Aŭstralazia marĉa cirkuo
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Circus approximans Peale, 1849 | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Subspecioj | ||||||||||||||
|
Unutipa | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||


La aŭstralazia cirkuo[1] aŭ Kahuo[mankas fonto] aŭ Novzelanda cirkuo[mankas fonto] (latine Circus approximans) estas monotipa specio de rabobirdoj el la familio akcipitredoj. Ĝi estas mezgranda svelta rabobirdo kaj la plej granda el cirkuoj, kun plej larĝaj flugiloj. Ĝi reproduktiĝas proksime de malsekejoj kaj en densaj junkejoj.
Fakuloj diferencigas tri apartajn sed tre rilatajn speciojn, nome: la marĉa cirkuo (Circus aeruginosus), la orienta cirkuo (C. spilonotus) kaj la aŭstralazia cirkuo (C. approximans)[1]. Ili estis iam konsiderataj kiel ununura specio, kun tri subspecioj: la okcidenta (C. aeruginosus aeruginosus), la orienta (C. aeruginosus spilonotus), kaj la aŭstralazia (C. aeruginosus approximans).
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:
- Accipitriformes - akcipitroformaj
- Accipitridae - akcipitredoj
- Circus de Lacépède, BGE, 1799 - cirkuo
- Circus approximans Peale, TR, 1849 - aŭstralazia cirkuo
- Circus de Lacépède, BGE, 1799 - cirkuo
- Accipitridae - akcipitredoj
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
La aŭstralazia cirkuo (C. approximans) ĉirkaŭ 50 ĝis 60 cm longa kun enverguro de 120 al 145 cm estas iom pli granda ol la orienta cirkuo (C. spilonotus), ofte iom pli malhela kaj havas malpli striecajn flugilojn kaj voston. Ĝi estas tre malhelbruna supre, kaj iĝas iom pli hela pro aĝo, kaj havas distingan blankan pugon kaj iom pli malhelbrunajn subajn partojn kaj antaŭflugilojn dum subaj flugilplumoj estas blankecaj kun nigrecaj pintoj. Ĝi ĉasas per malalta flugado supergrunde, per tre malfermaj kaj levataj flugiloj. La pezo de plenkreskuloj gamas el 580 al 1100 g, kaj inoj estas klare pli granda ol maskloj. La irisoj kaj kruroj estas flavaj.
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Ĝi kutime troviĝas en humidejoj kaj areo de malferma kamparo kun sufiĉe da akvo. Ĝi amplekse troviĝas en malseka marbordo de Aŭstralio kaj tra Novzelando, sed ankaŭ en la tropika nordo de Aŭstralio, sed ne en aridaj regionoj, al la grupo de insuloj en sudokcidenta Pacifiko oriente de la Korala maro, Novkaledonio, Fiĝio kaj Vanuatuo.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Dieto
[redakti | redakti fonton]La aŭstralazia cirkuo manĝas ĉefe surgrunde birdojn kaj ĉefe akvobirdojn, kuniklojn kaj aliajn malgrandajn mamulojn, reptiliojn, ranojn kaj fiŝojn. Oni scias, ke ili manĝas ankaŭ kadavraĵon kie disponeblas, inklude ŝosemortintojn.
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La aŭstralazia cirkuo nestumas surgrunde, ofte en marĉoj, sur amaso en kareksejo aŭ alia densa vegetaĵaro. La ovargrando povas gami el 2 al 7, sed ĝi estas plej ofte de 3 aŭ 4. La kovada periodo estas ĉirkaŭ 33 tagoj, kaj la idoj elnestiĝas okazas post 45 tagoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International. (2006). Species factsheet: Circus approximans. Downloaded from http://www.birdlife.org on 4/12/2006
- Marchant, S.; & Higgins, P.J. (Eds). Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Vol,2: Raptors to Lapwings. Oxford University Press: Melbourne. ISBN 0-19-553069-1
| ||||||||||||||||||


