Blankventra maraglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blankventra maraglo
Haliaeetus leucogaster -Gippsland, Victoria, Australia-8.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Maragloj Haliaeetus
Specio: Blankventra maraglo Haliaeetus
leucogaster
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Haliaeetus
leucogaster

Gmelin 1788

La Blankventra maraglo, foje nomata ankaŭ Blankbrusta maraglo, Haliaeetus leucogaster, estas granda dumtaga rabobirdo el familio Akcipitredoj kiuj inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn, kiel milvoj, buteoj, agloj, akcipitroj kaj cirkuoj. Ĝi estas tre proksime rilata al la Sanforda maraglo de la insuloj Salomonoj, kaj ambaŭ estas konsiderataj formantaj superspecion.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

En Gippsland, Viktorio, Aŭstralio
En Aŭstralio

Temas pri specio de loĝantaj birdoj kiu okupas la tutan marbordon (kaj proksimajn akvoterenojn) el Barato, Bangladeŝo kaj Sri-Lanko tra la tuta sudorienta Azio inklude Birmon, Tajlandon, Malajzion, kaj tieaj insuloj kaj insularoj (Tajvano, Hajnano, Filipinoj, Indonezio, Novgvineo, Bismarkoj) ĝis Aŭstralio kaj eble Novzelando. En nordaj Salomonoj ĝi estas limigita al insulo Nissan, kaj anstataŭata aliloke de la Sanforda maraglo. En Viktorio, kie ĝi estas normale malabunda, ĝi estas loke pli komuna ĉe Corner Inlet kaj Lagoj Gippsland. Simile en Suda Aŭstralio, ĝi estas plej abunda laŭlonge de la norda marbordo de la Insulo Kanguruo. La teritorio etendas al la insuloj de la Markolo Bass kaj Tasmanio, kaj oni supozas, ke ĝi moviĝas inter la insuloj kaj la kontinento. Estas unu nekonfirmata vidaĵo el Insulo Lord Howe kaj kelkaj el Novzelando.

Oni konsideras ĝin komuna: ili estas facile videblaj ekzemple en la aŭstraliaj marbordoj kie kuniĝas laŭ dumvivaj paroj la tutan jaron. Tre ofte oni aŭskultas ties laŭtan gakadon ĉefe dum reproduktado. Oni vidas tiujn maraglojn sur gvatejo aŭ ŝvebante akvan surfacon, apudajn terenon aŭ malferman arbaron. Ili reproduktiĝas kaj ĉasas ĉe akvo, kaj fiŝoj formas ĉirkaŭ duonon de ties dieto. Ili estas oportunemaj, kaj konsumas ankaŭ kadavraĵon kaj ampleksan varion de animaloj.

Kvankam klasita kiel Malplej Zorgiga tutmonde, ĝi estas vundebla pro homa ĝenado en sia habitato kaj malpliiĝis en sudorienta Aŭstralio. Ĝi estas klasita kiel minacata en Viktorio, kaj kiel vundebla en Suda Aŭstralio kaj Tasmanio. La Blankventra maraglo estas venerata de indiĝenaj popoloj en multaj partoj de Aŭstralio, kaj en Salomonoj, kaj estas temo de variaj folkloraj rakontoj.

Ili estas komuna vidaĵo en marbordaj areoj, sed multaj estas vidataj ankaŭ interne. La Blankventra maraglo estas ĝenerale sedentaj kaj teritoriemaj, kvankam ili povas veturi longdistance. Ili estis konstatitaj veturante riveron supren por ĉasi flugantajn vulpojn (Pteropus). Populacioj de interna Aŭstralio moviĝas laŭ internaj akvejoj aperas kaj poste sekiĝas. Iam paro venis reproduktiĝi ĉe Lago Albakutja en nordokcidenta Viktorio post senloĝo de 30 jaroj. La specio estas facile ĝenata de homoj, ĉefe dum nestado, kaj povas abandoni nestolokojn kiel rezulto. Ĝi troviĝas en pli grandaj nombroj en areoj kun malmulte aŭ neniu homa tuŝado aŭ ĝenado.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Blankventra maraglo estis unuafoje priskribata de la germana naturalisto Johann Friedrich Gmelin en 1788, kvankam John Latham estis pli frue farinte notojn pri la specio en 1781. Ties specifa nomo devenas el la antikva greka leuko- 'blanka', kaj gaster 'ventro'.

