Vaganteco (biologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vaganteco estas fenomeno kiu okazas en biologio kiam individuaj animaloj aperas tre for de sia normala teritorio; individuaj animaloj kiuj montras tian vagantecon estas konataj kiel vagantoj. Oni uzas foje ankaŭ la terminon akcidenta, kiu ĉiukaze povas nuanciĝi al akcidenta kaŭzo de la vaganteco kia ŝtormo, incendio ktp. Estas nombro de faktoroj kiuj povus kaŭzi ke individuo iĝas vaganto — genetikaj faktoroj aŭ veterkondiĉoj estas du kutimaj — sed povas esti multaj kaj ne ĉiam konataj aŭ antaŭvideblaj. Vaganteco povas esti antaŭanto de koloniigo se la individuoj survivas kaj emas reproduktiĝi.

Vaganteco okazas ĉe birdoj, insektoj, mamuloj kaj testudoj.

Ĉe birdoj[redakti | redakti fonton]

En la norda hemisfero plenkreskaj birdoj (eble mallertaj nespertaj junaj maturuloj) de multaj specioj preterpasas siajn normalajn reproduktajn teritoriojn dum la printempa migrado kaj atingas ĝis areojn pli nordajn (tiaj birdoj estas nomataj printempaj preterpasantoj.)

Aŭtune kelkaj junuloj anstataŭ direktiĝi al kutimaj vintrejoj, prenas "neĝustan" direkton kaj migras tra areoj kiuj ne estas ilia normala migrovojo. Ekzemple siberiaj paserinoj kiuj normale vintras en Sudorienta Azio estas komune trovataj en Nordokcidenta Eŭropo. Tio estas inversa migrado, kiam la birdoj migrats en la mala direkto (ekzemple nordokcidenten anstataŭ sudoriente). La kaŭzoj de tio estas nekonataj, sed oni sugestas genetikajn mutaciojn aŭ aliaj nenormalaĵoj rilate al la magneta sensiveco de la birdoj[1].

Aliaj birdoj estas elpelitaj fare de ŝtormoj, kiaj la birdoj de Nordameriko, pelitaj tra la Atlantika Oceano al Okcidenta Eŭropo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vinicombe, Keith; David Cottridge. (1996) Rare birds in Britain and Ireland a photographic record. London :: Collins,, p. 192, 96 of col. ates : ill., ma ; 24 cm.. ISBN 0002199769.