Blankavizaĝa egreto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Blankavizaĝa egreto
Blankavizaĝa egreto, reprodukta plumaro, karaktera ripoza sinteno
Blankavizaĝa egreto, reprodukta plumaro, karaktera ripoza sinteno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Egretta
Specio: E. novaehollandiae
Egretta novaehollandiae
(Latham, 1790)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo; blue vintrejoj kaj verde la tutan jaron
Natura arealo; blue vintrejoj kaj verde la tutan jaron
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Blankavizaĝa egreto, Egretta novaehollandiae, konata ankaŭ kiel Blankafronta egreto,[1] kaj malĝuste Griza ardeo,[2]Pardizgruo,[1] estas komuna birdo en plej de Aŭstralazio, inklude Novgvineon, la insulojn de la Toresa Markolo, Indonezion, Novzelandon, la insulojn de Ĉeantarkto, kaj la tuton escepte la plej sekaj areoj de Aŭstralio.

Ĝi estas relative malgranda ardeo, pala, iome bluecgriza, kun flavaj kruroj kaj blanka vizaĝa areo. Ĝi povas troviĝi ĉe preskaŭ ie ajn ĉe neprofunda akvo, ĉu nesala aŭ saleta, kaj kvankam ĝi pretas eliri elloke per longa, malrapida flugilfrapado kaze de ĝenado, ĝi kuraĝe ĉeestas ĉe ĉeurbaj fiŝlagoj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Montrante klare la blankan vizaĝon.

Tiu specio estis origine priskribita de la ornitologo John Latham en 1790. Ĝi estis historie konsiderata tre proksime rilata al la genro Ardea sed por ioma tempo ĝi estis lokita en propra genro pro foresto de la plumoj tipaj en tiu genro.[1] Aspekto kaj kutimaro estas pli proksime rilataj al tiuj de la genro Egretta, kion analizoj de DNA konfirmis.[1]

Subspecioj E. n. novaehollandiae kaj E. n. parryi en Aŭstralio, E. n. nana el Nov-Kaledonio kaj E. n. austera el Papuo estis iam priskribitaj, sed ne estas nune agnoskataj taksonomie.[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĉe Reĝaj Botanikaj Ĝardenoj, Sidnejo, Aŭstralio.
Nereprodukta plumaro.
Junula plumaro.

Plenkreskulo de Blankavizaĝa egreto estas relative malgranda, palblugriza. La frunto, krono, mentono kaj supra gorĝo estas blankaj. La krona bildo estas varia, kun blanka eventuale etende suben al la kolo; la varieco ebligas identigon de individuoj.[1] La irisoj povas esti grizaj, verdecaj, senkolora flavaj aŭ cinamokoloraj.[1] La regionoj inter la okulo kaj la bekobazo kapoflanke (bridoj) estas nigraj. La beko estas nigra kaj ofte palgriza ĉe bazo.[1] Dum la reprodukta sezono rozbrunecaj aŭ bronzkoloraj nuptaj plumoj aperas ĉe nuko kaj brusto, kaj bluecgrizaj plumoj aperante dorse.[3]

La plenkreskulo tipe pezas 550 g[4] kaj gamas el 60 al 70 cm alte.[5]

Nematuruloj estas helgrizaj kun nur la gorĝo blanka,[2] kaj ofte havas ruĝecan koloron en subaj partoj.[5] Idoj estas tipe kovrataj de griza lanugo.[1]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La Blankavizaĝa egreto vivas tra la Aŭstralazia ekozono, inklude Novgvineon, la insulojn de la Toresa Markolo, plej orientan Indonezion, Nov-Kaledonion, Novzelandon, la insulojn de Ĉeantarkto, kaj la tuton escepte la plej sekajn areojn de Aŭstralio. La specio nune loĝas ankaŭ en Kristnaskinsulo sed ne registriĝis ankoraŭ tie reproduktado. Ĝi troviĝas komune ankaŭ en Lomboko, Floreso kaj Sumbavo,[1] kaj aperis kiel vaganto en Ĉinio,[6] la Kokosinsuloj kaj la Salomonoj.[7] Ĝi estas ĉefe vintra vizitanto en la Norda Teritorio.[2] Ĝi estis memenkondukita en Novzelandon fine de la 1940-aj jaroj.[4] Ĝi estas la ununura ardeo kun registrita reproduktado en Tasmanio.[3]

La Blankavizaĝa egreto estas surloke nomadeca kaj troviĝanta kaj en nesalakvaj kaj en salakvaj humidejoj, farmaj akvorezervejoj, paŝtejoj, herbejoj, rikoltokampoj, strandoj, salakvaj marĉoj, tajdaj kotejoj, boato-havenoj, golfludejoj, fruktoĝardenoj aŭ en ĝardenaj fiŝlagetoj.[2] Ĝi estas protektata en Aŭstralio laŭ la National Parks and Wildlife Act, 1974.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Oni konas du subspeciojn de Egretta novaehollandiae:[8]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Dumfluge, Tasmanio.