Ties plej proksima parenco estas la malmulte konata Sanforda maraglo de la insuloj Salomonoj. Ambaŭ formas specian paron, kaj kiel kutime ĉe la paroj de maragloj, la Blankventra maraglo havas blankan kapon, male al la malhelkapa Sanforda. La piedoj, beko kaj aokuloj estas malhelaj ĉe ĉiuj maragloj de Gondvano. Tiu speciparo havas je ĉiu aĝo almenaŭ iome da malhela koloro en sia vosto, kvankam tio povas ne ĉiam esti klare videbla ĉe la Blankaventra. La genetiko de tiuj du maragloj estis inter tiuj analizataj en studo de 1996. Kvankam ili diferencas multe laŭ aspekto kaj ekologio, ties genetika diverĝo de 0.3% indikas, ke la prauloj de la du formoj povus esti diverĝintaj tiom frue kiom antaŭ 150,000 jaroj. Wink kaj kolegoj konkludas, ke kvankam la genetika diverĝo estas pli konsista kun subspecioj, la distingeco laŭ aspekto kaj kutimaro garantias ke ambaŭ estu plu konsiderataj kiel separataj specioj. Pristudistoj Ingrid Seibold kaj Andreas J. Helbig, kiuj analizis kaj komparis la saman nukleotidajn sekvencojn kun la informo pri morfologio kaj alozimoj, proponis, ke la Sanforda maraglo povus esti koloniigante la Salomonojn el inter Blankventraj maragloj de Nov-Gvineo.

La situo de la Blankventra maraglo krom ties rilato kun la Sanforda maraglo estas malpli klara; molekula informo indikas, ke tiu estas unu el kvar specioj de tropikaj maragloj (la aliaj du estus la Afrika maraglo kaj la Madagaskara maraglo), dum alozima informo indikas, ke ĝi povus havi pli proksiman rilaton kun la nordhemisferaj maragloj. Plia molekula studo publikata en 2005 montris, ke la Blankventra maraglo kaj la Sanforda maraglo estas bazaj al la kvar fiŝagloj (la du menciitaj plus la du ĝis tiam netestataj specioj de la genro Ichthyophaga).

Krom Blankventra maraglo kaj Blankbrusta maraglo, aliaj registritaj nomoj estas Blankventra fiŝakcipitro, Blanka aglo, kaj Grizdorsa maraglo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo fluganta en Karvaro, Karnatako, Barato; la nigra plumaro de la flugilpluma bordo de flugiloj estas klare videbla.

Tiu granda aglo, longa ĉe maskloj je 70 ĝis 80 cm kun pezo de 1.8–3 kg kaj enverguro de 2 m, estas tre klare diferencebla. Plenkreskulo havas blankajn kapon, bruston, ventron, femuron, pugon, subajn partojn, antaŭan subflugilon kaj voston. Supraj partoj (dorso kaj flugiloj) estas ardezgrizaj kaj la nigra malantaŭa subflugilo ege kontrastas kun la blanka antaŭa parto dumfluge vidate desube. La vosto estas mallonga kaj kojnforma kiel tiu de ties samgenranoj nome la Blankkapa maraglo Haliaeetus leucocephalus kaj la Blankvosta maraglo Haliaeetus albicilla. La beko estas granda, hokoforma kaj plumbe bluecgriza -kun pli malhela pinto- kaj la irisoj malhelbrunaj; ankaŭ la vaksaĵo estas plumbogriza. La kruroj estas blankecaj (flavecaj aŭ grizecaj) kun longaj nigraj krifoj (ungoj). Malkiel ĉe la agloj de la genro Aquila, la kruroj ne estas plumaj.

