Saltu al enhavo

Nigrablanka cirkuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrablanka cirkuo
Masklo
Masklo
Inoj
Inoj
Biologia klasado
Regno: Animalia (animaloj)
Filumo: Chordata (ĥorduloj)
Klaso: Aves (birdoj)
Ordo: Accipitriformes (akcipitroformaj)
Familio: Accipitridae (akcipitredoj)
Genro: Circus (cirkuo)
Specio: C. melanoleucos (nigrablanka cirkuo)
Circus melanoleucos
(Pennant, T, 1769)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Subspecioj

unuspecia

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Circus melanoleucos Keulemans.jpg
Circus melanoleucos Keulemans

La nigrablanka cirkuo[1] (latine Circus melanoleucos) estas azia specio de rabobirdo de la familio de akcipitredoj.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Laŭ Avilist (13 dec. 2025)[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:

Disvastiĝo

[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas migranta, kaj reproduktiĝas el valo de la rivero Amur en orienta Rusio kaj nordorienta Ĉinio al Norda Koreio. Vintrumantaj individuoj povas troviĝi en ampleksa areo el Pakistano al Filipinoj. La populacio konsistas el proksimume 10,000 individuoj kaj oni supozas, ke tiu nombro iome malpliiĝas.[3]

Tiu mezgranda cirkuo (longo de 45 cm kaj enverguro de 115 cm) [4] nestumas en stepoj kaj asociaj humidejoj. Vintrantaj individuoj estas ofte vidataj ĉasantaj super rizkampoj kaj marĉoj.

La masklo havas nigran kapon kaj kolon, nigrajn kaj blankajn flugilojn kaj blankan korpon, kio klarigas la latinan sciencan nomon kaj la komunan nomon ; la ino havas brunan supron de la kapo, flugilpintojn, voston kaj dorson kaj blankecajn vangojn. Ĉe ambaŭ seksoj, la kruroj kaj la irisoj estas flavaj, la beko grizas.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Ornitologia taksonomio
  2. Avislist v2025
  3. BirdLife International (2009) Species factsheet: Circus melanoleucos. Konsultita el http://www.birdlife.org on 13/1/2010
  4. James Ferguson-Lees & David Christie (2005). Raptors of the world. Christopher Helm. London, UK