Cirkuo
Griza cirkuo (Circus pygargus)
| ||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
|
16 specioj, vidu tekston. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Cirkuo[1],[2] (latine Circus) estas genro de birdoj el la familio de akcipitredoj. Ĉiu cirkuo rekoneblas pro siaj longaj flugiloj, longa kaj mallarĝa vosto, malrapida kaj malalta flugo super herbejoj, kaj karakteriza flugilbatado dum ŝvebado, kun flugiloj tenataj en V-formo super la korpo kaj super la horizontalo. Tio distingas ĝin de buteoj kun mallongaj, rondetaj vostoj kaj peza flugo kun flugiloj tenataj rekte dum ŝvebado[3].
La maska disko de ĉi tiu taga rabobirdo, kiu rememorigas tiun de noktaj rabobirdoj, formas specon de parabolo kiu kanaligas sonojn al la ekstera aŭda kanalo[4].
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La genro Circus, enkondukita en 1799 de la naturalisto Bernard-Germain de Lacépède, rilatas al la cirkla flugo (greke kirkos, latine circus, kio signifas cirklo) de ĉi tiu rabobirdo menciita de pluraj antikvaj aŭtoroj, kaj poste identigita kiel tiu de la blua cirkuo[5].
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ AviList[6], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu genro, kaj ties Esperantaj nomoj[2]:
- Accipitriformes - akcipitroformaj
- Accipitridae - akcipitredoj
- Circus de Lacépède, BGE, 1799 - cirkuo
- Circus assimilis Jardine, W; Selby, PJ, 1828 - makula cirkuo
- Circus macrourus (Gmelin, SG, 1770) - stepa cirkuo
- Circus maurus (Temminck, CJ, 1828) - nigra cirkuo
- Circus cyaneus (Linnaeus, C, 1766) - blua cirkuo
- Circus hudsonius (Linnaeus, C, 1766) - amerika cirkuo
- Circus cinereus Vieillot, LJP, 1816 - cindra cirkuo
- Circus buffoni (Gmelin, JF, 1788) - longflugila cirkuo
- Circus pygargus (Linnaeus, C, 1758) - griza cirkuo
- Circus melanoleucos (Pennant, T, 1769) - nigrablanka cirkuo
- Circus ranivorus (Daudin, FM, 1800) - afrika cirkuo
- Circus aeruginosus (Linnaeus, C, 1758) - marĉa cirkuo
- Circus aeruginosus aeruginosus (Linnaeus, C, 1758)
- Circus aeruginosus harterti Zedlitz, OE, 1914
- Circus maillardi Verreaux, JP, 1862 - reunia cirkuo
- Circus macrosceles Newton, A, 1863 - madagaskara cirkuo
- Circus approximans Peale, TR, 1849 - aŭstralazia cirkuo
- Circus spilonotus Kaup, JJ, 1847 - orienta cirkuo
- Circus spilothorax Salvadori, AT; d'Albertis, LM, 1876 - papua cirkuo
- Circus de Lacépède, BGE, 1799 - cirkuo
- Accipitridae - akcipitredoj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ cirkuo en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ 2,0 2,1 Ornitologia taksonomio
- ↑ Peterson, Roger Tory; Guy Mountfort, Philip Arthur Dominic Hollom, Paul Géroudet. (1957) Guide des oiseaux d'Europe. Delachaux & Niestlé. p.111
- ↑ Géroudet, Paul. (1965) Les rapaces diurnes et nocturnes d'Europe. Delachaux & Niestlé. p.30
- ↑ Jobling, James A. (2010) Helm Dictionary of Scientific Bird Names. Bloomsbury Publishing. p.109
- ↑ AviList v2025, konsultita la 23-an de dec. 2025
| ||||||||||||||||||