Ili ŝvebas danke al termiko tenante siajn flugilojn laŭ formo de litero 'V', malkiel plej rabobirdoj kiuj tenas ilin horizontale. Ili modifas siajn flugilojn dum glitado por levi el korpo je angulo, sed estas pli horizontale for laŭlonge de la enverguro. Konture la kompare longaj kolo, kapo kaj beko elstaras antaŭen preskaŭ tiom for kiom la vosto malantaŭen. Por aktiva flugo, la Blankventra maraglo alternas fortan flugilfrapadon kun mallongaj periodoj de glitado.

Junuloj estas brunecaj kun flavecaj nuancoj en kapo, nuko, kolo kaj pugo, sed ili iĝos blankaj -kiel plenkreskuloj- post kvar jaroj (eĉ kvin) per ŝanĝo laŭ makuloj. Inoj estas similaj, sed iome pli grandaj ol maskloj, kiel okazas ĉe multaj rabobirdoj - ĉ. 85 al 90 cm- kaj pezas ĝis 4.5 k kun enverguro de 1.8 al 2.2 m. Studo de 2004 pri 37 birdoj el Aŭstralio kaj Nov-Gvineo (3 °S al 50 °S) trovis, ke la birdoj povus esti seksataj fidinde laŭ grando (inoj pli grandaj ol maskloj), kaj ke birdoj el latitudoj pli sudaj estas pli grandaj ol tiuj el nordo. Ne estas sezona variado en plumaro. La plumoŝanĝa bildo de la Blankventra maraglo estas malmulte konata. Ŝajne necesas pli da unu jaro por kompletigi ĝin, kaj tio povas esti interrompita kaj poste pluigata el punkto de interrompo. Oni ne diferencigas subspeciojn.

La laŭta ansereca gaka alvoko estas familiara sono, ĉefe dum la reprodukta sezono; paroj ofte gakas duope, kaj ofte pluas iome da tempo ripoze. La maskla alvoko estas pli altatona kaj pli rapida ol tiu de la ino. Aŭstralia naturalisto David Fleay observis, ke tiu alvoko estas inter la plej laŭtaj kaj plej pluaj de ĉiuj aŭstraliaj birdalvokoj, kontraste al la relative silentecaj alvokoj de la Kojnvosta aglo.

La Blankventra maraglo estas la dua plej granda aŭstralia rabobirdo post la pli bruna Kojnforma aglo, Aquila audax, kiu longas ĝis 1 m. Plenkreskuloj estas nekonfuzeblaj kun iu alia birdo. Junaj maragloj povas konfuziĝi kun la Kojnvosta aglo, sed ili havas pli palajn kapon kaj voston kaj pli levatajn flugilojn dum ŝvebo kaj la plumaro de tiu lasta estas pli malhela, la vosto pli longa, kaj la kruroj estas kovrataj je plumoj. Ili povus esti konfuzataj ankaŭ kun la Nigrabrusta buteo (Hamirostra melanosternon), sed tiu specio estas multe pli malgranda, havas blankajn makulojn en flugiloj, kaj pli ondecan flugmanieron. En Barato, la Kadavrogrifo havas blankan plumaron, sed estas pli malgranda kaj havas pli blankajn dorson kaj flugilojn, kaj la blanka vosto de la Blankventra maraglo dumfluge distingas ĝin el aliaj specioj de grandaj agloj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La Blankventra maraglo estas teritoriema; kelkaj birdoj formas porĉiamajn parojn kiuj loĝas teritoriojn la tutan jaron, dum aliaj estas iom nomadecaj. Tiu specio estas monogama, kaj paroj restas kune ĝis unu birdo mortiĝas, post kio la survivanta birdo rapide serĉas novan partneron. Tio permesas ke kelkaj nestolokoj estas konstante okupataj dum multaj jaroj, ekzemple unu ĉe Mallacoota dum preskaŭ kvindek jaroj.

