Blua cirkuo
masklo
ino | ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Circus cyaneus (Linnaeus, C, 1766) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Subspecioj | ||||||||||||||
|
Unutipa | ||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||
|
Falco cyaneus Linnaeus, C, 1766 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La blua cirkuo[1],[2] (latine Circus cyaneus) estas taga rabobirdo el la subfamilio cirkuenoj kaj la familio akcipitredoj.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ AviList[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[2]:
- Accipitriformes - akcipitroformaj
- Accipitridae - akcipitredoj
- Circus de Lacépède, BGE, 1799 - cirkuo
- Circus cyaneus (Linnaeus, C, 1766) - blua cirkuo
- Circus de Lacépède, BGE, 1799 - cirkuo
- Accipitridae - akcipitredoj
Disvastiĝo kaj medio
[redakti | redakti fonton]Ĝi reproduktiĝas en la nordaj partoj de la Norda hemisfero, tio estas, en Kanado kaj norda Usono, kaj norda Eŭrazio, ekde Hispanio ĝis nordorienta Siberio kaj ekde Skandinavio ĝis norda Ĉinio. Ne estas tre ofta en mediteraneaj regionoj.
Escepte el la plej moderklimataj regionoj kiel Francio kaj Britio kaj suda Usono (kie ĝi povas resti la tutan jaron sed ne en altaj teroj), ĝi migras al pli sudaj regionoj vintre, kiel plej suda Usono, Meksiko kaj Centrameriko en Ameriko, Balkanio en Eŭropo, Turkio, Centra Azio kaj Ĉinio en Azio. Ĉiukaze ili grupiĝas vintre, ofte kun Kolombfalkoj.
Tiu mezgranda holarktisa rabobirdo reproduktiĝas en arbustejoj, ebenaĵoj, marĉoj kaj (en Eŭropo) terkulturejoj. Vintre estas birdo de malferma kamparo.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]


Temas pri tipa cirkuo -longa el 43 ĝis 60 cm kaj peza 350 g maskloj kaj 530 g inoj-, kun longaj flugiloj -enverguro ĝis 120 cm, sed ĉefe 97–118 cm [4]- kiujn uzas kiel neprofunda V dum malalta flugo. Krome estas tipa cirkuo ankaŭ pro tio, ke maskloj kaj inoj havas malsimilajn plumarojn kaj diferencas ankaŭ laŭ pezo.
Masklo reproduktiĝas en Eŭropo kaj Azio, kaj estas helgriza supre kaj blanka sube, escepte supra brusto kiu estas ankaŭ helgriza kaj pugo kiu estas blanka kaj kun nigraj flugilpintoj kaj mallarĝegaj linioj en malantaŭa parto de flugiloj. La ino estas bruna supre kaj ĉamflaveta sube strieca je bruno. La kapo de la ino estas distinga kun malhelbruna areo enhavanta orelareon kaj vangon, ĉirkaŭatan de hela sablokolora superokula strio sekve de ĉirkaŭa hela strio pli mallarĝa al la mentono. Ambaŭ seksoj havas blankan ringon ĉe bazo de vosto (pugo), pli kontrastebla kontraŭ bruna koloro de inoj, kiuj havas en sia helbruna vosto krome malhelbrunajn striojn; masklo havas ankaŭ helgrizan voston. Ankaŭ ambaŭ seksoj de Griza cirkuo havas tiun blankan ringon, sed ili ne estas tiom larĝaj kaj videblaj kiom tiuj de blua cirkuo. Okuloj kaj maldikegaj kruroj estas flavaj.
Junuloj estas similaj al inoj, sed pli helaj dorse kaj pli ruĝaj kaj striecaj ventre. Ili havas brunajn okulojn.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]Bluaj cirkuoj ĉasas etajn mamulojn, kiel ronĝuloj, reptiliojn, ranojn, insektojn, ktp., ĝis grando de leporo kaj birdojn ĝis grando de ansero, per surpriza kapto ekde malrapida ŝvebo malalta super terkulturejoj, arbustejoj aŭ marĉoj.
