civiluloj mortiĝis pro malsatego kaj luktado. La milito famiĝis pro malsatego en kelkaj el la sieĝataj regionoj dum la milito, kaj sekvaj plendoj pro genocido ĉefe fare de la Igboj majoritataj en la regiono.[1][2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Biafro deklaris sian sendependecon de Niĝerio. En 1966 oficiroj faris puĉon. Enugu iĝis ĉefurbo. La loĝantoj estis precipe igboj. Nur 4 afrikaj landoj kaj Haitio agnoskis la landon. En 1967 Niĝerio atakis Biafron. Dum la militado la loĝantoj ne ricevis manĝaĵojn; la malsato ŝokis la mondon, kiam disvastiĝis kaj populariĝis fotoj de nudaj geinfanoj havantaj ŝvelajn ventrojn. Pro la konstanta militado mortis pli ol 1 miliono da personoj. En 1970 la ŝtato ĉesis kaj iĝis parto de Niĝerio.

Kronologio[redakti | redakti fonton]

Kronologio de la Niĝeria Enlanda Milito:[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nigerian Civil War. Polynational War Memorial. Alirita 4a de januaro 2014.
  2. "Biafra: Thirty years on", Africa, BBC News. Kontrolita 4a de januaro 2014.
  3. Atlas Geográfico Universal y de Chile, Océano, 2001, Barcelona, Ana Biosca, Daniel Torras & María Villalba, pp. 278. ISBN 84-494-1132-7.


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Shadows : Airlift and Airwar in Biafra and Nigeria 1967–1970, de Michael I. Draper (ISBN 1-902109-63-5)
  • On Wings of War: My Life as a Pilot Adventurer, de Jan Zumbach
  • Warfare of the 20th Century, de Christopher Chant; Chartwell Books, 1988.
  • The Nigerian Revolution and the Biafran War, de Alexander A. Madiebo; Fourth Dimension Publishers, 1980.
  • Surviving the Iron Curtain: A Microscopic View of What Life Was Like, Inside a War-Torn Region de Chief Uche Jim Ojiaku, ISBN 1-4241-7070-2; ISBN 978-1-4241-7070-8 (2007)
  • Ejibunu, Hassan Tai: Nigeria´s Delta Crisis: Root Causes and Peacelessness Arkivigite je 2007-11-29 per la retarkivo Wayback Machine – European University Center for Peace Studies Research Papers: Issue 07/07, Stadtschlaining 2007
  • Instability and Political Order: Politics and Crisis in Nigeria, Billy Dudley, Ibadan University Press, 1974
  • There Was a Country, de Chinua Achebe; Penguin Press, 2012. (ISBN 978-1-59420-482-1)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]