Nematuruloj estas ĝenerale pli disemaj, kaj multaj moviĝas ĉirkaŭ 50 km el la naskareo. Unu junulo produktita en Cowell (Suda Aŭstralio) estis konstatita 3000 km for ĉe Insulo Fraser en Kvinslando. Studo de tiu specio en Golfeto Jervis montris pliigojn en la nombroj de nematuruloj kaj subplenkreskuloj aŭtune, kvankam ne klaris ĉu tiuj estis lokanoj aŭ (plej verŝajne) alveno de junaj birdoj naskitaj kaj bredataj ie en Aŭstralio. Birdoj estas ofte vidataj ripoze alte en arbo, aŭ ŝvebe super akvejoj kaj apudaj teroj. Ili ofte troviĝas ĉu sole aŭ en paroj. Malgrandaj grupoj de Blankventraj maragloj estas foje vidataj se estas grava manĝofonto kia kadavraĵo aŭ fiŝinternaĵaro ĉe ŝipo. Multe de la kutimaro de la Blankventra maraglo, ĉefe pri reproduktado, restas malmulte konata.

Tiu aglo flugas fortege kaj ofte per flugiloj formantaj malaltan von. Ili profitas varman aerfluon por supreniri.

Manĝado[redakti | redakti fonton]

Kial aliaj maragloj ili manĝas ĉefe fiŝojn -kiujn kaptas perkrife el la akva surfaco dumfluge kaj foje merĝas-, sed ili povas predi ankaŭ marajn serpentojn, testudojn aŭ krustacojn -kiujn faligas el aero por rompi iliajn konkojn- aŭ aliajn bestojn -mamulojn, birdojn, reptiliojn- kaj eĉ manĝi kadavraĵon -ekzemple de ŝafo aŭ fiŝo- akompanate de nigraj aŭ hindiaj milvoj. Ili estas lertaj predantoj kiuj kuraĝas ataki grandajn predojn ĝis grando de cigno aŭ ĝenas aliajn birdojn kaj devigas ilin faligi ties predon. Ili povas manĝi sole, pare aŭ familie.

La Blankventra maraglo estas oportunema karnovorulo, kaj konsumas ampleksan varion de animala predo, inklude kadavraĵon. Ili ofte kaptas fiŝon per malalta flugado super akvo kaj alkroĉado de la predo per siaj ungoj. Ili prepariĝas por la frapo antaŭenigante siajn piedojn preskaŭ sub sia mentono kaj frapante el malantaxue kaj samtempe flugilfrapante por elteni sin. Ĝenerale nur unu piedo estas uzata por kapti la predon. La Blankventra maraglo povas ankaŭ plonĝi je angulo de 45 gradoj el sia ripozejo kaj mallonge merĝi por kapti fiŝon ĉe akva surfaco. Dum ĉasado super akvo en sunaj tagoj, ĝi ofte flugas rekte al la suno aŭ je rektaj anguloj, ŝajne por eviti fari ombron super akvo kaj tiele alerti eventualajn predojn. Ili restas je 1 km el plaĝoj, ĉar ne estas termiko super akvo.

Kaptonta akvopredon

La Blankventra maraglo ĉasas ĉefe akvajn animalojn, kiaj fiŝoj, testudoj kaj marserpentoj, sed ĝi predas birdojn, kiaj la Blua pingveneto, fulikoj kaj pufinoj, kaj ankaŭ mamulojn. En la Bismarkoj ĝi estis konstatita manĝante variajn speciojn de possum. Ĝi povas manĝi ankaŭ kadavraĵojn kiaj mortintaj ŝafoj, birdoj kaj fiŝoj laŭlonge de la akvolinio, same kiel rabi fiŝkaptajn retojn kaj eĉ sekvi la fiŝkaptajn kanojn.