Ripozas grupe ĝis po dek birdoj sur monteto precipe post reprodukta sezono. Tiam inoj forpelas masklojn de manĝoteritorio. Vintre la blua cirkuo estas birdo de malferma kamparo, kaj tie ripozas komunume, ofte kun ekzempleroj de Kolombfalko kaj Marĉa cirkuo. Estas nune akceptata vidaĵo de transatlantika vaganteco de la amerika subspecio, kaj registro de junulo en Insuloj de Scilly, Granda Britio el oktobro 1982 al junio 1983.[5]
La ino elsendas fajfan piih-eh kiam ricevas manĝon el la masklo, kaj ŝia alarmalvoko estas ĉit-it-it-it-it-et-it. La maskla alvoko estas ĉek-ĉek-ĉek, kun pli ripeta ĉuk-uk-uk-uk dum sia memmontra ceremonia flugo.[4] Tiu specio estas voĉema dum ŝvebado super ĉasejoj.
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]
La nesto de tiu specio estas surgrunda inter alta herbaro. La ino demetas pli ofte kvar ĝis ses blublankecajn ovojn, sed eblas el unu ĝis naŭ. Kovado daŭras unu monaton kaj estas farota de la patrino. Masklo alportas manĝaĵon, foje ne nur al unu nesto sed al plia, ĉar li povas esti poligamo, kaj defendas ties teritoriojn. La idoj elnestiĝas post dua monato.
Konservado kaj statuso
[redakti | redakti fonton]Tiu specio havas grandan teritorion, kun ĉirkaŭkalkulata tutmonda etendo de 1–20 milionoj de km², kaj ĉirkaŭkalkulata populacio de 1.3 milionoj de individuoj. Estas pruvoj de populacia malpliiĝo, sed oni supozas, ke la specio ne alproksimiĝis al sojloj por la kriterioj por populacia malpliiĝo ĉe la IUCN Ruĝa Listo (tio estas, malpliiĝo de pli da 30 % en dek jaroj aŭ tri generacioj). Ĝi estas pro tio klasita kiel "Malplej Zorgiga".[6]
Ĉasistoj (ĉasgardistoj) kaj ĉasnegocistoj persekutis ilin kontraŭleĝe kaj pro tio ili nun malabundas en Britio. Tiele oni intencas protekti la bienojn kie la Skota lagopo estas ĉasbirdo, rezulte en loka kaj regiona formortoj en multaj areoj, ĉefe en Anglio kie nur 20 paroj survivas spite abundan taŭgan habitaton kapablan vivteni kelkajn centojn de paroj.[7][8][9] Pro tio ili estas tre raraj en multaj partoj de Britio, kaj sub minaco en multaj pliaj areoj.[10][11][12]
Tiu problemo ricevis pli altan konsideron oktobre de 2007 kiam polica priserĉado pro mortigo de du bluaj cirkuoj ĉe la bieno Sandringham de la reĝino Elizabeto en Norfolk intervjuis la princon Harry kaj amikon lian dum ties priserĉado.[13][14] Ili senkulpiĝis ĉar polico ne akiris sufiĉajn pruvojn kontraŭ ili.[8][15]
Ĉar la supozata minaco kontraŭ la Skota lagopo estas la precipa tialo por persekutado kontraŭ tiu specio en Britio, oni starigis projekton fonditan de la organizoj Scottish Natural Heritage, Game & Wildlife Conservation Trust, RSPB kaj Natural England ĉe Marĉo Langholm en Skotio el 2007. La Langholm Moor Demonstration Project (LMDP), 10-jara priserĉado, koste 3 milionoj de pundoj, intencas certigi ĉu la lagopoj kaj rabobirdoj povas vivi kune harmonie.
