Cindrocirkuo
Maskla cindra cirkuo, en Rio Grande do Sul, Brazilo
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Circus cinereus Vieillot, LJP, 1816 | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Subspecioj | ||||||||||||||
|
Unutipa | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Cindrocirkuo[mankas fonto] aŭ cindra cirkuo[1] (latine Circus cinereus) estas taga rabobirdo el la familio de akcipitredoj.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:
- Accipitriformes - akcipitroformaj
- Accipitridae - akcipitredoj
- Circus de Lacépède, BGE, 1799 - cirkuo
- Circus cinereus Vieillot, LJP, 1816 - cindra cirkuo
- Circus de Lacépède, BGE, 1799 - cirkuo
- Accipitridae - akcipitredoj
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Ties reprodukta teritorio etendiĝas el Fuegio tra Argentino kaj Ĉilio al Bolivio, Paragvajo kaj suda Brazilo; kaj tra la Andoj norden al Kolombio. En Argentino troviĝas el Ushuaia al Quiaca, kaj el Mendoza al Las Toninas, sed laŭ diferencaj densecoj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La latina termino cinereous (cindra, cindreca) priskribas ties koloron. La plumaro de la masklo estas malhelgriza supre kun nigraj flugilpintoj kaj malantaŭaj flugilbordoj kaj blanka pugo. La brusto estas helgriza, kaj la ventro blankeca kun ruĝeca strieco. La plumaro de la ino estas malhelbruna supre, kun blanka pugo, kaj kremokoloraj subaj partoj, kun ruĝecstrieca ventro simile al tiu de maskloj. La ino estas pli granda ol la masklo kun averaĝa grando de 50 cm kompare kun la masklaj 40 cm. La kruroj estas flavaj.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]Tiu birdo povas troviĝi en diversaj malfermaj habitatoj, game el marĉoj de malaltaj teroj al andaj altebenaĵoj je maksimuma altitudo de 4500 m. Kiel aliaj cirkuoj ili nestumas surgrunde. Ili estas kutime konsiderata specio de loĝantaj birdoj.
Ties dieto estas varia, pro ampleksa gamo kaj vario de habitatoj. Ties kutimaj predoj estas malgrandaj roduloj kaj birdoj, reptilio, amfibioj kaj insektoj. La dieto de tiu birdo korespondas al insektoj (33,6%), birdoj (27,2%), mamuloj (19,1%) kaj araneoj (1%). El tiuj grupoj kiuj plie kontribuas laŭ biomaso en la dieto de tiu birdo estas la birdoj kaj mamuloj.[3]
Oni ne konas subspeciojn.[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 Ornitologia taksonomio
- ↑ AviList v2025, konsultita la 23-an de dec. 2025
- ↑ Jimenez JE & FM Jaksic. 1988. Ecology and behavior of southern South American Cinereous Harriers, Circus cinereus
- ↑ Clements, J. F. 2007. The Clements Checklist of Birds of the World, 6a eldono. Cornell University Press. Elŝutebla el Laboratorio Cornell de Ornitologio. Arkivita el la originalo je 2009-12-13. Alirita 2011-09-09 .
- BirdLife International (2004). Circus cinereus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Kriterioj pro kiuj tiu specio estas Malplej Zorgiga.
- Infomaro kaj bildoj de de Circus cinereus Arkivigite je 2008-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
| ||||||||||||||||||



