Birds of South Asia. The Ripley Guide

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Birds of South Asia
libro
Aŭtoroj
Aŭtoro Pamela C. Rasmussen, John C. Anderton
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 2005
Eldonejo Smithsonian Institution
vdr
Pamela Rasmussen

Birds of South Asia. The Ripley Guide de Pamela C. Rasmussen kaj John C. Anderton estas duvoluma ornitologia manlibro, kiu kovras la birdojn de Suda Azio, publikita en 2005 de la Smithsonian Institution kaj Lynx Edicions. La geografia fokuso de la libro kovras la teritoriojn de Barato, Bangladeŝo, Pakistano, Srilanko, Nepalo, Butano, la Maldivoj, la Ĉagosoj kaj Afganio (tiu lasta lando estis ekskludita el antaŭaj verkoj kovranta tiun regionon). Totale, aperas 1508 specioj (kio inkludas 85 hipotezajn kaj 67 'eblajn' speciojn, kiuj ricevas nur pli mallongajn priskribojn). Du elstaraj aspektoj de Birds of South Asia estas ties distribuada pruvobazo — la aŭtoroj bazis siajn distribuadan informon preskaŭ nur komplete el muzeospecimenoj — kaj ties taksonomia aliro, kun granda nombro de speci-nivelaj disigoj.

  • Rasmussen, Pamela C. kaj John C. Anderton (2005) Birds of South Asia. The Ripley Guide ISBN 84-87334-67-9