Simila projekto, nome Joint Raptor Study (konata ankaŭ kiel 'JRS' aŭ 'Langholm Study') disvolviĝis en Langholm el 1992 al 1997. Tiu studo faris diversajn trovojn kaj produktis kelkajn publikaĵojn, krom la fina informo. Inter plej gravaj trovoj estas, ke longdaŭraj malpliiĝoj de la populacioj de Skota lagopo "tre malverŝajne" estas rezulto de rabobirda predado kaj estis atribuataj al habitata degradado/perdo, kaj ĉiukaze la rabobirda predado estis la plej verŝajna klarigo de malsukceso de la rekupero de la Skota lagopo post la populacia drasta malpliiĝo.[16] La projekto finiĝis en 1997, kvankam sekvis suplemento fare de sama teamo en 1998 kaj 1999. Kontraŭlagopa pafado en tiu marĉo estis abandonata el la sezono de 1998 antaŭen.[17][18]
Forstado kaj blua cirkuo
[redakti | redakti fonton]La blua cirkuo estas birdo de malfermaj habitatoj kiaj makisa marĉo kaj ekstensiva agrikulturo. Tamen multo de ties teritorioj, ĉefe en Irlando kaj partoj de okcidenta Britio, estis (kaj estas) senarbarigita, ĉefe per neindiĝenaj koniferoj kiaj la Sitka piceo (Picea sitchensis) el Nordameriko (Barton et al. 2006,[19] Fielding et al. 2009[20]). La blua cirkuo reproduktiĝas kaj manĝas en junaj komercaj forstejoj, antaŭ la fermo de la kanopeo (tipe 9–12-jaraĝaj), sed ne faras multan uzadon de arbustaro kaj sekvaj stadioj (Madders 2000,[21] O'Donoghue 2004[22]), kiuj tipe enhavas el du trionojn al tri kvaronojn de la komerca forstado. Kie forstaj arbaroj anstataŭas habitatojn kiuj estis uzataj de la blua cirkuo, ili tendencas malpliigi la ĝeneralan habitatan disponeblon (O'Flynn, 1983[23]). Tamen, kie okazas senarbarigo en areoj kie ne estis tre uzataj de la blua cirkuo, tiu povas pliigi la valoron de tiaj areoj por tiu specio por longdaŭra periodo (Wilson et al. 2009,[24] Haworth & Fielding 2009[25]). Areoj kie hegemonias forstado povas resti taŭgaj por la blua cirkuo se restas ankaŭ mozaiko de diversaj aĝoj en la arbaro, kie estu junaj, antaŭarbustaj zonoj.
Studoj pri reproduktado kaj migrado
[redakti | redakti fonton]
Lastatempa studo montris precizajn detalojn pri ekologio de bluaj cirkuoj en Hispanio; teamo de la Universitato de Alikanto sekvis inter 2019 kaj 2022 entute 41 cirkuojn en diversaj hispanaj provincoj pere de GPS/GSM transmisiiloj. Tiel oni povis kontroli 21 reproduktajn sezonojn de 17 plenkreskuloj, kies reprodukta sezono daŭris el fino de marto ĝis komenco de julio, kun averaĝa daŭro de 104 tagoj; pli norde la komenco iom prokrastiĝis, same kiel okazas ĉe aliaj birdospecioj. La flugareo estis averaĝe 54 km², sed foje multe pli. Maskloj pli vaste flugis ol inoj. Dum la kovado la flugareo malpliiĝis, sed kiam la idoj ekpetis manĝon ĝi pliiĝis.[26]
Laŭ tiu studo, la blua cirkuo preferis por vivejo agrikulturajn terenojn (pli ol 70%) kaj nur duarange naturajn arbustarojn. En la nordo de la lando la nesto estis konstruita en naturaj areoj kun arbustoj, dum en la sudo oni preferis kultivejojn. Post la reprodukta sezono, sekvo al 30 birdoj montris tri strategiojn por movado: nome resti en la reprodukta areo kun provizoraj movoj, migrado ene de la duoninsulo, sed ankaŭ eksteren, kaj sidlokemo, kio montras adaptiĝon al la vivmedio. Oni sekvis la movojn de sep junuloj por esplori la plej malfacilan epokon de la vivo de tiu specio. Ili ekmigras fine de aŭgusto kaj dum unu jaro ili flugis averaĝe 7000 km vagademe, dum en la dua jaro ili ne tiom moviĝis, kio montras pli efikan kaj sekureccelan konduton.[26]
La blua cirkuo estas migrobirdo, sed ne tiom en Hispanio, kio estas en la suda pinto de ĝia teritorio. Fakte nur 8 birdoj el tiuj studitoj sekvis normalan migromodelon: aŭtune (ĉefe oktobre) ili migris el nordo kaj centro al sudo kaj eĉ al Maroko (malmultaj), kaj revenis printempe (ĉefe marte). Averaĝe ili flugis 1000 km.[26]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ blua cirkuo en PIV ĉe vortaro.net
- 1 2 Ornitologia taksonomio
- ↑ AviList v2025, konsultita la 23-an de dec. 2025
- 1 2 Mullarney, Killian; Svensson, Lars; Zetterstrom, Dan; Grant, Peter. (1999) Collins Bird Guide. Londono: HarperCollins. ISBN 0-00-219728-6. p86
- ↑ Fraser, P. A. et al. (2007) Report on rare birds in Great Britain in 2006. British Birds 100 (12): 707.