Ili ĉikanas pli malgrandajn rabobirdojn kiaj la Aŭstralazia marĉa cirkuo, Fajfomilvo, Hinda milvo kaj la Fiŝaglo, por devigi lin faligi la portatan manĝon. Aliaj birdoj viktimigitaj estas la Blanka kaj la Pacifika mevoj, kormoranoj kaj la Aŭstralia sulo (inklude unu vidaĵon de tiu lasta specio kiam malsukcesis preni predon). Ili povas eĉ ŝteli manĝon el sia propra specio, inklude sian propran partneron. La Blankventra maraglo atakas tiujn birdojn per frapo per antaŭenigataj piedoj el supre, aŭ per subflugado de la pli malgranda predanto kaj ŝtelo de la predo samtempe kun akra kriego. La Blankventraj maragloj manĝas sole, en paroj aŭ en familiaj grupoj. Paro povas kooperi por ĉasi. Predo povas esti manĝata dumfluge, aŭ la aglo povas surteriĝi sur platformo same kiel ĉeneste. La Blankventra maraglo senhaŭtigas la viktimon dum ĝi manĝas ĝin. Ĝi estas tre efika je la digesto, kaj vomas nur malgrandajn bulojn de vomaĵoj de fragmentitaj ostoj, haŭto kaj plumoj.

Studo de 2006 pri internaj akvejoj ĉe Canberra kie la Kojnvosta aglo kaj la Blankventra maraglo kunhavas teritoriojn montris malmultan koincidon en la gamo de kaptataj predoj. La unua kaptis kuniklojn, variajn makropodojn, surterajn birdojn kiaj kakatuoj kaj psitakoj, kaj variaj paserinoj inklude pigojn kaj la sturnojn. La lasta kaptis fiŝojn, akvoloĝantajn reptiliojn kiaj la Orienta longkola testudo kaj la Aŭstralia akvodrako, kaj akvobirdojn kiaj anasoj, greboj kaj la fulikoj. Ambaŭ specioj predis la specion de la Aŭstralia arbaranaso. Kunikloj konsistis nur malgrandan parton de la dieto de la Blankventra maraglo. Spite apudan nestadon, ambaŭ specioj preskaŭ interagadis, ĉar la Kojnvosta agloj ĉasas for el akvo kaj la Blankventra maraglo manĝas laŭlonge de la lagaj bordoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Mortinta branĉo faras bonan ripozejon por gvati la ĉirkaŭon.

Ili nestas kutime proksime de aliaj birdoj de la sama specio, do ili estas sociaj, en grandegaj nestoj -ĝis 3 m diametre kaj ĝis 30 m altaj- el bastonetoj kun verda foliaro ene en arboj, manglejoj aŭ klifoj, eĉ surgrunde, se malestas arboj, reuzotaj dum jaroj. Tie la ino demetas du ovojn plej ofte, sed el unu ĝis tri kaj foje du birdidoj reproduktiĝas. Kovado daŭras ĉirkaŭ 40 tagojn plej ofte farata de la ino, sed foje de la masklo. Idoj elflugas post du monatoj.

La Blankventra maraglo reproduktiĝas el ĉirkaŭ ses jaroj de aĝo antaŭen. La reprodukta sezono varias laŭloke —oni registris ĝin en la seka sezono de suda marbordo kaj de Centra Provinco de Papuo-Novgvineo, kaj el junio al aŭgusto en Aŭstralio. Paro de Blankventraj maragloj plenumas lertajn ceremoniojn de memontra flugado antaŭ kopulacio, plonĝas, glitadas kaj ŝajnĉasadas unu la alian dum laŭta alvokado. Ili povas respeguli unu la alian, flugante 2–3 m aparte kaj kopiante unu la alies flugofalon kaj turniĝojn. Piedkaptado estis registrita kiam la paro flugas alte kaj unu membro flugas kapalteren kaj klopodas kapti la piedojn de la alia. Se tio sukcesas, ambaŭ plonĝas alteren turniĝe antaŭ separiĝi dum ili alproksimiĝas algrunde.[1] Tiu kutimo estis registrita ankaŭ kiel agresa memmontrado kontraŭ Kojnvosto aglo.[2]

