Threskiornis
Aŭstralia blanka ibiso, Haveno Darling, Sidnejo | ||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
|
T. aethiopicus | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Treskiornitoj[1] (latine Threskiornis) estas genro de ibisoj, nome vadbirdoj de la familio treskiornitedoj, kies tipa genro ĝi estas. Ili loĝas en plej varmaj partoj de la Malnova Mondo en suda Azio, Aŭstralazio kaj subsahara Afriko.
Ili estas koloniaj reproduktuloj, kiu konstruas nestojn el bastonetoj en arboj aŭ arbustoj; la inoj demetas po 2-4 ovojn. Ili loĝas en humidejaj marĉoj kaj manĝas variajn fiŝojn, ranojn, krustulojn kaj insektojn.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu genro, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:
- Pelecaniformes - pelikanoformaj
- Threskiornithidae - treskiornitedoj
- Threskiornis Gray, GR, 1842 - treskiornito, ibiso
- Threskiornis aethiopicus (Latham, J, 1790) - sankta ibiso
- Threskiornis bernieri (Bonaparte, CLJL, 1855) - madagaskara ibiso
- Threskiornis bernieri bernieri (Bonaparte, CLJL, 1855)
- Threskiornis bernieri abbotti (Ridgway, R, 1893) - aldabra ibiso
- †Threskiornis solitarius (de Sélys Longchamps, ME, 1848) - reunia ibiso
- Threskiornis melanocephalus (Latham, J, 1790) - nigrakapa ibiso
- Threskiornis molucca (Cuvier, GLCFD, 1829) - aŭstralia ibiso
- Threskiornis molucca molucca (Cuvier, GLCFD, 1829)
- Threskiornis molucca pygmaeus Mayr, E, 1931 - salomona ibiso
- Threskiornis spinicollis (Jameson, R, 1835) - pajlokola ibiso
- Threskiornis Gray, GR, 1842 - treskiornito, ibiso
- Threskiornithidae - treskiornitedoj
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Plenkreska treskiornito estas tipe 75 cm longa kaj havas blankan korpan plumaron, de kie la nomo de Blankaj ibisoj. La nudaj (senplumaj) kapo, kolo kaj kruroj estas nigraj. La beko estas dika kaj kurba. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj havas pli blankecajn senkolorajn kolajn plumarojn. La Dornakola ibiso diferencas el la aliaj specioj ĉar havas malhelajn suprajn partojn (do ne estas tiom blanka ibiso), kaj estas foje lokita en la apartigita genro Carphibis (Robert Jameson, 1835) kiel Carphibis spinicollis.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Lowe, Kim W.; & Richards, Geraldine C. (1991). “Morphological variation in the Sacred Ibis Threskiornis aethiopicus superspecies cornplex”, Emu 91 (1), p. 41–45.
| ||||||||||||||||||