- ↑ IUCN
- ↑ Etheridge, B., Summers, R. W. & Green, R. E. (1997). The effects of illegal killing and destruction of nests by humans on the population dynamics of the hen harrier Circus cyaneus in Scotland. Journal of Applied Ecology 34: 1081-1105.
- 1 2 Birdguides: Hen Harrier shooting enquiry to go no further
- ↑ National Wildlife Crime Unit: Hen Harrier Persecution
- ↑ RSPB Wild Bird Crime Investigation: Bird of Prey Persecution Arkivigite je 2010-04-02 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ RSPB News: Call for gamekeepers to stamp out wildlife crime[rompita ligilo]
- ↑ RSPB News: Chief Constable reminds wildlife criminals of jail threat[rompita ligilo]
- ↑ BBC News: Rare birds dead on Queen's estate
- ↑ The Times 31 Oktobro 2007: Prince Harry is questioned over shooting of two rare birds of prey at Sandringham Arkivigite je 2011-05-24 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Shooting Times 6a Novembro 2007: No charges over alleged hen harrier shooting Arkivigite je 2011-09-30 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Redpath kaj Thirgood (1997) Birds of Prey and Red Grouse. London, Stationery Office.
- ↑ Shooting Times 20a septembro 2007 New Langholm project to balance shooting with raptors Arkivigite je 2011-09-30 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ RSPB News: New project to use novel approach in the conservation of raptors on grouse moors Arkivigite je 2008-03-06 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Barton, C., Pollock, C., Norriss, D. W., Nagle, T., Oliver, G. A. & Newton, S. 2006. The second national survey of breeding Hen Harriers Circus cyaneus in Ireland. Irish Birds 8: 1-20.
- ↑ Fielding, A., Haworth, P., Whitfield, P. & McLeod, D. 2009. Raptor species conservation frameworks: Hen Harrier framework project final report. Edinburgh: Scottish Natural Heritage.
- ↑ Madders, M. (2000). Habitat selection and foraging success of Hen Harriers (Circus cyaneus) in west Scotland. Bird Study 47, 32-40.
- ↑ O'Donoghue, B. The Hen Harrier in Ireland. Master's Thesis, University College Dublin
- ↑ O’Flynn, W.J. (1983). Population changes of the Hen Harrier in Ireland. Irish Birds 2, 337-343.
- ↑ Wilson, M. W., Irwin, S., Norriss, D. W., Newton, S. F., Collins, K., Kelly, T. C. & O'Halloran, J. 2009. The importance of pre-thicket conifer plantations for nesting Hen Harriers (Circus cyaneus) in Ireland. Ibis (London) 151: 332-343.
- ↑ Haworth, P. F. & Fielding, A. H. 2009. An assessment of woodland habitat utilisation by breeding hen harriers. SNH Project No. 24069. Edinburgh: Scottish Natural Heritage.
- 1 2 3 Sara Morollón kaj Vicente Urios, "Un estudio desvela el comportamineto espacial del Aguilucho pálido", Aves y naturaleza, nº 46, 2025, pp. 36-37.
- BirdLife International (2004). Circus cyaneus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a de Majo 2006.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Laboratorio Cornell de Ornitologio: Blua cirkuo
- Suddakotaj Birdoj kaj Birdumo: Blua cirkuo
- Flickr
- Audubon Arkivigite je 2006-10-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Britaj birdoj
- RSPB Konservado en Britio Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine
| ||||||||||||||||||