La Blankventra maraglo kutime elektas la plej altajn arbojn por nesti, kaj foje homfaritajn fostojn. Ofte ili serĉas nestolokojn kie estas mortinta arbo aŭ alta branĉo kun bona videbleco kiu povas esti uzata kiel ripozejo por kontroli la ĉirkaŭon. Tiu ripozejo iĝas kovrata el fekaĵoj, vomaĵoj kaj animalaj restaĵoj. Malnovaj nestoj de Kojnvostaj agloj aŭ Fajfomilvoj estas foje renovigitaj kaj uzataj. La nesto estas granda bulo konstruata el bastonetoj kaj branĉetoj, kaj kovrata el materialoj kiaj herbo aŭ algoj. Ĉiujaraj renovigoj rezultas en fakto ke nestoj iĝas laŭgrade pli grandaj. Nestoj situas ĝenerale en forkoj de grandaj arboj ĉe akvejoj. Klifoj estas ankaŭ taŭgaj nestolokoj, dum nestoj konstruitaj rekte sugrunde troviĝas en insuloj. Reprodukta paro, kies masklo estas pli aktiva, pasas tri al ses semajnojn konstruante aŭ renovigante la neston antaŭ la ovodemetado. Normale la ovaro estas de du senkoloraj, blankaj, ovalformaj ovoj. Mezure 73 x 55 mm, ili estas kovataj dum ses semajnoj antaŭ eloviĝo. La junaj idoj estas duonmalfruaj, kaj estas kovrataj el blanka lanugo kiam ili eliras el ovo. La masklo alportas manĝon kaj la ino manĝigas la idon dekomence, sed ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn dum ili kreskiĝas. Kvankam oni demetas du ovojn, estas malkutima sukcesa produktado de du idoj antaŭ elnestiĝo. Unu ovo povas esti nefekunda, kaj la dua ido foje mortiĝas enneste. Se la unua ovaro perdiĝas, la gepatroj povas klopodi duan ovodemetadon. Oni konstatis idojn elnestiĝintajn 70 al 84 tagojn post eloviĝo, kaj restas ĉe la gepatra teritorio por pluaj 5 al 6 monatoj aŭ ĝis la venonta reprodukta sezono.

Oni konstatis konfliktojn kun la Kojnvostaj agloj ĉe nestolokoj en restantaj arboj en Tasmanio.

Konservostatuso[redakti | redakti fonton]

Junulo fluganta super la insulo Orienta Wallabi, aŭstralia insulo en la Hinda Oceano

La Blankventra maraglo estas listata kiel Malplej Zorgiga fare de la IUCN. Estas ĉirkaŭkalkulitaj 10 al 100 miloj da individuoj, kvankam ŝajne estas malpliiĝo en nombroj. Ĝi iĝis rara en Tajlando kaj en kelkaj aliaj partoj de sudorienta Azio.

Revizio de averaĝa ovoŝela dikeco inter 1947 kaj 1993 por taksi la sekvon de DDT sur ovorompeblo trovis, ke la ŝeloj de la ovoj de la Blankventra maraglo estis fajniĝintaj je 6%, ne kiel rezulto en pliaj rompoj ĝenerale sed individuaj ovodemetoj povus esti tuŝitaj. Spite tion, kiel rezulto, la specio estis unu el la plej tuŝitaj specioj, probable pro la manĝado ĉe areoj tre traktitaj per pesticido kiaj marĉoj. DDT uziĝis ĉefe ĉe 1973, sed ne estis plu akceptata post 1987 kaj ties uzo haltis je 1989.

