Stepcirkuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Stepcirkuo
Circus macrourus.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Circus 'Circus'
Specio: Stepcirkuo 'Circus macrourus '
S. G. Gmelin 1770
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Stepcirkuo (Circus macrourus) estas migranta taga rabobirdo de la subfamilio de cirkuoj kaj familio de Akcipitredoj, kiu enhavas aliajn birdojn kiel agloj, milvoj, vulturoj, ktp.

Disvastiĝo kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Ĝi reproduktiĝas en sudaj partoj de orienta Eŭropo kaj centra Azio, nome el Ukrainio, Rusio, Kaŭkazo kaj Centra Azio ĝis nordorienta Ĉinio. Ĝi migras al pli sudaj regionoj vintre, ĉefe en Barato, Ĉinio kaj sudorienta Azio kaj iom en sudokcidenta Azio ĝis Arabio, sed ankaŭ en ĉirkaŭsahara, okcidenta, orienta kaj suda Afrikoj. Kompreneble tiu palearktisa specio devas trapasi mezajn regionojn, kiel BalkanioTurkio. Ĝi estas tre rara vaganto en Britio kaj okcidenta Eŭropo, kvankam rimarkinde junulo vintris en Norfolk vintre de 2002/3. Circus macrourus distribution map.png

Tiu mezgranda rabobirdo reproduktiĝas en sekaj malaltaj arbustejoj, malfermaj ebenaĵoj, arbustaroj kaj stepoj, de tie la komuna nomo; ekde marnivelo ĝis 3.300 m de alteco. Vintre estas birdo de malferma kamparo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri tipa cirkuo -longa el 40 ĝis 48 cm kaj peza 200 ĝis 400 g maskloj kaj 400 ĝis 550 g inoj-, kun longaj flugiloj -enverguro ĝis 120 cm- kiujn uzas kiel neprofunda V dum malalta flugo. Krome estas tipa cirkuo ankaŭ pro tio, ke maskloj kaj inoj havas malsimilajn plumarojn.

Masklo estas helgriza supre -pli hela ol Griza kaj Blua cirkuoj, kun blanka kapo malsimile al tiuj, kun nur iom da grizo ĉenuke- kaj blanka sube, kun nigraj flugilpintoj -pli malgrandaj ol tiuj de aliaj eŭropaj cirkuoj. Ĝi estas pli malgranda, havas pli mallarĝajn flugilojn kaj estas pli pala kun diferenca flugilbildo. La ino estas bruna supre kaj ĉamflaveta sube strieca je bruno; krome ŝi havas helan vizaĝon ĉirkaŭ bruna strio ĉeokule kaj alia hela koluma strio. Ŝi bone distingiĝas el la ino de la Blua cirkuo laŭ strukturo. Ŝi estas tre simila al la ino de la Griza cirkuo, sed ŝi havas pli malhelajn kaj pli uniformajn duarangajn el sube.

Ambaŭ seksoj havas blankan ringon ĉe bazo de vosto, pli kontrastebla kontraŭ bruna koloro de inoj, kiuj havas en sia helbruna vosto krome malhelbrunajn striojn; masklo havas ankaŭ helgrizan voston. Ankaŭ ambaŭ seksoj de Blua cirkuo havas tiun blankan ringon, sed en ili estas pli larĝaj kaj videblaj ol tiuj de la Stepcirkuo. Okuloj kaj maldikegaj kruroj estas flavaj. Stepcirkuo diferencas el blua cirkuo laŭ malpligrandeco, pli mallarĝaj flugiloj kaj pli klare pro pli blankaj supraj partoj en la masklo.

Junuloj estas similaj al inoj, sed pli helaj kaj poste bruniĝas. Ili havas brunajn okulirisojn.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Stepcirkuoj ĉasas etajn mamulojn, kiel ronĝuloj, reptiliojn, birdojn, insektojn, ktp., per surpriza kapto nur surteren ekde malrapida ŝvebo malalta -ĉirkaŭ dumetra- super stepoj, arbustejoj aŭ marĉoj.

Ripozas grupe ĝis po dek birdoj ĉefe post la reprodukta sezono. Ili estas lertegaj flugantoj, ĉefe dum pariĝadaj ceremonioj aŭ por interŝanĝi predojn dumfluge.

Pri voĉo estas silentema birdo, sed alarmokrio estas kik-kik kaj ino dankas manĝajon alportitan de masklo per mallaŭta pii. La masklo dum pariĝada ceremonio henas kvazaŭ ĉevalo.

Ili vivas ĝis 13 jarojn.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La nesto de tiu specio estas surgrunda inter alta herbaro. La ino demetas pli ofte kvar ĝis ses blankecajn ovojn. Kovado daŭras unu monaton kaj estas farota de la patrino. Masklo alportas manĝaĵon kaj defendas la teritorion. Kutime paroj estas dumvivaj kaj faritaj kiam la birdoj estas 2 aŭ 3jaraj. Eta grupo de kelkaj paroj povas ŝangi reproduktan zonon de unu jaro al alia.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]