Fajfomilvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fajfomilvo

Fajfomilvo
Fajfomilvo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Haliastur
Specio: H. sphenurus
Haliastur sphenurus
(Vieillot, 1818)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Fajfomilvo (Haliastur sphenurus) estas mezgranda dumtaga rabobirdo troviĝanta tra Aŭstralio (inklude marbordajn insulojn), Nov-Kaledonio kaj multe de Nov-Gvineo (eksklude la centrajn montojn kaj la nordokcidenton).[1] Nomata ankaŭ FajfagloFajfakcipitro,[2] ĝi estas tiele nomata pro sia laŭta fajfalvoko, kiun ĝi ofte elsendas dumfluge. Kelkaj fakuloj lokigas tiun specion en la genron Milvus,[3] spite markatajn diferencojn en kutimaro, voĉo kaj plumaro inter tiu specio kaj aliaj membroj de tiu genro.[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Fajfomilvo gamas laŭ grando inter 50–60 cm, kun enverguro inter 123–146 cm.[1] Ties pezo gamas 380–1050 g.[1] Kiel ĉe plej parto de rabobirdoj, inoj estas pli grandaj kaj fortikaj ol maskloj; kvankam estas konsiderinda koincido inter seksoj, inoj povas esti ĝis 21% pli grandaj kaj 42% pli fortikaj.[2] Sudaj birdoj estas ankaŭ pli grandaj ol tiuj troviĝantaj en tropikoj.[1] Maskla ka ina plumaroj estas samaj. Plenkreskuloj estas hele sablokoloraj en kapo, brusto kaj vosto, kun pli brunaj flugiloj kaj nigraj flugilplumoj. Nematuruloj estas tre striecaj ruĝecbrune kun elstaraj palaj punktoj en flugiloj. Laŭlonge de ties vivoj, Fajfomilvoj havas ostokolorajn krurojn kaj piedojn, kiuj estas senplumaj. Ĝenerale la Fajfomilvo aspektas malgrandkapa kaj longvosta, kun flugilpintoj iom preterpasantaj vostopinton dum birdoripozo. Kvankam ties kruroj estas mallongaj, tiu birdo facile piediras surgrunde.[2] Fajfomilvoj ŝvebas per iom falditaj flugiloj, kun ties longaj flugilplumoj ofte ege malfermaj. La rimarkinda bildo subflugila estas distinga.

Voĉo[redakti | redakti fonton]

Tiu estas bruema specio, kiu alvokas regule dumfluge kaj ripoze, eĉ ĉe nesto. Ties plej komuna alvoko estas klara descenda fajfo, ofte sekvata (malplej ofte antaŭata) de rapida serio de ascendaj notoj.[4] Intrige kampostudo fare en la Nacia Parko Taunton, de centra Kvinslando de Fiona Randall el la Universitato de Edinburgo, Skotlando montris ke la Makula ptilonorinko (Chlamydera maculata) en tiu parko regule imitas la alvokojn de la Fajfomilvo, kaj la frekvenco de tiu kamuflimito pliiĝas dum la progreso de la reprodukta sezono.[5] La funkcio de tiu kamuflimito estas nekonata.

Habitato[redakti | redakti fonton]

Specio de malferma aŭ maldense arbaraj areoj, Fajfomilvoj estas tipe troviĝantaj ĉe akvo, je lokoj el marnivelo al 1400 metroj.[2] Kvankam la specio kiel tuto estas ĝenerale de loĝantaj birdoj, kelkaj aŭstraliaj birdoj estas nomadaj, kiuj vagadas al marbordaj areoj de norda Aŭstralio dum la seka sezono; kelkaj sudaŭstraliaj birdoj migras suden aŭtune.[4] Estas ioma pruvo ke tiu specio malpliiĝas surloke en suda Aŭstralio pro sekigado de humidejoj kaj akompana malpliiĝo en manĝodisponeblo.[1]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Fajfomilvoj tendencas troviĝi sole aŭ en paroj, sed foje ariĝas en pli grandaj grupoj, ĉefe dum nomadecaj movoj, je ripozejoj kaj je fontoj de abunda manĝo.[2]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Ĉasante fiŝon

Fajfomilvoj estas tre diversaj en siaj gustoj, kaj kaptas malgrandajn mamulojn, birdojn, fiŝojn, reptiliojn, amfibiojn, krustulojn, insektojn kaj kadavraĵojn.[1][4] Tiuj de Aŭstralio tendencas kapti ĉefe vivantajn predojn (escepte vintre, kiam ili vivtenas sin ĉefe el kadavraĵoj), dum tiuj de Nov-Gvineo estas ĉefe kadavromanĝantoj.[4] Plej manĝeroj estas kaptataj ĉu elgrunde aŭ el akva surfaco, kvankam insektoj estas foje kaptataj rekte el aero dumfluge.[2] Fajfomilvoj ankaŭ dediĉas sin al kleptoparazitismo el ibisoj kaj ardeoj[4] kaj el aliaj rabobirdoj,[1] kaj eĉ devigas grandajn akvobirdojn vomi ties kaptaĵojn.[2] Ili regule laŭas ŝoseojn serĉe de ŝosemortintoj, kaj ŝvebas super la bordoj de herbejaj incendioj serĉe de eventualaj predoj fuĝintaj el fajro.[2]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La nesto de Fajfomilvo estas platformo konstruita el bastonetoj kaj kovrita el verdaj folioj, situanta sur rekta forko de alta arbo -ofte eŭkaliptopino en ĉeriveraj areoj. Paroj ofte reuzas la saman neston jaron post jaro, ĉiujare aldonante materialoj ĝis kiam la platformo iĝas ege granda. La ino kutime demetas 2 al 3 bluecblankajn ovojn, kiuj estas foje markataj de ruĝecbrunaj makuletoj; oni registris ankaŭ ovarojn de 1 al 4 ovoj.[2] La ovoj estas kovataj dum 35 al 40 tagoj,[2] kaj oni konstatis, ke tiu specio havas sukceson de 60 %.[1] Idoj, kiuj estas kovrataj per kremo- aŭ sablo-kolora lanugo, pasas 44 al 54 tagojn en la nesto antaŭ elnestiĝo, kaj restas dependaj el siaj gepatroj dum pluaj 6 al 8 semajnoj post elnestiĝo.[1][2] En Aŭstralio, tiuj birdoj ĝenerale reproduktiĝas inter junio kaj oktobro sude, kaj inter februaro kaj majo norde, kvankam ili povas nesti je iu ajn epoko postpluva se estas taŭga manĝodisponeblo.[4]

Gold Coast, sudorienta Kvinslando


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 (1994) Josep del Hoyo: Handbook of the Birds of the World, volume 2, Andrew Elliott, Jordi Sargatal, Barcelona: Lynx Edicions. ISBN 8487334156.
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 Ferguson-Lees, James; David A. Christie. (2001) Raptors of the World. Londono: Christopher Helm. ISBN 0713680261.
  3. Slater, Peter; Pat Slater, Raoul Slater. (1986) The Slater Field Guide to Australian Birds. Sydney: Reed New Holland. ISBN 1877069000.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 Pizzey, Graham; Frank Knight. (1997) Birds of Australia. Londono: HarperCollins. ISBN 0002201321.
  5. . Vocal Mimicry in Spotted Bowerbirds (2002). Arkivita el la originalo je 2011-07-24. Alirita 2007-04-24. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-24. Alirita 2011-08-20.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]