Aŭstralio[redakti | redakti fonton]

La Blankventra maraglo estas listita kiel mara kaj migranta laŭ la aŭstralia federa Environment Protection and Biodiversity Conservation Act de 1999. Kiel ĉefe marborda specio, ĝi estas vundebla al habitatodetruo en aŭstraliaj pli kaj pli populaciitaj kaj urbanizitaj marbordaj areoj, ĉefe en la sudo kaj oriento de la lando, kie ĝi ŝajne malpliiĝis laŭ nombroj. Tamen estas eble pliiĝo en populacio interna, sekve al kreado de akvorezervejoj, digolagoj kaj akvobaraĵoj, kaj disvastigo de la enmetita karpo (Cyprinus carpio). Krome ĝi estas rara ĉe la rivero Murray kie ĝi estis iam komuna. Ĝi estas listata kiel minacata laŭ la Flora and Fauna Guarantee Act (1988) de Viktorio, kun eble sub 100 reproduktantaj paroj restantaj en la subŝtato. Laŭ tiu leĝo, oni preparis agadon por la rekupero kaj futura administrado de la specio. En la provizora listo de 2007 de minacataj vertebrula faŭno en Viktorio, la Blankventra maraglo estis listita kiel vundebla.

Estas malpli da 1000 plenkreskuloj en Tasmanio, kie la specio estis listata kiel vundebla laŭ Skedulo 3.1 de la Tasmanian Threatened Species Protection Act de 1995. Ĝi estas minacata tie pro nestoĝenado, perdo de taŭga nestohabitato, pafado, venenado, kaptado per kaptiloj, kaj kolizio kun elektraj kabloj kaj ventoturbinoj, same kiel pro drat-komplikiĝo kaj media poluado. Estuaroj estas favora habitato, kaj ofte suferantaj de media ĝenado.

Kultura gravo[redakti | redakti fonton]

Konata kiel Manulab de la popolo de la Insulo Nissan, la Blankventra maraglo estas konsiderata speciala kaj ties mortigo estas malpermesata. Oni supozas, ke ties noktaj alvokoj avertas pri danĝero, kaj vidi grupon de agloj superflugantaj kaj alvokante estas signo ke iu mortis. Loka sidneja nomo estis gulbi, kaj la birdo estis la totemo de la indiĝena estro Colebee je la fino de la 18a jarcento, de la popolo de la Cadigal. La gardanimalo de la aboriĝena komunumo de Wreck Bay, estas ankaŭ la oficiala simbolo de la Nacia Parko Booderee en la Teritorio de la Golfeto Jervis. La Jerrinja komunumo konas ĝin kiel Manjanja, vorto devena el la Daravala, dum la popolo de la komunumo de Golfeto Wreck nomas ĝin Bugain (el la Dhurga lingvo, kiu estas parto de la Juina grupo).

La Blankventra maraglo gravas ankaŭ por la popolo Mak Mak de la inundebenaĵoj de sudokcidento de Darvino en la Norda Teritorio, kiu rekonas ties konekton kun "bona kampo". Ĝi estas ties totemo kaj integrale konektata al ties tero. La termino Mak Mak estas ties nomo por la specio (kaj por ili mem). La Natura Parko Kanjono Umbrawarra estis Revoloko de la birdo, en tiu areo konata kiel Kuna-ngarrk-ngarrk.[3] Marrawuddi estas nomo el Arnhem. Konata kiel nairanaa (inter aliaj nomoj), ĝi estis simile simbola por la tasmania indiĝena popolo.

Malajzia nomo estas burung hamba siput "sklavo de la marfruktoj", Malajzianoj rakontas pri la maraglo krianta ĉe la ŝanĝo de la tajdoj por averti la marfruktojn. La Blankventra maraglo estas ankaŭ blazono de la subŝtato de Selangor. Ĝi aperas ankaŭ en la monbileto de 10,000 dolaroj de Singapuro. Konata kiel Kaulo en la ĵus formortinta Aka-Bo lingvo, la Blankventra maraglo estis konsiderata praulo de ĉiuj birdoj laŭ popolrakonto de la Andamanoj.[4]