La Blankavizaĝa egreto tipe ripozas sur barilfostoj, arboj, telefonfostoj kaj domaj tegmentoj.[2] Ties flugmaniero estas malrapida kaj saltetanta.[5]

Alvoko[redakti | redakti fonton]

La plej komuna alvoko de la Blankavizaĝa egreto estas aspra kvakado aŭ glugluado,[2] graakgraaŭ kaj tio estas tipe elsendata dumfluge, en interagado aŭ en agresa renkontoj.[1] Alia alvoko, goŭ, goŭ, goŭ estas tipe elsendata dum reveno al la nesto.[1] Altatonaj alvokoj vrank, ooooooooohaaarrrgh estas tipe elsendataj kiel alarmalvokoj.[1]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Reproduktado ĝenerale okazas en printempo, sed la birdoj povas reproduktiĝi je aliaj epokoj kiel reago al pluvo.[5][9] Reproduktado ĝenerale okazas en suda Aŭstralio, kaj la birdoj disiĝas longdistance je aliaj jarepokoj. Ambaŭ seksoj kunhavas la taskon konstrui la neston, kovi la ovojn kaj zorgi la junulojn.[5] La nesto estas fuŝa neprofunda bulo, farita el bastonetoj kaj kutime situanta sur foliplena branĉo 5–12 m alte,[2] je altitudoj el marnivelo al ĉirkaŭ 1000 m super marnivelo.[1] Dum la reprodukta sezono la birdoj havas longajn nuptajn plumojn en kolo, kapo kaj dorso.[9] La ino tipe demetas 3 al 5 helbluajn ovojn[2] kun averaĝa grando de 48.5×35 mm.[1] Normale oni faras po ununuran ovodemetadon ĉiujare.[5] Kovado daŭras proksimuume 25 tagojn.[1] La gepatroj zorgas la idojn dum 3–4 semajnoj kaj elnestiĝo okazas 40 tagojn post eloviĝo.[1] Tipaj predantoj de idoj estas kukabaraoj, la Aŭstralia pigo, cirkuoj kaj strigoj.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Blankavizaĝaj egretoj manĝas ĉefe malgrandajn akvajn bestetojn[10] kaj ties varia dieto estas fiŝoj, ranoj, malgrandaj reptilioj kaj insektoj.[11] Ĝi uzas varion de teknikoj por trovi manĝon inklude staradon senmovan kaj gvatado de predomovoj (ofte uzante pekuliaran ritman kolmovon ĉu akve aŭ surtere), piedirante malrapide en neprofunda akvo, flugilmalfermon, piedotrenadon aŭ eĉ ĉasado de predo havante malfermajn flugilojn.[10] Blankavizaĝaj egretoj ĝenerale manĝas solece aŭ sendepende en malgrandaj grupoj.[1] Blankavizaĝaj egretoj estas ĝenerale teritoriemaj dum la reprodukta sezono sed povas manĝi en grupoj for de la reprodukta sezono, ĉefe post pluvo aŭ inundo.[1]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 1,12 1,13 1,14 1,15 1,16 1,17 1,18 KUSHLAN, James Anthony; Hancock, James, Thelwell, David. (2005) The Herons. Oxford University Press, p. 433. ISBN 0-19-854981-4.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 PIZZEY, Graham; Knight, Frank. (1997) Field Guide to the Birds of Australia. Sydney, Australia: HarperCollinsPublishers. ISBN 0-207-18013-X.
  3. 3,0 3,1 MCKILLIGAN, Neil. (2005) Herons, Egrets and Bitterns. CSIRO Publishing. ISBN 0-643-09133-5.
  4. 4,0 4,1 nzbirds.com - White-faced heron
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 Birds in Backyards - White-faced Heron (Blankavizaĝa egreto)
  6. (2000) “Short Communication: New Record of the White-faced Heron Egretta novaehollandiae in Xiamen (Amoy), China”, Emu 100 (4), p. 340. doi:10.1071/MU004SC. 
  7. Species factsheet: Egretta novaehollandiae. BirdLife international (2008).
  8. Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, B.L. Sullivan, and C. L. Wood. 2010. The Clements checklist of birds of the world: Version 6.5. Cornell University Press. Elŝutenla el Laboratorio Cornell de Ornitologio
  9. 9,0 9,1 Australian Museum Online - White-faced Heron (Blankavizaĝa egreto)
  10. 10,0 10,1 Bimbimbie ornithological services - Notable behaviours of White-faced Heron
  11. birdphotos.com.au White Faced Heron (Blankavizaĝa egreto)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bernhard Grzimek: Grzimeks Tierleben. München 1993.
  • P. J. Higgins (Hrsg): Handbook of Australian, New Zealand & Antarctic Birds, Band 1, Ratites to Ducks, Oxford University Press, Oxford 1990, ISBN 0-19-553068-3
  • Peter Rowland. Vögel in Australien. Gießen 2000.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]