Saltu al enhavo

Afrika blanka ibiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Afrika blanka ibiso


Biologia klasado
Regno: Animalia - animaloj
Filumo: Chordata - ĥorduloj
Klaso: Aves - birdoj
Ordo: Pelecaniformes - pelikanoformaj
Familio: Threskiornithidae - treskiornitedoj
Genro: Threskiornis - treskiornito, ibiso
Specio: T. aethiopicus - sankta ibiso
Threskiornis aethiopicus
(Latham, 1790)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Arealo de la sankta ibiso

 Natura arealo
 Enkondukitaj populacioj
Arealo de la sankta ibiso
  •  Natura arealo
  •  Enkondukitaj populacioj
  • Arealo de la sankta ibiso
  •  Natura arealo
  •  Enkondukitaj populacioj
  • Subspecioj

    Unutipa

    Sinonimoj

    Tantalus aethiopicus Latham, 1790

    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La sankta ibiso[1],[2]Afrika blanka ibiso[mankas fonto] (latine Threskiornis aethiopicus) estas birdospecio el treskiornitedoj.

    Dum antikveco ili renkontatis en Egipto (nun ne plu), kaj iĝis sanktaj bestoj kaj simbolo de la dio Toto, dio de skribo kaj scienco. Pro tio ili estis mumiigitaj.

    Taksonomio

    [redakti | redakti fonton]

    Nun la specio estas monotipa sed ĝis 1977 ĝi estis kunigita kun Threskiornis melanocephalus, Threskiornis molucca kaj Threskiornis bernieri.

    Laŭ AviList[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[2]:

    Dumfluge en Sudafriko

    La birdo longas 68 al 76 cm, kun enverguro de 112 ĝis 124 cm, nigra, longa kaj kurba beko kaj nudaj, bluecnigraj kapo kaj kolo ĉirkaŭ kies radiko estas plumoj. La tuta korpo estas blanka, escepte de primaraj flugoplumoj, kiel pintoj estas miksitaj per bruna koloro (rezulte dumfluge videblas tute nigra bordo de flugiloj) kaj nigraj pugaj plumoj. La pintoj de la terciaraj flugoplumoj estas grizaj. En la genera tempo ĝiaj plumoj radias de brilo kaj la terciaraj flugoplumoj plilongiĝas kaj fariĝas lozaj. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj havas ne blankan sed blankecan plumaron, pli malgrandan bekon kaj kelkajn plumojn en kolo.

    Ili eligas strangan obtuzan sonon. Ĝenerale estas silentema.

    Disvastiĝo

    [redakti | redakti fonton]
    Ripoze

    Ĝi vivas en subsahara Afriko, Azio -ekzemple sudorienta Irako, eble en Hindio, aŭ ankaŭ kiel enmetita specio ĝi reproduktiĝas en la Nordoriento de Ĉinio kaj travintras en Gŭangdong, insulo Hajnano, Fuĝjan kaj Tajvano- kaj la sudokcidento de la Pacifika Oceano. Ĝi estis aparte konata en Egipto, kie li estis sankta dum antikveco, sed li nun malaperis de tie, de la 19-a jarcento. Male ĝi aperis de la jaroj 1980-1990 en okcidenta Francio, el individuoj fuĝintaj el bestoĝardenoj, ĝi nun reproduktiĝas bonstate en marĉaj lokoj de Morbihan ĝis Vendée, estimata je 400 individuoj.

    Ĝi vivadas en marĉaj humidejoj kaj kotejoj (kun arboj kaj arbustoj), apud riveroj, akvorezervejoj kaj lagetoj, kaj interne kaj marborde. Ili vizitas ankaŭ kultivejojn kaj rubejojn. Same kiel la cikonioj, ĝi estas muta kaj eligas elventrajn gruntojn dum nestado. Ili agas grupete kune kun ardeoj kaj aliaj specoj de ibisoj.

    Laŭ IUCN la tutmonda populacio estas de 200.000 al 450.000 ekzempleroj.

    Ili vagadas en malprofunda akvo kaj kaptas fiŝojn, ranojn, salikokojn kaj moluskojn kiel sian manĝaĵon en akvo per tuŝoserĉo per sia beko, kaj same surgrunde malgrandajn mamulojn, reptiliojn kaj pli malgrandajn birdojn aŭ insektojn (tervermojn). Sate manĝinte, ili staras en malprofunda akvo aŭ ripozas sur arboj en familia grupo.

    Reproduktado

    [redakti | redakti fonton]
    Junulo en Tanzanio
    Threskiornis aethiopicus - MHNT

    Majo kaj junio estas la genera tempo de la blankaj ibisoj. Ili konstruas nestojn sur arboj (foje baobaboj) grupete kaj iam najbare vivas kun ardeoj kaj kormoranoj. La gebirdoj kune konstruas simplan neston el branĉoj. La birdino demetas 2-4 ovojn, kiuj varias en grandeco kaj formo. La plej tipa ovo estas ovala kun kalka tego, La ĵus demetita ovo prezentiĝas blueta aŭ verdeta, sed ĝi fariĝas bruna post kovado. Gebirdoj kune prenas sur sin la taskon kovi ovojn. La kovado bezonas ĉ. 20 tagojn. La ĵus elkovita birdido portas nigran lanugon. Komence la gepatroj nutras la idojn per glueca likvaĵo. Sep tagojn poste la gepatroj lasas siajn idojn preni manĝaĵon el ilia gorĝo. La birdidoj kreskas rapide kaj post 30 tagoj ili povas forlasi sian neston. Tamen ilia plumaro ne tute ŝanĝiĝas al blanka. En la sekvanta aŭtuno ili jam surhavas tute blankajn plumojn kiel iliaj gepatroj. La blanka ibiso estas porapreza birdo pro siaj originala beko kaj blankaj plumoj.

    Kiel enmetita specio

    [redakti | redakti fonton]

    La Afrika blanka ibiso estis enmetita en Francio, Italio, Hispanio, Tajvano, kaj Usono (Suda Florido). La enmetitaj kaj rapide kreskantaj populacioj en suda Eŭropo estas vidataj kiel eventuala problemo, ĉar tiuj grandaj predantoj povas detrui reproduktajn koloniojn de specioj kiaj ŝternoj. Ili konkurencas sukcese ankaŭ por nestolokoj kun la Bovardeo kaj kun la Malgranda egretardeo. La adapteblaj ibisoj suplementas siajn dietojn per manĝo ĉe rubejoj, kio helpas ilin survivi vintre en tiuj moderklimataj regionoj.

    Konservado

    [redakti | redakti fonton]

    La Afrika blanka ibiso estas specio al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).

    La Sankta ibiso en mito kaj legendo

    [redakti | redakti fonton]
    Egipta ibisstatuo, Kopenhaga Muzeo

    Venerata kaj ofte mumiigita de antikvaj egiptoj kiel simbolo de la dio Toto, tiu Ibiso estis laŭ Herodoto kaj Plinio la Maljuna alvokitaj ankaŭ kontraŭ atakoj de flugoserpentoj. En plej mitaj rakontoj, oni diras ankaŭ ke la muŝoj kiujn alportas putrado mortas tuj post oferbuĉado de tiu birdo.[4]

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]
    • Barlow, Wacher kaj Disley, Birds of The Gambia. ISBN 1-873403-32-1
    • Bernhard Grzimek (Hrsg.): Grzimeks Tierleben. 1. Auflage. Deutscher Taschenbuch Verlag, Frankfurt 1979/80, (Band 7, S. 229 ff.).

    Eksteraj ligiloj

    [redakti | redakti fonton]