La birdo estas blazono de la rugbea teamo Manly-Warringah Sea Eagles (maragloj). El 2010, nestoparo de Blankventra maraglo produktis idojn filmate rekte per retkamerao "EagleCam", el ceremonia memmontrado el Birds Australia Discovery Centre en Sydney Olympic Park de Nova Sudkimrio. Post unu ovodemeto en filmo, tamen, ties nesto frakasis en februaro de 2011. Tiu historio allogis ŝtatampleksan atenton.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lindgren, E. (1972). "Courtship Display of the White-breasted Sea Eagle Haliaeetus leucogaster", gazeto : Australian Bird Watcher, volumo : 4, paĝoj : 132
  2. doi 10.1080/00306525.1993.963419.
  3. (2003) Northern Territory. Lonely Planet, 140. ISBN 1740591992. 
  4. (22 March 2010)Maya Jiro Mithe. Terralingua: Biocultural Diversity Conservation. Alirita 7a Junio 2011.

Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "H.C5.ADley2010" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "EagleCam" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "Pwee2002" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "Bardedjilidji" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "DaiyiRose2002" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "Rose1996" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "Smith2005NLAnews" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "DSE2007" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "AutoVK-11" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "KangarooIsland" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "Threatened-Vic" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "sprat" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "Olsen-Emu1993" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "OlsenFuentesRose2006" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "GopiPandav2006" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "SpencerLynch2005" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "Tarr1962" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "SriramSriramAnand2008" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "Sadvi2009" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "Tan2001" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "ShephardCatterallHughes2004" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2

Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "Baldwin2010" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Referencoj
Cititaj tekstoj
  • (2003) Australian Birds: Their Nests and Eggs. Kenmore Hills, Queensland: self. ISBN 0-646-42798-9. 
  • (1985) The Birds of Papua New Guinea Volume 1: Non-passerines. Alderley, Queensland: Dove. ISBN 0-9590257-0-7. 

Debus, Stephen D.J. (2008). "Biology and diet of the White-bellied Sea-Eagle Haliaeetus leucogaster breeding in northern inland New South Wales", gazeto : Australian Field Ornithology, volumo : 25

  • doi, 10.1071/MU943233.
  • (2001) Raptors of the World. Chicago, Illinois: Houghton Mifflin Harcourt. ISBN 0618127623. 
  • doi, 10.1071/MU948020.
  • (2004) Birds and Bird Lore of Bougainville and the North Solomons. Alderley, Queensland: Dove Publications. ISBN 0-9590257-5-8. 
  • doi, 10.1071/MU00913.
  • (2003) Eagles, Hawks and Falcons of Australia. Melbourne, Victoria: Bloomings Books. ISBN 1-876473-19-3. 
  • (1994) Handbook of the Birds of the World, Volume 2. Barcelona: Lynx Edicions. ISBN 84-87334-15-6. 
  • doi, 10.1016/j.ympev.2005.04.010.
  • (1980) A Greek-English Lexicon (Abridged Edition). United Kingdom: Oxford University Press. ISBN 0-19-910207-4. 
  • (1993) Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds Volume 2: Raptors to Lapwings. Melbourne, Victoria: Oxford University Press. ISBN 0195530691. 
  • doi, 10.1016/0305-1978(95)00001-B.

Seibold, Ingrid (1996). "Phylogenetic relationships of the sea eagles (genus Haliaeetus): Reconstructions based on morphology, allozymes and mitochondrial DNA sequences", gazeto : Journal of Zoological Systematics and Evolutionary Research, volumo : 34, numero : 2

  • (2000) Photographic Guide to the Birds of Southeast Asia. Singapore: Periplus. ISBN 962-593-403-0. 
  • Threatened Species Section, DPIW. (2006). Threatened Tasmanian Eagles Recovery Plan 2006-2010.. Hobart, Tasmania: Department of Primary Industries and Water, Tasmanian Government. ISBN 0 7246 6346 0. 
  • doi, 10.1016/S0305-1978(96)00049-X.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj