Blankventra ardeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Blankventra ardeo
Blankventra ardeo
Blankventra ardeo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Ardea
Specio: A. insignis
Ardea insignis
(Hume, 1878)
Konserva statuso
CR
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Blankventra ardeoBlankaventra ardeo (Ardea insignis), konata ankaŭ kiel Imperia ardeo, Himalaja ardeoGranda blankventra ardeo, estas specio de granda ardeo troviĝanta en la montetoj de orienta Himalajo en Barato, nordorienta Bangladeŝo, Birmo kaj Butano.[1] Aldone, estas registroj el Nepalo. Ĝi estas ĉefe tute malhelgriza kun blankaj gorĝo kaj subaj partoj. Tiu ardeo estas ĉefe solema kaj troviĝantas en neĝenataj riverbordoj aŭ humidejaj habitatoj. La tutmonda populacio malpliiĝantis kaj la specio estas minacata pro ĝenado kaj habitata degradado.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu granda ardeo estas tute senmarka malhelgriza supre kun longa kolo (relative la plej longa kolo inter ardeoj). La krono estas malhela kaj ne estas nigraj strioj en kolo kiel ĉe la Griza ardeo kaj aliaj ardeoj. En reprodukta plumaro, ĝi havas grizecblankajn nukoplumojn kaj longecajn grizajn brustoplumojn kun blankaj centroj. La beko estas nigra, verdeca ĉe la bazo kaj pinto kaj la vizaĝo estas verdecgriza. La beko estas granda kaj fortika, kun la supra bordo 15.2-17.6 cm longa.[2] La mentono kaj centra parto de subaj areoj estas blankeca (kio aperas en la komuna nomo), ege kontraste kontraŭ la malhelgriza koloro de la dorso. La kruroj estas nigrecaj kun skameca aspekto en tarso, kio estas 17.1 al 21.6 cm longa.[3] Dumfluge, ĝi havas uniforme malhelgrizan subflugilon kaj blankajn subflugilajn kovrilojn kontraste kun malhelgrizaj flugoplumoj. La pugo estas pli palgriza.[4]

Ĉar ĝi estas 127 cm alta, ĝi estas la dua plej granda ardeo en la mondo, post la Goliata ardeo. Inklude en la longo, la averaĝa vosto longas 19.9 al 21.6 cm, dum la flugila malfermo estas 54.6 al 57.2 cm, kun ĉirkaŭkalkulata enverguro de 2 m aŭ plie.[3] Ĉirkaŭkalkulo de korpomaso estis relative malalta je 2-2.6 kg, tamen mortinta junulo de tiu specio registris pezon multe plian nome de 5.6 kg.[5][6] Alia mortinta junulo estis 1.58 m alta kaj pezis 8.51 kg.[7] Tiu tro alta pezo postulas verigon, ĉar ili indikas, ke tiu specio povus superi eĉ la tipajn pli grandajn Goliatajn ardeojn laŭ pezo. Surgrunde ĝi piediras malrapide, movante sian kolon malrapide dum rigardas el flanko al flanko. La Goliata specio, krom la averaĝa laŭgranda diferenco, distingiĝas pro helbruna kolo dum la iom pli malgranda kaj tre proksima parenca Sumatra ardeo estas tre grizkola kun subflugiloj tutgrizaj.[8]

La kutima alvoko elsendata kaze de ĝeno estas profunda kvakado.[8]

Taksonomio kaj sistematiko[redakti | redakti fonton]

Tiu ardeo estis unuafoje notata kiel "Great Indian Heron" (granda hindia ardeo) en la verko de JE Gray Zoological Miscellany de 1844 bazita sur informoj de Brian Houghton Hodgson el Nepalo.[9] Allan Octavian Hume notis ties distingon kaj indikis diferencojn inter ĝi kaj la Ardea sumatrana.[10] Alternativa nomo Ardea imperialis estis sugestata de Stuart Baker, ĉar la nomo de Hodgson estis nomen nudum kaj tiu estis uzata en la Listo de Peter.[11] Tiu estis uzata ĝis 1963, kiam Biswamoy Biswas komentis en la sinopza listo de Sidney Dillon Ripley:

Citaĵo
 The name should be Ardea insignis Hume. Hume's name is available, since its citation as a synonym of Ardea nobilis Blyth and Ardea sumatrana Raffles are based on misidentification" (la nomo devus esti Ardea insignis Hume. La nomo de Hume estas disponebla, ĉar lia citaĵo estas sinonima de Ardea nobilis Blyth kaj Ardea sumatrana Raffles estas bazata sur misidentigo).[12] 

Habitato kaj distribuado[redakti | redakti fonton]

Rivera habitato en Butano.

La Blankventra ardeo troviĝantas en humidejoj de tropikaj kaj ĉetropikaj arbaroj de montetoj de orienta Himalajo de Barato kaj Birmo. Ĝi videblas ankaŭ en la ĉetropikaj areoj de Himalaja Regno Butano kaj iam troviĝis en Nepalo. La precipaj minacoj kiujn tiu ardeo frontas estas ŝtelĉasado (kaj de la propra birdo kaj de ties ovoj) kaj habitatodetruo (forhakado de nestarboj kaj malapero de humidejoj).

Tiu orientalisa specio estas pli rara ol supozite; ja ĝi ŝajnas proksima al formorto. Ĝi estis ŝanĝe listita el statuso Endanĝerita al Draste Endanĝerita en la IUCN Ruĝa Listo de 2007.[13]

En Butano, Blankventraj ardeoj troviĝantas en malalta ĉerivera habitato sub 1700 m, ĉefe en la riverbaseno de Punacang Ĉhu. Oni konas ĉirkaŭ 30 individuojn ene de tiu rivervalo de Butano en la distrikto Punakxa-Ŭangdiphodrang en centrokcidenta parto de la lando. Ĝi estas sub drasta minaco de formorto en Butano pro akcela disvolvigo de grandskalaj hidroelektraj projektoj en la baseno. Plialtiĝantaj akvoniveloj devigas la nestumantajn birdojn serĉi pli etende fiŝojn, kaj tiele ili estas devigataj eksponi ĉu la ovojn ĉu la idojn al predantoj kiaj la Kresta serpentaglo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ali, S.. (1993) The Book of Indian Birds. Bombay: Bombay Natural History Society. ISBN 0-19-563731-3.
  2. DEL HOYO, J. (1996) Handbook of the Birds of the World 3. Barcelono: Lynx Edicions. ISBN 84-87334-20-2.
  3. 3,0 3,1 White-bellied Heron (Blankventra ardeo) – Ardea insignis. Avis.indianbiodiversity.org. Konsultita la 2012-08-22.
  4. Rasmussen PC & JC Anderton. (2005) Birds of South Asia: The Ripley Guide. Volume 2. Smithsonian Institution & Lynx Edicions.
  5. Hildyard, Anne, Endangered Wildlife and Plants of the World: Vol. 5 Fra-Igu. Marshall Cavendish Corp. (2001), ISBN 978-0-7614-7199-8
  6. Juvenile White-bellied heron released. Royal Society for Protection of Nature (RSPN), Thimphu: Bhutan (2011-09-17).
  7. The Bhutan Observer The Independent Voice (2008-08-29)
  8. 8,0 8,1 Kushlan, James Anthony, James Hancock. (2005) Herons: Bird families of the world. Oxford University Press, p. 120–123. ISBN 0-19-854981-4.
  9. Blanford WT. (1898) Fauna of British India. Volume 4. Taylor and Francis, London, p. 383–384.
  10. Hume,AO and Davison,W (1878). “A revised list of the birds of Tenasserim”, Stray Feathers 6 (1–6), p. 1–524. 
  11. (1979) Check-list of the birds of the world. Volume 1, 2‑a eldono, Museum of Comparative Zoology.
  12. Biswas, B (1963). “Comments on Ripley's A synopsis of the birds of India and Pakistan”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 60 (3), p. 679–689. 
  13. iucn

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]